Skarlatbrusta fruktokolombo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Ptilinopus bernsteinii Schlegel, 1863 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Skarlatbrusta fruktokolombo, Ptilinopus bernsteinii, estas granda kolombo de la tipa genro Ptilinopus en la tribo Ptilinopini (fruktokolomboj). Ĝi estas endemio de Indonezio, kie ĝi vivas en nordaj Molukoj. Ilia natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi estas taksita kiel Malplej zorgiga specio en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. En 1863 Hermann Schlegel nomis la novan specion por unu el siaj kolektantoj, nome Heinrich Agathon Bernstein.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La skarlatbrusta fruktokolombo estas malgranda aŭ mezgranda birdo, 29 centimetrojn longa. Ĝi havas grizan kapon kiu havas verdan nuancon. La cetero de supraj partoj kaj brusto estas brilverdaj. La masklo estas makulita je brilskarlata koloro, ĉe la mezo de la malsupra brusto. Ĝi havas oranĝflavan ventron, kaj kaŝtankolorajn subvostajn kovrilojn. Ankaŭ la subflugiloj estas oranĝflavaj.[1]
Kutimaro kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas plej verŝajne fruktomanĝulo. Ĝi estas normale silentema, kaj oni priskribis mildan uhuu.[1] Ĝi ankaŭ elsendas strangajn grumbalvokojn. Ĝi kutime trankvile manĝas sole aŭ duope, en arbaraj kanopeoj.[1]
Statuso
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas listigita kiel Malplej Zorgiga fare de IUCN kvankam la populacioj estas nuntempe malpliiĝanta.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Gibbs, David. (2010) Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World (angle). Bloomsbury Publishing, p. 469. ISBN 9781408135556.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Gibbs, David. (2010) Pigeons and Doves: A Guide to Pigeons and Doves of the World. Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-3555-6.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


