Skellig Michael

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Skellig Michael03(js).jpg
Monaĥejo de Skellig Michael.

Skellig Michael (el la irlanda lingvo Sceilig Mhíchíl, "Roko de (Sankta) Mikaelo"), ankaŭ konata kiel Great Skellig, estas kruta rokeca insulo situanta je 15 km de la Iveragh-duoninsulo, graflando Kerry, Irlando. Ĝi estas la plej granda el la insuloj Skellig altiĝanta je 220 metroj super la marnivelo. Skellig Michael estis nomumita Monda heredaĵo de UNESKO en 1996[1].

Skellig Michael gastigas prakristanan monaĥejon, kreita en 588 kaj dum ses jarcentoj ĝi estis la fokuso de grava frua monaĥa vivo en Irlando. La monaĥoj loĝis en malgrandaj ŝtonaj domoj (clochan), konstruitaj sur preskaŭ vertikalaj rokaj muroj.

La moanĥejo troviĝas en la suda flanko de la nordorienta altaĵo de la insulo, je 180 metroj. Ĝi alireblas per 270 ŝtupoj tajlitaj de la monaĥoj sur la roko.

La loka tradicio atribuas ĝian fondadon al Sankta Fionan, kiu vivis ĉirkaŭ la jaro 500. Temas pri unu el la plej foraj monaĥoj de la tuta kristana mondo. La situo de Skellig Michael, disigita de Irlando pere de ofte agititaj akvoj, ĉiam senkuraĝigis la vizitantojn, pro kio ĝi bone konserviĝas.

La monaĥejo de Skellig Michael postvivis plurajn rejdojn de la vikingoj en la 9-a jarcento, speciale en 823. Ĉirkaŭ la jaro 1000 ĝi estis konsiderinde ampleksigita, kun reformo de unu el la oratorioj por igi ĝin kapelo dediĉita al Ĉefanĝelo Miĥaelo. Verŝajne, la monaĥa vivo en Skellig Michael neniam estis tre granda: plej probable ĝi avis 12 monaĥojn kaj abaton. Oni kredas ke ilia manĝado konsistis el fiŝaĵoj, marfruktoj el la insula marbordo, legomoj kaj ovoj el marbirdoj.

Ekde la 12a jarcento, la klimatŝanĝiĝo konata kiel Malgranda glacia epoko pliakrigis la vivkondiĉojn en la insulo. Estis neeble loĝi en la insulo dum la tuta jaro, tiel do, la monaĥoj forlasis ĝin kaj translokiĝis al la aŭgustena monaĥejo Ballinskelligs, en la proksima irlanda marbordo, kaj ne plu revenis.

Ekde 1500, Skellig Michael iĝis populara pilgrimejo sed tiam ĝi ne plu havas plentempajn loĝantojn. En la 19a jarcento la insulo denove estis loĝigita post la starigado de du lumturoj, regataj de du lumturistoj kiuj ofte alterniĝis.

Muziko kaj filmo[redakti | redakti fonton]

Kantoj kun la titolo "Skellig" estis eldonitaj en 1987 de la irlanda bando Clannad kaj en 1997 de la kanada kantistino Loreena McKennitt.

En 2015, Skellig Michael estis uzita por la finsceno en Star Wars Episode VII: The Force Awakens[2].  La insulo ankaŭ estis uzita por scenoj en ĝia daŭrigo Star Wars: Episod VIII – The Last Jedi.

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

(angla kaj franca) Michael en la retejo de la Monda Heredaĵo de Unesko

Fotoj pri Skellig Michael[rompita ligilo]

(en) Skellig Experience Arkivigite je 2011-01-28 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) "Skellig Michael". Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturon (UNESKO).
  2. (en) O'Sullivan, Majella, ”And . . . action! New 'Star Wars' film shoot kicks off on Skellig Michael”. Irish Independent (Independent News & Media), la 29-an de julio 2014.