Skota Kafejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skota Kafejo
Kawiarnia Szkocka
kafejo
Lando Ukrainio vd
Situo Lvivo
Situo
Geografia situo 49° 50′ 9″ N, 24° 1′ 57″ O (mapo)49.8357222224.03245278Koordinatoj: 49° 50′ 9″ N, 24° 1′ 57″ O (mapo)
Skota Kafejo (Lvivo)
Skota Kafejo (Lvivo)
DEC
Skota Kafejo
Skota Kafejo
Situo de Skota Kafejo
Map
Skota Kafejo
vdr

Skota Kafejo – jam neekzistanta antaŭmilita lvova kafejo, lokita centre de la urbo, ĉe Akademia Placo, proksime al la malnova konstruaĵo de la Universitato. Aktuala adreso: Prospekt Szewczenki 27, ĉe la vojkruciĝo de la stratoj al Fredro kaj Hercen.

Skota Kafejo estis loko por diversaj gastoj. Ĝin frekventis universitataj profesoroj, enamiĝintoj, klaĉulinoj, solecaj legantoj de gazetaro, libroamantoj, bilardistoj, juda intelektularo, studentoj de la proksima Akademia Domo, poetoj ktp.

Lvova Skolo Matematika

La kafejo estis loko de ĉiutagaj longtempaj renkontoj de lvovaj matematikistoj kaj krea ejo de iliaj teorioj. Komence matematikaj notaĵoj estis farataj per krajonoj sur marmoraj tabloblatoj, poste, por eviti ilian forviŝadon - en dika kajero liverita de edzino de Stefan Banach, Łucja. La kajero nomata Skota Libro, iĝis kun paso de la tempo kolekto da solvitaj kaj nesolvitaj teoremoj. Ilian solvon oni premiis diversmaniere, ekz. per viva ansero.

Plurhoraj kunsidoj, daŭrantaj ofte ĝis malfrua nokto, dum kiuj la partoprenantoj trinkis kafon, konjakon, ludis ŝakon, aŭskultis muzikon, estis tempo de naskiĝo de avangardaj laboraĵoj pri nova fako de matematiko – funkcia analizo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]