Skatolmalfermilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skatolmalfermilo
Simpla skatolmalfermilo
Skatol- kaj botelmalfermilo
Detalo de skatolmalfermilo

Skatolmalfermiloelladigilo estas ilo por malfermi ladskatolon. Skatolmalfermiloj plej ofte estas uzataj en la kuirejo. Ladskatoloj kun nutraĵo, kiel supo, fruktoj k.t.p. povas esti malfermataj per skatolmalfermilo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj ladskatoloj, inventitaj en 1810, estis tiel fortikaj, ke ili estis malfacile malfermeblaj. Nur postkiam la skatoloj estis faritaj el pli maldika materialo, ĉ. 50 jarojn pliposte, ankaŭ specialaj malfermiloj estis disvolvitaj.

Ezra Warner el Usono patentigis la unuan skatolmalfermilon en 1858. La tranĉrado estis inventita de William Lyman en 1870. La unua elektra skatolmalfermilo aperis en 1931 sur la scenejo. Ankaŭ tiu funkcias per tranĉrado.

Nova speco de ladskatolo, kun tirilo per kiu oni povas malfermi la skatolon, estis en 1966 inventita de Ermal Fraze.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]