Skotaj Limoj
La Skotaj Limoj (aŭ angle Scottish Borders kaj skote The Mairches) estas unu el 32 adminstraj areoj de Skotlando.[1] Ĝi kunhavas limojn kun municiparoj Dumfries and Galloway, Suda Lanarkshire, Okcidenta Lothian, la Urbo Edinburgo, Midlothian kaj Orienta Lothian; kaj limas sude kaj oriente kun la ne-metropolaj kantonoj Cumbria kaj Northumberland en Anglio. La administra centro de la areo estas Newtown St. Boswells.
Historie, la nomo Scottish Borders nomumis la tutan liman regionon de suda Skotlando kaj, kun la najbaraj areoj de Anglio, estis parto de la historia regiono Anglo-Scottish borders.
Ekesto[redakti | redakti fonton]
La nuna administra regiono estis kreita en 1975, kunfandante la historiajn graflandojn de Berwickshire, Peeblesshire, Roxburghshire kaj Selkirkshire kaj parto de Midlothian, kun la distriktoj de Berwickshire, Ettrick kaj Lauderdale, Roxburgh kaj Tweeddale ene de ĝi.
Urboj kaj vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

- Abbey St. Bathans, Allanton, Ancrum, Ashkirk
- Broughton, Burnmouth
- Cardrona, Chirnside, Clovenfords, Cockburnspath, Coldingham, Coldstream
- Denholm, Dryburgh, Duns
- Earlston, Edrom, Eddleston, Ettrick, Ettrickbridge, Eyemouth
- Foulden
- Galashiels, Grantshouse, Greenlaw
- Hawick, Heriot, Hutton
- Innerleithen
- Jedburgh
- Kelso, Kirk Yetholm
- Langholm, Lauder, Lilliesleaf, Longformacus
- Melrose
- Newcastleton, Newstead, Newtown St. Boswells
- Peebles, Preston
- Roxburgh
- Selkirk, St. Abbs, St. Boswells, Stow, Stichill
- Teviothead, Town Yetholm, Traquair, Tweedbank, Tweedsmuir
- Walkerburn, West Linton, Whitsome
- Yair