Skatola Tago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boxing Day

Skatola Tago estas festotago, kiun oni festas en Unuiĝinta Reĝlando, Kanado, Nov-Zelando kaj Aŭstralio kaj multaj el la aliaj membroj de la Komunumo de Nacioj je la 26-a de decembro, la tago post Kristnasko; aŭ alternative je la sekva semajntago post Kristnasko. Tradicie, oni restas hejme je Skatola Tago kaj pasigas la tempon kun la familio, manĝinte la restaĵojn de la kristnaskaj manĝoj. Nuntempe komenciĝas grandaj rabatoj ĉe la grandaj magazenoj je Skatola Tago. Okazas ankaŭ sportistaj okazaĵoj.

Pri la deveno de la nomo estas diversaj teorioj. En iuj aliaj landoj oni festas la tagon sub aliaj nomoj, ekzemple "dua kristnaska tago" aŭ "tago de Sankta Stefano".