Skota ŝafhundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Skota ŝafhundo aŭ Colley)

La skota ŝafhundo (angle: Scotch Collie) estas raso de skotlanda ŝafhundo, longhara, popularigita en kino kaj televido per la fama rolulo de Lassie. (eo:Lasi)

Kun sia nemisrekonebla aspekto samtempe ŝike "nobeleca" kaj naive "ridetanta", la skota ŝafhundo estas ŝafhundo milda, kortuŝiĝema, ege fidela, inteligenta, kvieta dum cetere ege ŝatanta elsporti pofoje per impetaj kurludoj, sed rapide reiras al sia mastro, al kiu ĝi dediĉas senliman korinklinon kaj senmankan fidelecon. Al ĝi pli plaĉas kuregi sur neĝo ol sunumi.

Ĝi ne estas timema sed malfidema kontraŭ la fremduloj, sed ĝi tre kapablas simpatiiĝi kun ili kiam ĝi sentas, ke ili estas afablaj kaj malmalicaj, kiel ĝi mem. Ĝi ŝatas, ke oni komprenu ĝin kaj respektu ĝin. Neniam seniluziigu ĝin, ĝi iĝus ege malfeliĉa pro tio; oni estu psikologia kaj komprenema. Ĝin oni eduku kun mildo kaj firmo, sed sen akra ordonemo, kaj ne laŭtigante la voĉon; ĝi malŝategas se oni riproĉas senkiale aŭ maljuste, ĝi postulas klarigojn. Ĝi estas milda kaj pacienca kun la infanoj, kiujn ĝi gardas zorgeme. Ankaŭ la domon ĝi gardas, sed sen agresemo, nur bojante ĝustacele. Ĝi ĉiam direktas tenerplenan rigardon al sia mastro, al kiu ĝi sindonemas kaj serĉas plezurigi. Ĝi sentas kiam tiu estas malfeliĉa kaj tiam provas tiun konsoli. Ĝi havas paŭteman faceton, kiu donas al ĝia personeco ian ĉarmon, ĝi izoliĝas por paŭti kiam ĝi spertas ĉagrenon kaj ne volas ĝin montri; ĝi esperas esti dorlotita tiam.

Tiu raso ekzistas laŭ tri kolorvarioj:

  • "trikolora" (precipe rufa, kun iom da nigro, kaj la fama abunda blanka "barbo")
  • "nigra" (simila sed kun la dorso kaj flankoj nigraj)
  • "sabla" (flavgriza kaj blanka, la plej malofta)

La raso estis finfiksita fine de la 19-a jarcento per iom da mestizigo per la rusaj leporhundoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]