Skarabedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skarabedoj

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Subklaso: Flugilaj insektoj Pterygota
Infraklaso: Neopteroj Neoptera
Ordo: Koleopteroj Coleoptera
Subordo: Polifagoj Polyphaga
Superfamilio: Skaraboideoj Scarabaeoidea
Familio: Skarabedoj Scarabaeidae
Latreille, 1802
Subfamilio: Vidu tekston
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Eupoecila australasiae

La familio Skarabedoj[1], derivaĵo de "skarabo" helpe de la scienca sufikso -ed- uzata en zoologia nomenklaturo, aŭ Skarabeedoj, rekte laŭ la latina scienca nomo Scarabaeidae, konsistas el pli ol 30 000 specioj de skaraboj tutmonde. La specioj en tiu granda familio ofte estas nomataj skarabojskarabeoj. La klasifiko de tiu familio estas sufiĉe malstabila, kun multaj konkurantaj teorioj, kaj novaj proponoj ekaperantaj tre ofte. Estas verŝajne, ke multaj el la subfamilioj listigitaj ĉi tie jam ne estos agnoskataj post nelonge, kiam ili verŝajne estos reduktitaj laŭ statuso sub la subfamilian rangon, aŭ levitaj al familia statuso (la lasta estas plej verŝajna, ekz., por la familio "Melolontedoj" jam ekaperanta en kelkaj lastatempaj klasifikoj). Dum certaj familioj estis ĵus forigitaj, aliaj estas preskaŭ universale akceptitaj kiel familioj (ekz., Pleokomedoj, Glaresedoj, Glafiredoj, Oĥodedoj, Geotrupedoj, Bolboceratedoj).

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

La koloro povas esti nigra, blua, verda, bruna, flava aŭ ruĝa, foje iridecenta, metala, hela aŭ kontraste kun malhelaj markoj. Forta seksa dumorfismo estas ofta.

Sterkoskaraboj estas skaraboj kiuj manĝas sterkon/fekaĵojn. Kelkaj specioj de sterkoskaraboj povas enterigi sterkon/fekaĵon ĝis 250-oblo de sia propra maso en unu nokto.[2]

Blankaj larvoj[redakti | redakti fonton]

Antikva Egiptio[redakti | redakti fonton]

En la antikva Egiptio, la sankta skarabo (Scarabaeus sacer) estis honorigata besto. Simbolo de la Suno kaj Reo, ĝi estis unu el la dek du sanktaj bestoj asociitaj kun la dek du horoj de la tago kaj de la nokto.

Listo de subfamilioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Skarabedoj en vortaro.net
  2. Some Less Known Fascinating Facts about Dung Beetle. IANS. news.biharprabha.com. Alirita 21a de aprilo 2014.