Saltu al enhavo

Skarlatpuga trogono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skarlatpuga trogono
Ino
Ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Trogonoformaj Trogoniformes
Familio: Trogonedoj Trogonidae
Genro: Harpactes
Specio: Skarlatpuga trogono H. duvaucelii
Harpactes duvaucelii
(Temminck, 1824)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Skarlatpuga trogono[1] (Harpactes duvaucelii) estas mezgranda birdo el la familio de Trogonedoj kaj unu el la dek specioj de la genro Harpactes. Ĝi distingiĝas de aliaj trogonoj pro sia malgrandeco kaj ruĝeca pugo. Ĉi tiu specio estas ĝenerale sola krom pariĝo kaj idozorgado, kio okazas en paroj. Ĝi troviĝas en kelkaj arbaroj de malaltaj teroj de Indonezio, Malajzio, Birmo kaj Tajlando. Ĝi estas nuntempe konsiderata preskaŭ minacata fare de IUCN Ruĝa Listo pro habitatoperdo.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu specio estis nomita de Coenraad Jacob Temminck en 1824, nederlanda zoologo, en Sumatro.[2][3] La ordinara nomo kaj ĝia specia epiteto duvaucelii, estas honore al Aldred Duvaucel, natursciencisto kaj esploristo, kiu mortis la saman jaron de la specipriskribo.[4] Ĝi estas plej proksime rilata al la cinampuga trogono (Harpactes orrhophaeus).[3] Ĉi tiuj du specioj antaŭe estis en sia propra aparta genro, Duvaucelius,[2] antaŭ esti movitaj al Harpactes. Post DNA-sekvencado de mitokondriaj kaj nukleaj lokusoj farita en 2010, oni determinis, ke ili estis en aparta klado.[5]

Masklo kaj ino

La skarlatpuga trogono estas la plej malgranda trogono de la mondo, kun plenkreskuloj ĉirkaŭ 23–24 cm longaj[2] kun flugiloj de 10 ĝis 11 cm longaj, vostoj de ĉirkaŭ 11 ĝis 13.5 cm,[3] kaj pezantaj inter 34 kaj 43 g.[2][3] Oni taksas, ke ĝiaj ovoj estas 23.7 mm × 19.9 mm kaj pezas 5.2 g.[3]

Maskloj havas nigrajn kapon, kolon kaj gorĝon, sed inoj kaj junuloj estas pli obtuze brunaj. Maskloj havas ruĝajn subajn partojn, pugon kaj supravostajn kovrilojn kune kun riĉaj sablokoloraj aŭ flavecbrunaj supraj partoj kaj supra vosto. Aliflanke, inoj havas flavbrunan bruston, ruĝecrozkoloran ventron, kaj rozkolorajn pugon kaj supravostajn kovrilojn. Junuloj similas al inoj laŭ koloro, sed ne havas rozkoloron, anstataŭe estante pli ruĝaj. Ambaŭ seksoj havas bluajn bekon, brovon kaj maldikan okulringon kune kun rozkoloraj, bluecaj, aŭ malofte grizecnigraj piedoj kaj fingroj. La suba flanko de ilia vosto estas blanka kun nigra rando, kaj iliaj flugiloj estas vermikulecaj nigrablanke (foje nigraj kaj cinamokoloraj ĉe nematuraj maskloj). La distingeblaj trajtoj de la skarlatpuga trogono, kompare kun aliaj specioj, estas ĝia malgrandeco kaj ruĝeca pugo.[2][3]

Habitato kaj distribuo

[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi specio estas indiĝena loĝanto de arbaroj de malaltaj teroj tra suda Tajlando, suda Birmo, la Malaja Duoninsulo, Sumatro, la Riau-arkipelago, kaj la insuloj Banĝako, Bangka-Belitungo, Belitungo, Borneo, kaj Natuna.[2][3][6] Ĝi havas teritoriojn ĉirkaŭ la mezaj etaĝoj de malalaj duonĉiamverdaj kaj ĉiamverdaj arbaroj, kiuj inkluzivas nesalakvajn marĉarbarojn, en malaltaj teroj kaj montetoj.[2][3] Ĝi foje troviĝas en la pli malaltaj etaĝoj kaj limoj de arbaroj, kaj en maturaj sekundaraj kreskarbaroj, sed tendencas ne vivi en mangrovoj, en kultivataj areoj, aŭ en malferma kamparo.[2][3] Ankaŭ ĉeesto de lianoj estas favorata de tiu ĉi specio.[7] La plej altaj ekvidoj de individuoj varias depende de la loko: en la Malaja Duoninsulo, la plej alta ekvido estis je 1 070 m, kaj sur Monto Kinabalu, ĝi estis je 1 500 m, dum ĝi estis nur ĉirkaŭ 400 m en Tajlando.[2] En Kalimantano, la alteco, kie la birdoj loĝas, varias inter 120–900 m.[2]

Ne ekzistas pruvoj, ke la skarlatpuga trogono plejparte migras, krom pliigitaj alvokoj, kiuj sugestas la eblecon de loka migrado en la Bahana zono de Borneo.[2] Individuoj kutime estas solaj aŭ en miksspeciaj grupoj, nur foje troviĝas en paroj.[2][3] Foje, ili sekvas grupojn de [[Timaliedoj[[]]turdoj]] serĉantaj manĝaĵon.[3] La skarlatpuga trogono ofte troviĝas ripoze sur branĉoj en la pli malaltaj etaĝoj de densaj ĝangalarbaroj.[3] Post sidiĝo, ĝi ne kapablas marŝi aŭ turni sin krom se ĝi uzas siajn flugilojn pro siaj tre reduktitaj kruraj muskoloj.[5]

Ĝia dieto ĉefe konsistas el tineoj, skaraboj, fasmoj, akridoj, ortopteroj, larvoj kaj raŭpoj, aliaj "cimoj", kaj en unu kazo eĉ nimfaledo. [2][3] Ĝi ankaŭ konsumas fruktojn kaj vertebrulojn, kiuj estas sufiĉe malgrandaj por konveni en ĝian gorĝon.[5] Trogonoj estas ankaŭ ĉaspredantoj: ili atendas branĉojn en la mezaj etaĝoj de la arbaro antaŭ ol falrapidi al predo sur aliaj surfacoj aŭ en la aero.[3] Foje, ili ripozas ĉe la rando de senarbarigitaj areoj antaŭ ol plonĝi enen, simile al lanioj.[2]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj mudas siajn flugilojn tipe de majo ĝis oktobro, plejparte inter junio kaj aŭgusto.[3] La reprodukta periodo okazas de februaro ĝis junio, specife en marto kaj majo en Duoninsula Malajzio kaj majo en Perak.[2][3] Eloviĝintuloj estis registritaj inter mez-marto kaj majo,[3] kaj zorgo estas farata de ambaŭ gepatroj.[5] Plenkreskuloj estis viditaj provizante la plejparton de la manĝaĵo por siaj idoj kaj prizorgante ilin je la 17-a semajno post eloviĝo.[3] Birdoj elfosas aŭ reuzas arbokavaĵojn por siaj nestoj.[5] Ekzistas nur unu specife dokumentita nesto por ĉi tiu specio: ĝi estis 1,6 m alte en 2,5 m alta putra stumpo kaj enhavis du ovojn.[2][3] Tamen, ĉi tiu nestotrovo estas pridubata,[3] kaj ne ekzistas pluaj informoj haveblaj pri la reproduktado de ĉi tiu specio.

Statuso kaj konservado

[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu specio estis listigita kiel Preskaŭ Minacata (NT) en 2024 fare de la IUCN, same kiel ĝi estis ekde 2004, antaŭe estante listigita kiel nekonata (malalta risko/preskaŭ minacata).[6] Ĉi tiu takso ŝuldiĝis al tio, ke oni suspektas, ke ĝi malpliiĝas je "modere rapida" iro (20-29% dum tri generacioj).[6] La kialo de ĉi tiu suspektata malpliiĝo estas la perdo de vivejo, specife en la Sundaaj malaltaj teroj.[2][6] Trogonoj estas inter la taksonoj, kie arbodehakado maloftigas ilian ĉeeston.[8][9] La tutmonda populacio estas nekonata, sed ĉar ĝi estas la plej ofta sundaa trogono en multaj lokoj, oni taksas, ke ĝi estas relative granda.[6] Oni rekomendas daŭre kontroli ĝiajn populaciojn per viveja grandeco kaj protekti pli da arbaraj areoj de malaltaj teroj, ĉar ĝia teritorio jam ampleksas kelkajn protektitajn areojn.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ornitologia taksonomio
  2. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 Collar, N. J.. (1992) “Family Trogonidae (Trogons)”, Handbook of the birds of the world 6: Mousebirds to Hornbills. Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 978-84-87334-30-6.
  3. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 Johnsgard, Paul A.. (2000) Trogons and quetzals of the world, Internet Archive, Washington [D.C.] : Smithsonian Institution Press. ISBN 978-1-56098-388-0.
  4. Temminck, C.J.. (1838) Nouveau recueil de planches coloriées d'oiseaux : pour servir de suite et de complément aux planches enluminées de Buffon, édition in-folio et in-4⁰ de l'Imprimerie royale, 1770 v.3 (1838). A Strasbourgh: Chez Legras Imbert et Comp.
  5. 1 2 3 4 5 (2010-12-01) Phylogeny and biogeography of the Asian trogons (Aves: Trogoniformes) inferred from nuclear and mitochondrial DNA sequences”, Molecular Phylogenetics and Evolution 57 (3), p. 1219–1225. doi:10.1016/j.ympev.2010.09.008. Bibkodo:2010MolPE..57.1219H.
  6. 1 2 3 4 5 6 BirdLife International (2016). Harpactes duvaucelii”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22682848A92964079.en. Alirita 11a de Novembro 2021..
  7. (2021-08-01) Effects of vegetation structure on avian biodiversity in a selectively logged hill dipterocarp forest”, Global Ecology and Conservation 28. doi:10.1016/j.gecco.2021.e01660. Bibkodo:2021GEcoC..2801660A.
  8. (2005-07-20) A preliminary ornithological assessment and conservation evaluation of the PT Daisy logging concession, Berau district, East Kalimantan, Indonesia”, Forktail 21, p. 51–60.
  9. (2016-12-12) Assessing the biodiversity value of degraded lowland forest in Sumatra, Indonesia”, Kukila 19, p. 1–20.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]