Skarlata arao
A. m. cyanopterus, Copan, Honduro | ||||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
| Ara macao (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
La skarlata arao (Ara macao), konata ankaŭ kiel makao aŭ, laŭ Brazila loka nomo, ararakango, estas granda, ruĝa, flava kaj blua (laŭ partoj) papago de Sudameriko, nome membro de granda grupo de amerikaj papagoj nomitaj araoj kaj de ties genro Ara. Ĝi estas indiĝena de humidaj ĉiamverdaj arbaroj de tropika Sudameriko. Ties teritorio etendas el pleja sudorienta Meksiko al Amazonio de Peruo, Bolivio, Venezuelo kaj Brazilo en malaltaj teroj el 500 m (almenaŭ iam) ĝis 1000 m. Ĝi suferis pro loka formorto pro habitatodetruo kaj kaptado por la papaga komercado, sed surloke ĝi restas sufiĉe komuna. Iam ĝi havis teritorion norde ĝis suda Tamaulipas. Ĝi povas ankoraŭ troviĝi sur la insulo Coiba. Ĝi estas la nacia birdo de Honduro.
Taksonomio kaj nomado
[redakti | redakti fonton]La skarlata arao (Ara macao Linnaeus 1758) estas membro de la genro Ara (Lacepede, 1799), unu el 6 genroj de araoj el Centra kaj Suda Ameriko. Carolus Linnaeus priskribis kaj nomigis la skarlatan araon en sia Systemae Naturae en 1758. Pranomo: Psittacus macao.
Du subspecioj prezentas diferencajn larĝojn en ties flava flugilbendo, kiuj estas la jenaj:
- A. macao macao aŭ Sudamerika skarlata makao, nome nomiga subspecio
- A. macao cyanoptera (Wiedenfeld 1995) norda Centramerika skarlata makao
La Centramerika skarlata makao estas pli granda kaj havas bluan en siaj flugiloj anstataŭ verdan koloron.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ĉirkaŭ 84 centimetrojn longa, el kiuj pli ol duono estas la pinteca, laŭgrada vosto tipa por ĉiuj araoj, kvankam la skarlata arao havas pli grandan procenton de vosto ol la aliaj grandaj araoj. La averaĝa pezo estas ĉirkaŭ 1 kilogramo. La plumaro estas plejparte skarlata, sed la pugo kaj vostkovrilaj plumoj estas helbluaj, la pli grandaj supraj flugilkovriloj estas flavaj, la supraj flankoj de la flugilplumoj de la flugiloj estas malhelbluaj, same kiel la finoj de la vostplumoj, kaj la malsupraj flankoj de la flugilaj kaj vostaj flugilplumoj estas malhelruĝaj kun metala orkolora irizeco. Kelkaj individuoj povas havi verdan koloron en la flugiloj. La centramerika subspecio estas pli granda kaj averaĝe longas 89 cm.
Estas nuda blanka haŭto ĉirkaŭ la okulo kaj de tie ĝis la beko. Etaj blankaj plumoj troviĝas sur la vizaĝmakulo. La supra mandiblo estas plejparte pala kornokolora kaj la malsupra estas nigra. Junuloj havas malhelajn okulojn; plenkreskuloj havas helflavajn okulojn.
Ĝi ofte konfuziĝas kun la iome pli granda verdflugila arao, kiu havas pli distingajn ruĝajn liniojn en la vizaĝo kaj neniun flavon en la flugilo.
Skarlataj araoj faras tre laŭtajn, altajn kaj foje malaltajn, gorĝajn kriegojn, pepadojn kaj kriegojn kreitajn por veturi multajn kilometrojn kaj alvoki siajn grupojn.
La skarlata makao povas vivi ĝis 75[1] aŭ eĉ 90[2] jarojn en kaptiteco, kvankam pli tipa vivdaŭro estas 40 ĝis 50 jaroj.[2][1]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- paro.
- A. m. macao (en la tri bildoj)
Saladero de Añangu, Ekvadoro. - Dumfluge.
- Ĉe Bestoĝardeno de Fort Worth.
- Fluganta.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]
Tipa ekvido estas unuopa birdo aŭ paro fluganta super la arbara kanopeo, kvankam en iuj areoj oni povas vidi arojn. Ili ofte kolektiĝas ĉe argilejoj.[3][4] Skarlataj araoj komunikas ĉefe per raŭkaj hupoj; tamen, voĉa komunikado estas tre varia, kaj kaptitaj araoj povas esti lertaj imitantoj de homa parolado.
Manĝado
[redakti | redakti fonton]Naturaj skarlataj araoj manĝas fruktojn, nuksojn, semojn, florojn kaj nektaron.[5]
Kiel ĉe pli malgrandaj papagaj specioj, ekzistas informoj pri ilia konsumo de insektoj, larvoj kaj helikoj; tamen, tio ŝajnas esti malofta por araoj kaj ne estas grava komponanto de ilia dieto.[6][7] Semoj de Cnidoscolus kaj Schizolobium supozeble estas la ĉefaj fontoj de proteino por idoj de skarlataj araoj.[6]
En la Centra Pacifiko de Kostariko ili lernis manĝi ĉe enmetitaj tektonarboj (Tectona grandis) kaj Terminalia catappa. Lokaj neprofitcelaj organizaĵoj plantis centojn da tiuj arboj laŭlonge de la marbordo de la rivero Tárcoles ĝis la strando Esterillos, kio helpis draste pliigi la populacion. Ankaŭ la kombinitaj klopodoj kaj la ĝusta ekoturismo ludas gravan rolon en la konservado de tiaj majestaj birdoj. Turismaj kompanioj laŭlonge de la rivero Tárcoles kaj ĝiaj mangrovoj vetis je la graveco de birdobservado kiel valoraĵo por la kresko de ĝia populacio.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]
Kvankam relative obeemaj plejparte de la jaro, skarlataj araoj povas esti impone agresemaj dum periodoj de reproduktado. Skarlataj araoj estas monogamaj birdoj, kaj individuoj restas kun unu partnero dum sia tuta vivo. La ino demetas du aŭ tri blankajn ovojn en granda arba kavaĵo.[8] La ino kovas la ovojn dum ĉirkaŭ kvin semajnoj, kaj la idoj elnestiĝas ĉirkaŭ 90 tagojn post eloviĝo [9] kaj forlasas siajn gepatrojn ĉirkaŭ jaron poste. Junuloj atingas seksan maturecon je kvin jaroj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Scarlet Macaw Arkivigite je 2019-02-25 per la retarkivo Wayback Machine ĉe la biologia retejo de Lamar University (alirita en 2019-02-24)
- 1 2 Robert Arking: Biology of Aging: Observations and Principles. Oxford University Press, 2006, (ISBN 9780199727629), p. 129
- ↑ Foto de Skarlataj araoj kaj kelkaj aliaj papagoj ĉe argilejo en Tambopata-Candamo – The Wonders of Peru with Boyd Norton.
- ↑ (2003) “Parrot behavior at a Rio Manu (Peru) clay lick: temporal patterns, associations, and antipredator responses”, Acta Ethologica (en) 6 (1), p. 23–34. doi:10.1007/s10211-003-0080-y. 24056335.
- ↑ SCARLET MACAW (Ara macao). World Parrot Trust. Alirita 10a de Aŭgusto 2021 .
- 1 2 (2006) “Diet of Adult and Nestling Scarlet Macaws in Southwest Belize, Central America 1”, Biotropica 38 (2), p. 280–283. doi:10.1111/j.1744-7429.2006.00123.x.
- ↑ (2022-01-19) “Diet composition of reintroduced Red-and-Green Macaws reflects gradual adaptation to life in the wild”, Ornithological Applications 124 (1). doi:10.1093/ornithapp/duab059. Alirita 2025-02-12.. : "Although the consumption of insects has been reported for a number of smaller parrot species (Collar 1997), their use by macaws is rare and never forms a major component of their diet (Renton 2006). We did not observe any event of direct insect consumption [by red-and-green macaws] nor did we detect insect remains in the processed fecal samples."
- ↑ (2014) “Nest site selection and efficacy of artificial nests for breeding success of Scarlet Macaws Ara macao macao in lowland Peru”, Journal for Nature Conservation (en) 22 (2), p. 176–185. doi:10.1016/j.jnc.2013.11.003. Bibkodo:2014JNatC..22..176O.
- ↑ Alderton, David. (2003) The Ultimate Encyclopedia of Caged and Aviary Birds. London, England: Hermes House. ISBN 1-84309-164-X.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Tambopata Macaw project Arkivigite je 2012-07-01 per la retarkivo Wayback Machine long term research project in south east Peru
- World Parrot Trust Arkivigite je 2015-06-29 per la retarkivo Wayback Machine Parrot Encyclopedia — Species Profiles
- Filmetoj ĉe Internet Bird Collection
- Paĝo de fotoj de makaoj ĉe argilejo el Parrots International Arkivigite je 2016-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Foto ĉe PBase
- Poŝtmarkoj Arkivigite je 2020-02-21 per la retarkivo Wayback Machine (15 landoj) kun Mapo
- Ara macao konservado kaj reenmeto en Kostariko
- Scarlet macaw in illegal traffic in Nicaragua
- The Scarlet Macaw Genome Project Arkivigite je 2013-10-04 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||||||||||||||||



