Saltu al enhavo

Skipiono Afrika la Maljuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Skipio Afrika)
Publius Cornelius Scipio Africanus
(236 a. K. - 183 a.K.)
Skipio la Afrika Liberiganta la junan Masivan, bildo de Giovanni Battista Tiepolo (1696–1770).
Skipio la Afrika Liberiganta la junan Masivan, bildo de Giovanni Battista Tiepolo (1696–1770).
Persona informo
P. Cornelius P.f.L.n. Scipio Africanus
Naskiĝo 236 a.K.
en Romo, Romia Imperio
Morto 29-a de septembro 183 a.K.
en en:Liternum, Kampanio, Romia Imperio
Lingvoj latinaantikva greka vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Cornelius Scipio vd
Patro Publius Cornelius Scipio (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Pomponia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Lucius Cornelius Scipio Asiaticus (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Aemilia Tertia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Cornelia Africana, Cornelia Africana Major (en) Traduki, Publius Cornelius Scipio Africanus, Lucius Cornelius Scipio (en) Traduki, Gnaeus Cornelius Scipio (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
militisto
genealogo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo politiko kaj militaj aferoj Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Scipiono Afrika la MaljunaPublius Cornelius Scipio Africanus Major estis romia generalo kaj politikisto, kiu, en juna aĝo, batalis en Hispanio dum la Dua Punika Milito kaj finfine venkis Hanibalon en Afriko. Li funkciis kiel cenzuristo unufoje, konsulo dufoje, kaj princo de la senato dek du fojojn.

Malgraŭ okupi multajn postenojn, li ne kapablis konservi sian pozicion kiel politikisto kaj, sub premo de figuroj kiel Katono, estis devigita retiriĝi el la politika vivo. Li neniam perdis unuopan batalon kaj, danke al sia venko super Hanibalo, li estas konsiderata unu el la plej grandaj generaloj de ĉiuj tempoj.

Malmulte oni scias pri lia vivo, ĉar liaj memuaroj estis detruitaj. Li estis edukita, parolis punike kaj greke, kaj verkis siajn memuarojn en la greka. Ĉi tiu helenismo fariĝus tendenco inter la romiaj superaj klasoj.

Frua vivo

[redakti | redakti fonton]

Naskita en 236 a.K. kiel filo de Publio Kornelio Skipiono la 1-a, li devenis de familio, kiu ludis gravan rolon en la romia politiko. Dum la milito en Ilirio, la Skipionidoj fariĝis tre potencaj, igante Publion Kornelion Skipionon la ideala figuro por haltigi la invadon de Hanibal Barkas en 218 a.K.

La juna Skipiono, servante en la stabo de sia patro, montris sian kuraĝon ĉe la rivero Tiĉino (218 a.K.) kiam li savis sian patron de morto, pro kio li ricevis la plej altan militistan ornamon, la Corona Civica. Li ankaŭ servis kiel milita tribuno ĉe la drama Batalo de Kanao (216 a.K.) kaj malhelpis la pluvivantojn dizerti post la malvenko ĉe Canusium en Apulio.

En 212 a.K. li estis elektita edilon kurulan[1], kune kun sia frato Lucio, kun la aĝo de nur dudek kvin jaroj. La sekvan jaron, la romianoj suferis malvenkon ĉe la Batalo de Supra Betiso (211 a.K.), Hispanio, kontraŭ la frato de Hanibalo, Hasdrubal Barka. La patro kaj onklo de Skipiono estis venkitaj kaj mortigitaj.

La milito en Hispanio baldaŭ ŝajnis perdita. Kiam neniu el la pli maljunaj generaloj kuraĝis marŝi tien libervole, Skipiono tamen prezentis sin kiel kandidaton en 210 a.K.

La kapsaluto de Skipiono Afrika, bildo de Francesco Fontebasso.
Malvenko de Hanibalo fare de Skipiono Afrika.
Bildo de Skipiono Afrika fare de Andrea Schiavone
Multajn jarojn post kiam iliaj lastaj bataloj okazis, Hanibal Barka kaj Publio Kornelio Skipiono renkontiĝis vizaĝo kontraŭ vizaĝo en la neŭtrala urbo Efezo, sur la tiama greka bordo de tio, kio hodiaŭ estas Turkio.
Batalo de Zama (202 a.K.), oleo sur kanvaso de nekonata artisto laŭ Giulio Romano (1499-546) kaj Cornelis Cort (1533-1578), 1567.
Reĝo Sifaka de Numidio ricevas Skipionon Afrika - Alessandro Allori (1535-1607) - ĉambro Leono la 10-a, Vila di Poĝjo a Kajano.

Kvankam li ne estis magistratano kaj ankoraŭ ne estis pretorokonsulo, li ricevis la samajn prokonsulajn povojn kiel konsulo, inkluzive de militaj aferoj. Kun nur dek mil infanterioj kaj kelkaj mil kavalerioj, li elŝipiĝis en 210 a.K. sur sia propra teritorio proksime de Emporiae, nuna Empúries, en Katalunio, dum la kartaganoj kontrolis preskaŭ la tutan teron sude de la rivero Ebro.

Li integrigis la lecionojn, kiujn li lernis de Hanibalo, en siajn reformojn: la kohorton kiel unuon por efika komanda strukturo kaj la armadon de sia infanterio per la mallonga glavo. Skipiono komencis forĝi aliancojn kaj ordonis gvatmisiojn en kartagan teritorion. Li malkovris, ke la kartaganoj funkciis kun tri armeoj, kiuj ne bone kunlaboris kaj ofte malkonsentis, kaj ke Kartago Nova (nuntempe Kartaĥeno) estis gardata de nur mil viroj.

El Tarako, nuna Taragono, en Katalunio, li entreprenis gravan militan operacion en 209 a.K., antaŭenirante centojn da kilometroj suden al Kartago Nova kun mararmea subteno kaj sieĝante la urbon. Ĉar la golfo proksime al la urbo estis preskaŭ seka dum malalta tajdo, li povis ataki la kartaganojn per tero kaj konkeri la urbon.

Ĉe la Batalo de Bekula (208 a.K.) kaj la Batalo de Ilipo (206 a.K.), ambaŭ en Hispania Baetica en la regiono de la nuna Sevilo, li disbatis la kartaganojn kaj definitive forpelis ilin el la Iberia Duoninsulo. Ĉe Ilipo, Skipiono ankaŭ montris sian taktikan lernadon de la malamiko per uzado de antaŭa variaĵo de la nun klasika duobla pinĉa movado de Hanibalo ĉe la Batalo de Kanao.

Kvinto Fabio Maksimo "Kunktator", la rekomendanto de prokrastaj taktikoj kontraŭ Hanibalo en Italio, kaj multaj aliaj senatanoj luktis kun la rapide leviĝanta ascendo de la juna milita talento kaj provis limigi sian potencon. Tamen, ili ne sukcesis malhelpi Skipionon pri akirado de permeso por invadi Afrikon.

En 203 a.K., kunlaborante kun la por-romia numida gvidanto Masiniso, li unue venkis kartagajn trupojn sub Hasdrubal Gisko kaj numidianojn ankoraŭ submetitajn al reĝo Sifakso ĉe la Batalo de Bagradas. Masiniso tiam povis fariĝi reĝo.

(La numidianoj ĝis tiam estis principe aliancanoj de Kartago, multaj el kiuj batalis kun Hanibalo en Italio.) La kartaga registaro tiam estis devigita negoci. Hanibalo estis devigita retiri siajn trupojn el Italio por deturni la tujan minacon al Kartago.

Li persvadis la kartagan registaron daŭrigi la bataladon. Tio rezultigis la Batalon de Zama Reĝja apud Kartago, en kiu Skipiono finis la Duan Punikan Militon venkante Hanibalon, danke al siaj elitaj trupoj, taktika eltrovemo, kaj la potenca numida kavalerio de Masiniso. La sekvan jaron, Kartago subskribis traktaton truditan de la romianoj, kiu markis la finon de Kartago kiel serioza rivalo al Romo.

La Senato donis al Skipiono la kromnomon "La Afrikan" honore al lia venko en Afriko. Cetere, kelkaj en Romo konsideris la traktaton kun Kartago tro malavara. Hanibalo eĉ ricevis politikan rolon en sia propra urbo! De tiam, la ŝtatisto Marko Porsjo Katono, la plej granda cenzuristo, per sia legenda retoriko, senĉese pledis por la kompleta detruo de Kartago.

Posta kariero

[redakti | redakti fonton]

En 199 a.K. Skipiono estis elektita cenzuristo kaj princo de la senato. En 194 a.K., li iĝis konsulo. Skipiono avertis kontraŭ la helenismaj ŝtatoj en la oriento kaj tial estis legato en la milito kontraŭ Antioko la 3-a (241 a.K. - 187 a.K.), la reĝo de la Seleŭkidoj. Ĉe la Batalo de Magnezo (189 a.K.), li venkis Antiokon la 3-an kune kun sia frato Lucio.

Foriĝo kaj Morto

[redakti | redakti fonton]

Marko Porcio Katono, "la Cenzuristo", estis kontraŭulo de la Skipionidoj kaj, en 185 a.K., komencis akuzi Lucion kaj Publion pri kaŝado de la enspezoj de la milito kontraŭ Antioko. Publio ankaŭ estis akuzita pri korupto kaj akcepto de subaĉetoj de Antioko.

Publio ne estis kondamnita, parte pro sia statuso kiel militheroo. Lucio ankaŭ estis absolvita tiutempe, sed poste li estis kondamnita pro io alia post la morto de Publio. Tamen, estis klare, ke la politika rolo de Publio finiĝis. Ankoraŭ suferante pri la malsano, kiun li ekkontaĝis en la oriento, Skipiono retiriĝis al sia bieno en Liternum, kie li mortis en 183 a.K. kun la aĝo de 53 jaroj, eble pro la sama malsano, kvankam la cirkonstancoj de lia morto estas iom suspektindaj.

Posteuloj

[redakti | redakti fonton]

Skipiono Afrika estis edziĝinta al Emilja Tersja Paŭla (225 a.K. - 182 a.K.), filino de Lucio Emilio Paŭlo (la konsulo ĉe Kanao) (250 a.K. - 216 a.K.). Lia filino Kornelja Skipiona (190 a.K. - 115 a.K.) fariĝus la patrino de Tiberio Sempronio Grako, kies terreformoj finiĝis per la unua politika perforto en Romo kaj lia morto.[2]

Lia filo, nomita Publio, poste adoptus la filon de Lucio Emilio Paŭlo Makedona, nomitan Publio Kornelio Skipiono Emiliano Afrika minoro. Kornelja estis laŭdata pro sia saĝo kiel patrino en la konsola traktaĵo "Consolatio ad Helviam matrem" ("Konsolado al Mia Patrino Helvja") de la romia stoika filozofo Seneko. Li laŭdis ŝin ĉar ŝi ne funebris la morton de dek el siaj dek du infanoj, sed estis feliĉa, ke la diino Fortuno donis al ŝi la Grakojn kiel filojn.

Skipiono kaj Arto

[redakti | redakti fonton]

La vivo kaj agoj de Skipiono inspiris multajn artaĵojn.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Skipiono aperas en klasika literaturo en: "De re publica" kaj "Pri amikeco" de Cicerono, la epopeo "Punica" de Silius Italicus (26 p.K. - 101 p. K.), la sesa libro de la Eneado de Vergilio, "Ab urbe condita" de Tito Livio, kaj la tria libro de "De Rerum Natura" de Lukrecio.

En mezepoka literaturo, Skipiono estis menciita kvar fojojn en "La dia komedio" de Dante Alighieri: unufoje en "Infero", unufoje en "Purgatorio", kaj dufoje en "Paradizo".

Skipiono ankaŭ aperas plurfoje en renesanca literaturo, inkluzive de "La Princo" de Niccolò Machiavelli kaj "Perdita Paradizo" kaj "Rekonkerita Paradizo" de John Milton.

En klasika muziko, Skipiono estas la temo de operoj kiel "Skipiono" de Georg Friedrich Händel. Skipiono estas menciita en la dua linio de la itala nacia himno: "dell'elmo di Skipiono, s'è cinta la testa" – "per la kasko de Skipiono lia kapo estas ornamita."

Pentraĵo

[redakti | redakti fonton]

Inter 1719 kaj 1721: Skipiono Afrika Liberigas Masiva de Giovanni Battista Tiepolo.

Filmoj kaj Televido

[redakti | redakti fonton]
  • 2000: Gladiatoro, filmo de Ridley Scott: La Batalo de Zama Reĝja estas rekreita en la Koloseo, sed la ĉefrolulo, Maksimo, kaj la aliaj gladiatoroj, kiuj rolas la kartaganojn, venkas Skipionon kaj tiel efike falsas la historion. Ĉar Skipiono fakte ne suferis eĉ unu malvenkon, imperiestro Komodo venas al la gladiatoroj por venĝado.
  • 2006: Hanibalo - La Plej Malbona Koŝmaro de Romo, televida filmo farita de la BBC.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kurula edilo: indikanta aŭ rilatanta al la aŭtoritato ekzercita de altrangaj magistratanoj en antikva Romo, ĉefe la konsulo kaj pretoro, kiuj rajtis uzi la sella curulis ("kurula seĝo", speco de faldebla seĝo).
  2. Ĉi-artikolo estis tradukita el la Nederlanda Vikipedio.


Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]