Skriba kongreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-S

Skriba kongreso. Estis la lasta provo de Z por unuigi ĉiujn personojn, kiuj sin nomis amikoj de la lingvo int. En majo 1897 li dissendis invitilojn al gazetoj kaj reprezentantoj de diversaj mondlingvo-sistemoj. Sed la kongreso ne povis efektiviĝi. Post tiu ĉi malsukceso Z skribis: „Ĉiuj penoj kaj provoj kontentigi niajn kontraŭparolantojn estas vanaj. Ni forlasu por ĉiam ĉiujn provojn de cedado kaj iradu de nun trankvile vojon ĉiam rektan antaŭen, memorante, ke la vero restas sur nia flanko kaj ke kiu volas kontentigi ĉiujn, kontentigos neniun.“ I. ŜIRJAEV.