Skolopendro
Skolopendro (Scolopendra) estas genro el la klaso de centpieduloj (Myriopoda). Ĝia korpo estas plata, segmentumita kaj etendiĝinta. Sur ĉiu segmento – kiuj nombras 21 – troviĝas unu pieda paro. La antenoj estas 17-20-artikaj kaj vipoformaj; la kvar paroj da okuloj estas simplaj. La unua piedparo modifiĝis al makzela piedo. La specioj estas noktaj, rabaj bestoj, kiuj kelkfoje kreskas grande.

Ili vivas ĉefe en la tropika klimato, sed unu specio vivas eĉ en Hungario. Ili manĝas malpli evoluintajn bestojn, kiujn ili venenas per murdo.
La hungaria specio nomiĝas zona skolopendro (centpiedulo) (S. cingulata Latr.), kiu grandas 5–9 cm kaj havas olivverdan koloron sur flavbruna bazo. Ĝi murdas eĉ la homon. Ĝi kreskas ĉirkaŭ la Mediteraneo kaj Sirio eĉ ĝis 17 cm. Pli granda estas la tropika murda skolopendro (S. morsitans L.) kaj la giganta skolopendro (S. gigantea L.), kiu vivas en Brazilo, Ĉilio, Kolombio kaj Venezuelo kaj atingas eĉ 26,5 cm. Tiuj lastaj povas mordi murde. Inter la specioj estas ankaŭ arizona dezerta centpiedulo.