Skatolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kartona skatolo
Ornama japana yosegi-skatolo

Skatolo estas malgranda ujo, diversforma, fermebla kaj malfermebla, el solida substanco kiaj ligno, kartono, plasto, metalo, ktp.

Skatoloj estas ortangulaj, rondaj, ovalaj aŭ aliformaj. Ĝis la 19-a jarcento ili estis riĉe ornamitaj luksaĵoj, kiuj ofte estis donacitaj. Oni utiligis ilin foje nur kiel ekspoziciaĵo, sed ĉefe por konservi altvalorajn aĵojn, kiel ekzemple juvelojn, sukeron, bonbonojn, tabakonmonon. Ekzistis ankaŭ skatoloj, kiuj enhavis horloĝojn aŭ aŭtomatajn muzikilojn. Altvaloraj skatoloj estis faritaj el oroarĝento, alabastro kaj porcelano kaj ornamitaj per eburo, perlamoto, testudaĵo, sukcenoemajlo.

Nuntempe skatolojn enhavas interalie trinkaĵojn kaj konservojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]