Skisaltada stadiono de Saalfelden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la skisaltejoj en Uttenhofen

La Felix-Gottwald-skisaltostadiono (germane: Felix-Gottwald-Schisprungstadion) troviĝas en Saalfelden, Aŭstrujo, pli konkrete en ties urbokvartalo Uttenhofen. Staras tie nuntempe kvar saltejo de la kategorioj K 15, 30, 60 kaj 85 (K=konstrupunkto). La kapacito de la stadiono koncerne spektemulojn estas de ĉ. mil vizitantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉe Biberg-monto estis du skisaltejoj el la 1970-a jaroj; en Saalfelden mem estis estinta inter 1950 kaj 1980 la tiufunkciaj lokoj Ritzenseeschanze kaj Drei-Tannen-Schanze sub la zorgado de la skiklubo SK Saalfelden respektive de la armea sportklubo Heeressportverein. Biberg-skisaltejo do aldonitis en 1986. En la 2004-a jaro oni alikontruis la K-45-saltejon al K-60-saltejo kaj la du pli malgrandaj ricevis matojn por somera funkciiĝo. Inaŭguro de la nova K-60-institucio estis en la 10.10.2004; nomiĝo de la tuto iĝis honore al Felix Gottwald, sportisto de nordia kombino kaj iama memgro de la saalfelden-a skiklubo.[1]. Krome organizitis tie ĉi nordiaj junulaj mondĉampiionadoj en 1988 kaj 1999. Inter 2005 kaj 2007 okazis surloke saltadoj en al kadro de la interkontintenaj skisaltaj ĉampionadoj de virinoj.

La aktualan saltejrekordon (pri 68 metroj) starigis Christian Reiter en la 19.3.2005.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]