Skarabeedoj
![]() | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
La familio Skarabeedoj, Skarabedoj[1], laŭ la latina scienca nomo Scarabaeidae, kiel nuntempe estas difinita, konsistas de pli ol 30 000 specioj de skaraboj tutmonde. La specioj en tiu granda familio ofte estas nomita skarabeoj aŭ skaraboj. La klasifiko de tiu familio estas sufiĉe malstabila, kun multaj konkurantaj teorioj, kaj novaj proponoj ekaperantaj tre ofte. Estas verŝajne ke multaj el la subfamilioj listigitaj ĉi tie jam ne estos agnoskataj tre multe pli longe, kiam ili verŝajne estos reduktitaj laŭ statuso sub la subfamilia rango, aŭ levitaj al familia statuso (la lasta estas plej verŝajna, ekz., ĉe la familio "Melolontedoj" jam ekaperante en kelkaj lastatempaj klasifikoj). Dum certaj familioj estis ĵus forigitaj, aliaj estas preskaŭ universale akceptitaj kiel familioj (ekz., Pleokomedoj, Glaresedoj, Glafiredoj, Oĥodedoj, Geotrupedoj, Bolboceratedoj).
Karakteroj[redakti | redakti fonton]
La koloro povas esti nigra, blua, verda, bruna, flava aŭ ruĝa, foje iridecenta, metala, hela aŭ kontraste kun malhelaj markoj. Forta seksa dumorfismo estas ofta.
Fekoskaraboj estas skaraboj kiuj manĝas fekaĵojn. Kelkaj specioj de fekoskaraboj povas enterigi fekaĵojn de 250 fojojn sia propra maso en unu nokto.[2]
Blankaj larvoj[redakti | redakti fonton]
Antikva Egiptio[redakti | redakti fonton]
En la antikva Egiptio, la sankta skarabo (Scarabaeus sacer) estis honorigata besto. Simbolo de la Suno kaj Reo, ĝi estis unu el la dek du sanktaj bestoj asociitaj kun la dek du horoj de la tago kaj de la nokto.
Listo de subfamilioj[redakti | redakti fonton]
- Aclopinae Blanchard, 1850
- Aegialiinae Laporte, 1840
- Allidiostomatinae Arrow, 1940
- Aphodiinae Leach, 1815
- Aulonocneminae Janssens, 1946
- Cetoniinae Leach, 1815
- Chironinae Blanchard, 1845
- Dynamopodinae Arrow, 1911
- Dynastinae MacLeay, 1819
- Eremazinae Iablokoff-Khnzorian, 1977
- Melolonthinae Leach, 1819
- Orphninae Erichson, 1847
- Phaenomeridinae Erichson, 1847
- Rutelinae MacLeay, 1819
- Scarabaeinae Latreille, 1802
- Termitotroginae Wasmann, 1918
- † Cretoscarabaeinae Nikolajev, 1995
- † Lithoscarabaeinae Nikolajev, 1992
- † Prototroginae Nikolajev, 2000
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Skarabedoj en vortaro.net [1]
- ↑ Some Less Known Fascinating Facts about Dung Beetle. IANS. news.biharprabha.com. Alirita 21a de aprilo 2014.