Skivego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
skivego en Turingia Arbaro
Skata skivego

Skivegokurskia vego estas preparita vego (sporto) por praktiki kurskiadon.

Preparado[redakti | redakti fonton]

skivega aparato ĉe skieja veturilo
skivegilo

Ĝis meze de la 20a jarcento skivegoj estis preparitaj de kurskiistoj, kiuj kiel unuaj tra netuŝitaj neĝoj, iris lasante spuron. Ankaŭ hodiaŭ ekzistas tiaj skivegoj.

En vintrasportaj lokoj la skivegoj estas preparitaj per speciala maŝino. La speciala maŝino (skivega spuratoro) estas muntita malantaŭ la skieja veturilo. Ĝi frezas la neĝon malantaŭ la veturilo kaj malkompaktigas ĝin.. Poste la neĝejo estas premita firme. La skivego estas poste formita per pliforta premo.

Ekzistas du specoj de skivegoj:

  • la klasika ‘’norda skivego’’ kun du paralelaj spuroj
  • la skata skivego, kiu nur konsistas el 3-5m larĝa strio.

Por la klasika stilo oni premas spurojn en la neĝo, kiuj evitas, ke la skioj flankenglitas; por la skata tekniko oni bezonas glatan neĝostrion. Sur skata skivego la skiistoj atingas pli grandan rapidecon. Tial tiu formo de skikurado hodiaŭ estas tre ŝatata. Klasikaj skivegoj estas nur ŝatataj de pli maljunaj personoj.

tipa plano de skivegoj en malgranda skicentro

Ŝildoj[redakti | redakti fonton]

En Germanujo ekzistas nomigado laŭ DIN 32912 (Klasifikado de bazaj simboloj kaj ŝildoj por informi la skikurantoj) kaj DIN 32914 (ŝildoj por montolenoj, skiejoj kaj skivegoj). La normoj klasifikas la malfacileco-gradojn“:

  • bluaj ŝildoj: facila skivego
  • ruĝaj ŝildoj: mezfacila skivego
  • nigraj ŝildoj: malfacila skivego[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]