Skita Napolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skita Napolo (Krimeo)
Skita Napolo (Krimeo)
DMS
La ruinoj de la urbo kaj la gard-paviliono super la maŭzoleo de la caro Skiluro vidataj de nord-oriento (foto de la jaro 2008
Ĝenerala vidaĵo al la arkeologia rezervejo, malfermita somere 2011.
La restaĵoj de la rita baseno sur la teritorio de la urbo.

Skita Napolo (el la helena Νεάπολις — nova urbo) estas antikva urbo, unu el la skitaj caraj fortresoj en Krimeo, la ĉefurbo de la malfru-skita ŝtato (la 3a jarcento a.K — la 3a jarcento p.K.). La urbo estis menciita en la Ĥersonesa edikto de la 2a jarcento a.K. kaj en la "Geografio" de la helena historiisto Strabono.

Historio kaj arkeologiaj esploroj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la supozoj de la historiistoj la urbo situis ĉe la sud-orienta rando de la moderna urbo Simferopolo, kie sur la relative alta mont-ebenaĵo Petrovskije visoti troviĝas la plej granda en Krimeo skita urb-restaĵo (20 hektarojn granda).

La ĝusta fondo-jaro de la urbo ne estas konata. Ĝi atingis sian kulminon en la 2a jarcento a.K. (sub la regado de caro Skiluro kaj de lia filo Palako) kaj pereis en la 3a jarcento p.K. post la invado de gotoj. La urbo havis misk-devenan loĝantaron: dominis skitoj, sed ĉi tie loĝis ankaŭ helenoj, sarmatoj kaj lokaj indiĝenoj (taŭridanoj).

Detalaj arkeologiaj esploroj de la urbo-restaĵo okazis en la 1940-1950aj jaroj. Oni elfosis la restaĵojn de granda (8,5 metrojn dika) defenda muro kun du gardoturoj, unu el kiuj servis ankaŭ kiel maŭzoleo (72 tomboj: la reĝo, la nobelaro kun la ĉevaloj, armiloj, multaj oraj ornamaĵoj ks.). Estis elfositaj la restaĵoj de la porloĝaj kaj instituciaj domoj, interalie kun freskoj. La urbo havis regulan strat-strukturon (kio estas konsiderata kiel helena influo). La domoj en la centra parto de la urbo estis rektangulaj. Ĉe la urbo-randoj multis la rondaj dometoj, ĉefe terfositaj.

Oni trovis portretajn reliefojn, restaĵojn de statuoj, piedestalojn kun helenaj surskriboj (dediĉoj al la dioj). En la nekropolo oni esploris pli ol 200 tombojn: riĉajn kaversajn familiajn sklepojn, terajn sklepojn kaj simplajn tombojn de la ordinaraj loĝantaroj.

Preskaŭ ĉiuj elfositaj terenoj de la urbo estis poste ŝut-korvitaj per la tero por konservado (pro la manko de rimedoj por la adekvata prizorgo). Nuntempe la restaĵoj de la urbo estas tute malzorgataj.

Arkeologia rezervejo[redakti | redakti fonton]

Komence de la 1980-aj jaroj estis preta la projekto de ekspozicia paviliono "Skita Napolo", kiu tamen ne estis konstruita. La sola konstruaĵo kreita sur la teritorio de la urbo estis la defenda paviliono super la restaĵoj de la antikva maŭzoleo (finkonstruita en 1987). Dum la du sekvaj jardekoj la teritorio de la urbo estis neniel gardata, dum la defenda paviliono iĝis azilo por trampoj.

La 27-an de aprilo 2011 aperis la decido de la ministraro de ARK pri kreo de la histori-arkeologia rezervejo "Skita Napolo"[1]. Oni planis, ke la rezervejo plenumos kelkajn funkciojn: la gardan, sciencan, klerigan kaj kulturan. La solena malfermo de la rezervejo okazis la 25-an de julio 2011[2]. La eniro en la rezervejon estas pagenda; por la vizitantoj oni proponas ankaŭ la servojn de provesia ekskurs-gvindanto.

Notoj[redakti | redakti fonton]