Saltu al enhavo

Skota Episkopa Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skota Episkopa Eklezio
emblemo
konfesio
Episkopanismo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1712 vd
Landoj Unuiĝinta Reĝlando vd
Sidejo Edinburgo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Skota Episkopa Eklezio (skotgaele Eaglais Easbaigeach na h-Alba, angle Scottish Episcopal Church) estas kristana eklezio en Skotlando, konsistanta el sep diocezoj kaj membro de la Anglikana Komunio.[1] Ekde la 17-a jarcento, ĝi nomiĝas " episkopa " por distingi ĝin de la presbiterianisma Eklezio de Skotlando. Kiel membro de la Anglikana Komunio, la Skota Episkopa Eklezio agnoskas la superecon de la Ĉefepiskopo de Canterbury, kiu tamen ne havas jurisdikcion en Skotlando. La nuna primato de la eklezio estas Episkopo David Chillingworth.

Laŭ datumoj de la Monda Konsilio de Eklezioj el 2018, la Eklezio havas 28 647 fidelulojn kaj ĝia pastraro konsistas el 184 pastroj.

Ekde junio 2017, samseksaj paroj rajtas geedziĝi en la eklezio.[2]

La instruoj de la Skota Episkopa Eklezio situas ene de la anglikana branĉo de kristanismo. Tio signifas, ke, kompare kun aliaj protestantaj konfesioj, ili estas relative proksimaj al katolika dogmo. La plej gravaj veroj de kredo estas:

Katedralo de la Diocezo de Edinburgo de la Skota Episkopa Eklezio

Kiel ĉiuj anglikanaj eklezioj, la Skota Episkopa Eklezio agnoskas la honoran gvidecon de la Ĉefepiskopo de Canterbury, kiu tamen ne tradukiĝas en iujn ajn kompetentojn. La estro de la Eklezio estas ĝia Primaso, elektita de la sinodo el inter la diocezaj episkopoj. La Primaso prezidas la plej gravajn ekleziajn instituciojn kaj ankaŭ reprezentas la Eklezion ekstere. Tamen, li ne havas kanonan aŭtoritaton super la diocezaj episkopoj. Ekde 2009, ĉi tiun postenon okupas Episkopo Mark Strange. Ĉiu episkopo estas ankaŭ la metropolito de sia diocezo.

Mapo de la diocezoj de la Skota Episkopa Eklezio
Katedralo Sankta Ninian, Perto

La administra divido de la Eklezio konsistas el sep diocezoj (katedralaj urboj estas donitaj en krampoj):

  • Diocezo de Aberdeen kaj Orkadoj (Aberdeen)
  • Diocezo de Argyll kaj la Insuloj (Oban, d:Q935702, Millport)
  • Diocezo de Brechin (Dundee)
  • Diocezo de Edinburgo (Edinburgo)
  • Diocezo de Glasgovo kaj Galloway (Glasgovo)
  • Diocezo de Moray, Ross kaj Caithness (Inverness)
  • Diocezo de St Andrews, Dunkeld kaj Dunblane (Perto)


Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Scottish Episcopal Church could be first in UK to conduct same-sex weddings (2016-05-20). Arkivita el la originalo je 13 September 2017. Alirita 2016-10-01 .
  2. Scottish Episcopal Church passes initial vote in favour of same-sex marriage (12 June 2015). Arkivita el la originalo je 2 October 2015. Alirita 15 October 2015 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]