Saltu al enhavo

Skarlata papago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skarlata papago

Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes, Papagoformaj
Superfamilio: Psittacoidea
Familio: Psittaculidae
Subfamilio: Platycercinae
Tribo: Platycercini
Selby, 1836
Genro: Prosopeia
Bonaparte, 1854
Specio: Skarlata papago, P. splendens
(Peale, 1849)
Prosopeia splendens
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Skarlata papago (Prosopeia splendens), konata ankaŭ kiel splenda papago kaj karmezina brilpapago, estas specio de papagoj en la familio Psittaculidae, endemia de la insuloj Kadavu kaj Ono de la Kadavu-insularo en Fiĝioj. La specio estis iam konsiderita samspecia kun la Tongatapua papago de Vanua Levu kaj Taveuni, sed ĝi estas nun konsiderata propra specio, kiu estas konata foje kiel Kadavupapago.

La Skarlata papago estas mezgranda papago (45 cm) kun longa vosto kaj hela plumaro. La kapo, brusto kaj ventro estas kovritaj per brile karmezin-ruĝa koloro, ĝia dorso, flugiloj kaj vosto estas verdaj kun nuancoj de bluo en la flugilo. Ĝi havas longflugilan aspekton dumfluge, flugante per ondiĝantaj flugilmovoj kaj glitado. La specio estas tre laŭtema; la kriegoj kaj pepadoj de la Skarlata papago estas pli altatonaj ol tiuj de la Tongatapua papago. Sur Kadavu, estas malverŝajne, ke oni konfuzu ĝin kun la alia specio de papago, nome la Koluma vinio.

La Skarlata papago estas ofta arbara specio, kiu lastatempe envenis en ĝardenojn kaj agrikulturajn terenojn. Paroj manĝas semojn kaj fruktojn. La specio ne estis observita nestumanta, sed oni supozas, ke ĝi estas trunestanta simile al la Tongatapua papago. La specio estas konsiderata Preskaŭ Minacata fare de la IUCN pro sia limigita teritorio, habitatoperdo kaj la kontraŭleĝa komerco de papagoj.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2023). "Prosopeia splendens". IUCN Red List of Threatened Species. 2023: e.T22685029A226300785. doi:10.2305/IUCN.UK.2023-1.RLTS.T22685029A226300785.en. Alirita la 20an de Septembro 2024.
  • Pratt, H., Bruner, P & Berrett, D. (1987) The Birds of Hawaii and the Tropical Pacific Princeton University Press:Princeton (ISBN 0-691-08402-5)

Ĉefaj fontoj

[redakti | redakti fonton]
  • Forshaw, Joseph M.; Cooper, William T. (1978). Parrots of the World (2a eld.). Melbourne, Victoria: Landsdowne Editions. ISBN 0-7018-0690-7.
  • Higgins, P.J.. (1999) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 4: Parrots to Dollarbird. Melbourne, Victoria: Oxford University Press. ISBN 0-19-553071-3.


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]