Skeleto
Skeleto estas parto de la korpo de bestoj kaj homoj, kiu provizas la bazan strukturon de la organismo. Ekzistas du specoj de skeletoj ĉe diversaj bestoj: La ekstera skeleto (kelkfoje: eksoskeleto), kiu formas eksteran kovrilon de la organismo (ekzemple ĉe insektoj), kaj interna skeleto (kelkfoje: endoskeleto), kies strukturo troviĝas ene de la korpo (ĉe vertebruloj, ekzemple ĉe homo).
Ĉe domoj oni parolas pri skeleta strukturo.
Skeleto estas ankaŭ trabaro de konstruaĵo, de ŝipo [1] .