Skizo por Racia Teorio de Vortigado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Skizo
por Racia Teorio
de Vortigado
Skizo por Racia Teorio de Vortigado
Aŭtoro Félix García Blázquez
Eldonjaro 1990
Eldoninto Félix García Blázquez
Paĝoj 108
v  d  r
Information icon.svg

Skizo por Racia Teorio de Vortigado estas libro redaktita kaj eldonita de Félix García Blázquez en 1990.

Citaĵo
 La temo pri la vortformado en Esperanto estas iomege kompleksa, tiom ke ekde la unua mondmilito, oni diskutadas tiun demandon en la sino de la Akademio kaj eĉ ekster ĝi. En 1965, ĉi tiu institucio produktis rezolucion tiurilate, sed nun necesas prezenti metodologion por la instruado, tial ke la malfacilojn oni devas pritrakti iom post iom, kaj adaptante la gramatikan nomenklaturon i.a. al tiu plej familiara por la lernanto, en nia kazo al tiu de la hispana lingvo. Ĉiuokaze, kredeble ĉi tiu metologio ankaŭ utilus por la latinidaj lingvoj, post negravaj ŝanĝoj en la ekzemploj. 
— Enkonduko, p. 5

Enhavo[redakti | redakti fonton]

  • Elementa nivelo
    • Enkonduko : terminologia uzota;
    • Prefiksado : neapartigeblaj prefiksoj; apartigeblaj prefiksoj;
    • Sufiksado : klasifiko de sufiksoj; ekvivalentaj sufiksoj;
    • Rekta derivo : adjektivo al verbo; substantivo al adjektivo; verbo al substantivo;
    • Kunmetado, analiza de vortoj : kunmetado; sufiksado, rekta derivo, prefiksado;
  • Meza nivelo
    • Enkonduko : difinoj; la radikoj kaj iliaj kategorioj;
    • Prefiksado : prepozicioj fikseblaj al substantivo; prepozicioj fikseblaj al verbo; prefiksado de derivitaj vortoj
    • Sufiksado : neoficialaj sufiksoj; memstara uzado de sufiksoj; derivado de neprimitivaj vortoj;
    • Rekta derivado : substantivo al adverbo; substantivo al verbo; verbo al adjektivo; adjektivo al substantivo]];
    • Kunmetado : kardinalaj numeraloj; sintezado de adjektivaj kaj adverbaj lokucioj; "neregulaj" kunmetaĵoj; kunmetado de derivaĵoj;
    • Vortanalizo : sinsekva prefiksado; sinsekva sufiksado; duflanka afiksado; kombino de kunmetado kun afiksado; la vortformo (prep. + Ro + a);
  • Supera nivelo
    • Enkonduko : difino kaj simboloj;
    • Prefiksado : restriktoj al prefiksado; prepozicioj antaŭfiksitaj al verbo;
    • Sufiksado : realĝustigo al klasifo de sufiksoj; restriktoj al sufiksado; sufiksado de kunmetitaj numeraloj;
    • Rekta derivado : verbo al adverbo; adverbo al adjektivo; prepozicio al adverbo;
    • Kunmetado ; kunordigitaj kunmetaĵoj; grekaj kunmetoj; latinaj kunmetoj; plurradikaj kunmetoj; sintezo de kompleksaj formoj de adjektivaj lokucioj;
    • Parasintezado, vortanalizo : prefiksado; sufiksado; kunmetado; rekta derivo;
  • Apendico
    • La nuda vero pri la kategorieco de la radikoj
    • Klasifiko de radikoj
    • La "rekta vortefiko" ĉe kunmetitaj vortoj
  • Aliaj temoj
    • Problemoj ĉe la klasifiko de verboj
    • Pri la cirkonstanca komplemento
    • Fundamenta, nefundamenta kaj kontraŭfundamenta
    • Leksiko
    • Sintakso
    • Bazoj por akordo en la disputo aspektismo-tempismo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]