Skubi-Du

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Skubi-Du (en angla Scooby-Doo) estas usona animacia franĉizo, enhavanta multajn animaciajn televidajn seriojn produktitajn de 1969 ĝis la nuntempo, kaj ankaŭ multajn filmojn.

Joe Ruby kaj Ken Spears kreis la originan serion, Skubi-Du, kie vi estas? (en angla Scooby-Doo, Where Are You!) por Hanna-Barbera Productions en 1969.

Ĉi tiu sabatmatena serio prezentis kvar adoleskantojn; Fred Jons, Daphne Bleik, Velma Dinkli, Norvil "Ŝagi" Roĝers kaj ilia parolanta bruna danhundo nomata Skubi-Du, kiu solvas misterojn implikantajn supozeblajn fantomojn aŭ kreitaĵojn per serio de evidentecoj.

Sekvante la sukceson de la origina serio, Hanna-Barbera kaj ĝia posteulo Warner Bros. Animation produktis multajn sekvantajn animaciajn seriojn kaj plurajn rilatajn verkojn, inkluzive de linio de filmoj, kaj du filmojn por kinejoj, produktitaj de Warner Bros.

Iuj versioj de Skubi-Du prezentas malsamajn variaĵojn en la supernatura temo de la franĉizo, kaj inkluzivas gravulojn kiel Skubi-Dum, la kuzo de Skubi, kaj lia nevo Skrapi-Du, kiu kelkfoje anstataŭigis iujn gravulojn.

Skubi-Du estis origine montrita sur CBS de 1969 ĝis 1976, kiam ĝi translokiĝis al ABC. La variaĵoj de ABC de la spektaklo preskaŭ nuligis ĝin ĝis en 1985, kaj prezentis novan serion prezentantan la rolulojn kiel infanojn, Hundido nomata Skubi-Du (en angla A Pup Named Scooby-Doo), de 1988 ĝis 1991.

Du serioj montris en WB kaj ĝia posteulo, The CW, de 2002 ĝis 2008 (Kio Novas, Skubi-Du? kaj Shaggy kaj Skubi-Du serĉas spurojn). Pliaj serioj estis produktitaj por Cartoon Network komenciĝanta en 2010 kaj daŭrante tra 2018 (Skubi-Du! Bando de Misteroj kaj Mojosu, Skubi-Du).

La plej nova serio, Skubi-Du kaj Divenu Kiu?, unue montris la 27an de junio 2019 en Boomerang.