Martelbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Skopedoj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Martelbirdo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj CiconiiformesPelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Skopedoj Scopidae
Bonaparte, 1849
Genro: Scopus
Brisson, 1760
Specio: S. umbretta
Scopus umbretta
Gmelin, 1789
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La martelbirdo (Scopus umbretta) estas mezgranda birdo (56 cm) kaj la nura specio de la familio Skopedoj, kiu enhavas nur tiun ununuran genron kaj specion. Plej ofte oni metas la familion de skopedoj en la ordo cikonioformaj, sed iuj opinias ke ĝi plej bone estu en la ordo pelikanoformaj.

Tiu birdo havas harecan kreston kiu kutime falas malantaŭen de ties kapo kaj kiu, kune kun ties kurva beko, ŝajnigas ĝin kvazaŭ martelo kaj pro tio la nomo. La plumaro estas entere bruna. Ĝi rilatas al ardeoj, sed oni ordigas ĝin en aparta familio pro ties apartaj kaj ununuraj ecoj.

Ĝi vivas en Afriko sude de Saharo; ankaŭ en insulo Madagaskaro kai sudokcidenta pinto de duoninsulo Saŭdarabio, t.e., en Jemeno. Ĉiam en akva vivmedio, ekzemple en rizkampoj, kie estas videblaj ĉu unuope ĉu duope.

La manĝo kiel en aliaj longkruraj vadbirdoj konsistas el fiŝoj, ranoj, ronĝuloj kaj similaj bestetoj.

Ili konstruas grandan stakoforman neston el stangetoj (ĉirkaŭ 2 m) inter branĉoj, kie la ino demetas el 3 ĝis 6 ovojn. La neston oni uzas unu jaron post la alia. La voĉo estas brua alvoko.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]