Skip James

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skip James
Persona informo
Naskonomo Nehemiah Curtis James
Naskiĝo 9-an de junio 1902 (1902-06-09)
en Bentonia
Morto 3-an de oktobro 1969 (1969-10-03) (67-jaraĝa)
en Filadelfio
Mortokialo kancero
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo gitaristopianistokantistokantoverkisto
vdr

Skip JAMES (9a de Junio, 1902 – 3a de Oktobro, 1969) estis afrik-usona kantisto, kantoverkisto, pianisto kaj gitaristo de Delta bluso.

Lia gitarludado estas fama pro sia malhela, minor-tonala sono, ludita en malferma D-minora per prilaborita fingropluka tekniko. James unue registris por Paramount Records en 1931, sed tiuj vendiĝis malmulte, ĉar estis publikigitaj dum la Granda Depresio, kaj ili falis al forgeso.

Post longa foresto el la publika atento, James estis "remalkovrita" en 1964 fare de blusentuziasmuloj, ĉefe en la kadro de la blus-popolmuzika revivigo de 1950-aj kaj komenco de la 1960-aj jaroj. Dum tiu periodo, James aperis ĉe popolmuzikaj kaj blusaj festivaloj, faris koncertojn ĉirkaŭ la lando kaj registris kelkajn albumojn por variaj registromarkoj. Liaj kantoj influis generaciojn de muzikistoj kaj estis adaptitaj de multnombraj artistoj. Li estis konsiderita kiel "unu el la ŝlosilaj figuroj de bluoj."[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "'Blues' Out of Rhythm: Infinitely Rich Subject Matter Suffers from a Lack of a Thematic Line in the Hands of Seven Directors – Though Wim Wenders Gets It Right". Pqasb.pqarchiver.com. 28a de Septembro. [1] Arkivigite je 2017-11-16 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 5an de Junio 2018.