Skita plato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Skita plato (ankaŭ nomata Sarmata kratono) estas parto de la Orienteŭropa kratono. Ĝi okupas Dobroĝon, la nord-okcidentan parton de la Nigra maro, la Stepan Krimeon, plejparton de la Azova maro kaj Antaŭkaŭkazon. Norde ĝi limas laŭ la regiona orlo al la Orienteŭropa kratono. Sude ĝi tra la Tereko-Kaspia kaj Indolo-Kubana randaj fleksejoj kaj laŭ la regiona orlo en la centra parto de la norda deklivo de Kaŭkazo limas al la Alpa orogenezo de la Granda Kaŭkazo, la mezozoja orogenezo de la Montara Krimeo kaj la suboceana Nigromara enpremiĝejo.

La Skita plato (N 10) sur la geologia mapo de Ukrainio

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La plato konsistas el tri partoj.

Fundamento[redakti | redakti fonton]

La plata fundamento estas heterogena.

En la suda parto de Antaŭkaŭkazo troveblas montarmasivo, kiu formiĝis en bajkala (malfrukambria) konsolidiĝo, transformita en paleozoiko. Ĝin karakterizas la evoluintaj gnejsoj kaj kristalaj skistoj de rifeano kaj ediakaro, kaj la paleozoikaj granitoidoj. Pli norde troviĝas evoluintaj variskanajen (la fino de devonio — komenco de permio) orogenezoj. Sur la antaŭmezozoikan surfacon eliras la mezaj kaj malfruaj paleozoikaj skistoj malsamdevenaj, efuzivaj rokaĵoj kaj malmultaj intruzioj (ili konsistas el granitoidoj). La plej malfrua (permia) orogenezo troviĝas en la norda parto, ligita al la Karpinskij-kresto (en la orienta parto de Donbaso), kie troviĝas evoluintaj grejso-skistaj rokaĵoj de la meza kaj malfrua karbonio, kaj eble en la fruaj tavoloj de permio. Ĉiuj rokaĵoj estas intense dislokitaj.

Transira komplekso[redakti | redakti fonton]

La malfrupermia (?) — triasa transira komplekso situas inter la orogeneza fundamento kaj la plata kapoto, kaj ne ĉie prezentiĝas.

En Orienta Antaŭkaŭkazo de malsupre al supre troviĝas jenaj tavolaroj:

  • ruĝkoloraj rokaĵoj de la kumanska tavolaro;
  • karbonataj rokaĵoj de la neftekumska tavolaro;
  • terigeno-karbonataj kultaja kaj demjana tavolaroj (la malfrua permio (?) — frua triaso);
  • terigeno-karbonataj kizlara, plavnenska kaj transkuma tavolaroj (meza triaso);
  • efuzivo-terigena nogaja serio (malfrua triaso).

En sekco de la transira komplekso estas trovitaj kelkaj malkongruoj, el kiuj la ĉefa estas la antaŭnogaja. La plej disvastiĝinta tipo de dislokaĵoj estas la ŝtonega. La maksimuma dikeco de la komplekso atingas 1,5-2 mil metrojn en la Oriento-Maniĉa fleksejo, kiu en la transira komplekso estas la unuflanka grabeno, norde limigita de faŭlto.

En Okcidenta Antaŭkaŭkazo ĉe la fundo de la sekco kuŝas grizkoloraj grejsoj, argilitoj kaj kalkoŝtonoj de la meza kaj malfrua triaso. La sedimentaĵoj estas intense dislokitaj kaj interpremitaj.

Plata kapoto[redakti | redakti fonton]

La plata kapoto inkluzivas ĵurasiajn, kretaceajn kaj kenozoikajn sedimentaĵojn. La frua kaj meza ĵurasioj estas reprezentitaj per grejso-argilaj rokaĵoj. La malfrua ĵurasio inkluzivas terigeno-karbonatan, karbonatan kaj salohavan tavolojn (la salohava grandas nur en la sudaj partoj de Okcidenta kaj Orienta Antaŭkaŭkazoj). La kretaceaj sedimentaĵoj estas pli vaste reprezentitaj. La frua kretaceo kaj cenomaniana ŝtupo de la malfrua kretaceo estas reprezentitaj ĉefe de terigenaj sedimentaĵoj, pli supre kuŝas ĉefe karbonataj rokaĵoj. Paleocenoeoceno estas reprezentita de terigeno-karbonata tavolaro. Pli supre troviĝas la argila majkopa tavolaro (oligoceno — la frua mioceno). La neogeno-kvaternara komplekso estas ĉefe grejso-argila.

La ĉefaj strukturaj elementoj de la plata kapoto ene de Antaŭkaŭkazo estas:

  • la Stavropola volbo (la centra parto);
  • La Ĉekuma levosistemo, kiu etendiĝas oriente de la Stavropola volbo;
  • la Ĉernoleska (Oriento-Stavropola) enpremiĝejo, Nogaja ŝtupo, kiu apartigas la Ĉekuman levosistemon de la Tereko-Kaspia randaj fleksejo;
  • la Oriento-Kubana enpremiĝejo, kiu borderas la Stavropolan volbon de la sudo al okcidento;
  • la Jejsko-Berezanska levosistemo;
  • la Timaŝevska ŝtupo, kiu apartigas la Ejsko-Berezanskan levosistemon de la Indolo-Kubana randa fleksejo;
  • la norda monoklinalo de Centra Kaŭkazo (elemento de la plato), kiu situas inter la Indolo-Kubana kaj Tereko-Kaspia randaj fleksejoj kaj estas levita kompare al ili.

En la norda parto de la plato en la sublatituda direkto etendiĝas la Maniĉa fleksejosistemo kaj pli norde troviĝas la granda linea levaĵo Karpinskij-kresto. Tiuj ĉi elementoj estas konsiderataj strukturoj de la unua klaso. Ili havas multajn murojn, fleksejojn, elstaraĵojn, antiklinalajn zonojn.

La plata kapoto estas dika de kelkcent metroj (la Karpinskij-kresto kaj Stavropola volbo) ĝis 5000 metroj kaj eĉ pli (la Oriento-Kubana kaj Ĉernoleska enpremiĝejoj). La plej profundaj estas alpaj randaj fleksejoj, kie la planko de la ĵurasiaj sedimentaĵoj estas mallevita je 8000 metroj kaj pli. La strukturoj plejparte etendiĝas sublatitude. Estas trovitaj ankaŭ kelkaj sublongitudaj elementoj: la Salska muro, Nord-Stavropola muro kaj aliaj.

Naftogasaj minejoj[redakti | redakti fonton]

La antaŭkaŭkaza parto de la plato kune kun randaj fleksejoj formas la Nord-Kaŭkazan naftogasan provincon, kie jam estas malkovritaj pli ol 300 naftaj kaj gasaj minejoj. La industrie gravaj naftogasaj kuŝejoj ligiĝas al sedimentaĵoj de triaso, ĵurasio, kretaceo, paleogeno kaj neogeno. La plej gravaj gaskuŝejoj troviĝas en paleogeno (la ĥadumska horizonto) kaj frua kretaceo[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Крылов, Н. А.. [2004] Р. И. Вяхирев: Скифская плита // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 415. ISBN 5-85270-327-3.