Skulptarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Skulptaĵo pri skulptarto
Roma kopio de la Diskoĵetanto de Mirono.
La falanta gaŭlo, aŭ La Kapitola gaŭlo [1] nome romia marmorkopio de Helenisma verko de la fino de la 3-a jarcento a.K., Kapitolaj Muzeoj, Romo
La Moseo de Mikelanĝelo, (ĉ. 1513–1515), hejmigita en la Baziliko de Sankta Petro en Katenoj en Romo. La skulptaĵo estis mendita en 1505 de la papo Julio la 2-a por sia tombo.

Skulptarto estas ia ajn tri-dimensia formo kreita kiel arta esprimo, ekzemple kreado de artaj objektoj el ligno, ŝtono, metalo kaj aliaj materialoj. Ĝi estas unu el tri ĉefaj klasikaj artoj kune kun pentrarto kaj arkitekturo. Laŭlonge de la historio la triopo funkciis kune, tio estas samtempe kun novklasika skulptarto ankaŭ novklasika arkitekturo, samtempe kun gotika skulptarto ankaŭ gotika pentrarto ktp.

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

Skulptarto estas la branĉo de la bildartoj kiu funkcias en tri dimensioj. Ĝi estas unu el la plastikoj. Daŭremaj skulptaj procezoj origine uzis ĉizadon (la forigo de materialo) kaj modeligadon (la aldono el materialo, kiel argilo), en ŝtono, metalo, ceramiko, ligno kaj aliaj materialoj sed, ekde modernismo, ŝanĝoj en skulpta procezo kondukis al preskaŭ kompleta libereco kaj de materialoj kaj procezo. Ampleksa gamo de materialoj povas esti laborita per forigo kiel ekzemple ĉizado, kunigita per veldado aŭ modeligado, aŭ muldita, aŭ gisita.

Skulptarto en ŝtono pluvivas multe pli bone ol artaĵoj en efemeraj materialoj, kaj ofte reprezentas la plimulton de la pluvivaj verkoj (krom ceramiko) de antikvegaj kulturoj, kaj inverse tradicioj de skulptarto sur ligno eble malaperis preskaŭ tute. Tamen, plej antikvaj skulptaĵoj estis hele pentritaj, kaj tio estis perdita.[2]

Skulptarto estis centra en religia sindonemo en multaj kulturoj, kaj ĝis lastatempaj jarcentoj grandaj skulptaĵoj, tro multekostaj por esti kreitaj de privataj individuoj, estis kutime esprimo de religiopolitiko. Tiuj kulturoj kies skulptaĵoj postvivis en kvantoj inkludas la kulturojn de la Antikva Mediteraneo, Hindio kaj Ĉinio, same kiel multajn en Sudameriko kaj Afriko.

La okcidenta tradicio de skulptarto komenciĝis en Antikva Grekio, kaj Grekio estas vaste vidita kiel produktejo de bonegaj majstroverkoj en la klasika periodo. Dum la Mezepoko, gotika skulptarto reprezentis la angorojn kaj pasiojn de la kristaneco. La reanimado de klasikaj modeloj en la Renesanco produktis famajn skulptaĵojn kiaj ekzemple Davido de Mikelanĝelo. Modernisma skulptarto moviĝis foren de tradiciaj procezoj kaj la emfazo de la bildigo de la homa korpo, kun la farado de konstruita skulptaĵo, kaj la prezento de trovitaj objektoj kiel pretaj artaĵoj.

Specoj de skulptarto[redakti | redakti fonton]

Baza distingo estas inter skulptarto en malferma, liberstaranta skulptaĵo, kiel ekzemple statuoj, ne fiksitaj (krom eventuale en la bazo) al iu alia surfaco, kaj la diversaj specoj de reliefoj, kiuj minimume estas parte alkroĉitaj al fonsurfaco. Reliefo ofte estas klasifikita per la grado da projekcio de la muro en basreliefo, altreliefo, kaj foje al duon-reliefo. Subigita reliefo estas teknikolimigita al antikva Egiptio. Reliefo estas la kutima skulpta medio por grandaj figurgrupoj kaj rakontaj temoj, kiuj malfacile estas plenumeblaj en malfermo, kaj estas la tipa tekniko uzita ambaŭ por arkitektura skulptarto, kiu estas fiksita al konstruaĵoj, kaj por malgrand-skala skulptaĵo ornamanta aliajn objektojn, kiel en multe da ceramiko, metalverkaĵo kaj juveloj. Reliefa skulptaĵo ankaŭ povas ornami steleojn, vertikalajn slabojn, kutime el ŝtono, ofte ankaŭ enhavanta surskribojn.

Alia baza distingo estas inter ĉizadaj teknikoj, kiuj forigas materialon de ekzistanta bloko aŭ bulo, ekzemple de ŝtono aŭ ligno, kaj modeligadaj teknikoj kiuj formas aŭ konstruas la verkon el la materialo. Teknikoj kiaj ekzemple gisado, stampado kaj muldado uzas mezan matricon enhavantan la dezajnon por produkti la verkon; multaj el tiuj permesas la produktadon de pluraj kopioj.

La esprimo skulptaĵo konvene kovras multajn specojn de malgrandaj verkoj en tri dimensioj uzante la samajn teknikojn, inkluzive de moneroj kaj medaloj, ŝtonĉizado, kio estas esprimo por malgranda ĉizado en ŝtono kiu povas preni detalan laboron.

La tre granda aŭ "kolosa" statuarto havis elteneman tradicion ekde antikvo; la plej granda en memoro je 128 m (420 ft) estas la ĉina Budho de la Templo de la Fonto de 2002. Alia grandioza formo de portreta skulptaĵo estas la surĉevala statuo de rajdanto sur ĉevalo, kiu fariĝis rara en la lastaj jardekoj, dum ankaŭ la bildo de gravulo sur ĉevalo rariĝis. La plej malgrandaj formoj de realgranda portreta skulptaĵo estas la "kapo", montrante ĝuste tion, aŭ la buston, reprezentadon de persono de la brusto supren. Malgrandaj formoj de skulptaĵo inkludas la figureton, normale statuon kiu estas neniom pli ol 18 colojn alta, kaj por reliefoj la plateto, medalomonero.

Moderna kaj nuntempa arto aldonis kelkajn ne-tradiciajn formojn de skulptaĵo, inkluzive de sonskulptaĵo, malpeza skulptaĵo, media arto, media skulptarto, kineta skulptarto (implikante aspektojn de fizika moviĝo), landarto, kaj lokarto. Skulptarto estas grava formo de publika arto. Kolekto de skulptaĵo en ĝardenkonteksto povas esti nomita skulpto-ĝardeno.

Celoj kaj temoj[redakti | redakti fonton]

Moai el Paskinsulo, kie la koncentrado de rimedoj al enormaj skulptaĵoj eble okazigis fortan politikan efikon.

Unu el plej komunaj celoj de skulptarto estas iel rilata al religio. Bildokulto estas komuna en multaj kulturoj, kvankam ili ofte ne estas la kolosaj statuoj de diaĵoj kiuj karakterizigis la arton de la Antikva Grekio, kiaj la Statuo de Zeŭso en Olimpio. La vera kultofiguroj en la plej internaj sanktejoj de egiptaj temploj, el kiuj neniu estas survivinta, estis evidente pli malgrandaj, eĉ ĉe la plej grandaj temploj. La samo estas ofte vera ĉe Hinduismo, kie la tre simpla kaj antikva formo de lingamo estas la plej ofta. Budhismo alportis la skulptarton de religiaj figuroj al Orienta Azio, kie ŝajne ne estis pli frua simila tradicio, kvankam denove simplaj formoj kiaj la bi kaj la kongo probable havis religian signifon.

Malgrandaj skulptaĵoj kiel personaj havaĵoj iras reen al la plej frua prahistoria arto, kaj la uzo de tre granda skulptaĵo kiel publika arto, aparte imponi la spektanton kun la potenco de reganto, iras reen minimume al la Granda Sfinkso de proksimume antaŭ 4,500 jaroj. En arkeologio kaj arthistorio la aspekto, kaj foje malapero, de granda aŭ monumenta skulptaĵo en kulturo estas rigardita en granda signifo, kvankam spuri la aperon estas ofte malfaciligita per la supozita ekzisto de skulptaĵo en ligno kaj aliaj efemeraj materialoj de kiuj neniu registro restas;[3] la totemfosto estas ekzemplo de tradicio de monumenta skulptaĵo en ligno kiu lasus neniujn spurojn por arkeologio. La kapablo alvoki la resursojn por krei monumentan skulptaĵon, per transportado kutime de tre pezaj materialoj kaj aranĝado por la pago al kiuj estas kutime rigarditaj kiel plentempaj skulptistoj, estas konsiderita signo de relative progresinta kulturo laŭ socia organizo. Lastatempaj neatenditaj eltrovoj de figuroj el la Bronzepoko de Antikva Ĉinio ĉe Sanksingdui, kelkaj pli ol dufoje homa grandeco, ĝenis multajn ideojn tenitajn koncerne fruan ĉinan civilizon, ĉar nur multe pli malgrandaj bronzoj antaŭaj estis konataj.[4] Kelkaj sendube progresintaj kulturoj, kiel ekzemple la Indusvala civilizacio, ŝajnas esti havinta neniun monumentan skulptaĵon entute, kvankam produktante tre sofistikajn statuetojn kaj sigelojn. La Misisipo-kulturo ŝajnas esti progresinta direkte al sia uzo, kun malgrandaj ŝtonfiguroj, kiam ĝi kolapsis. Aliaj kulturoj, kiel ekzemple tiuj de Antikva Egiptio kaj la Paskinsulo-kulturo, ŝajnas esti dediĉinta grandegajn resursojn al tre grandskala monumenta skulptarto de tre frua stadio.

Medalo de Johano la 8-a Paleologo, ĉ. 1435, de Pisanello, nome la unua portreta medalo, rimedo esence taŭga por kolektado.

La kolektado de skulptaĵoj, inkluzive de tiu de pli fruaj periodoj, iras reen proksimume 2,000 jarojn en Grekio, Ĉinio kaj Mezameriko, kaj multaj kolektoj estis haveblaj sur duon-publika montrejo longe antaŭ la moderna muzeo estis inventita. De la 20-a jarcento la relative limigita vico da subjektoj trovita en granda skulptaĵo vastiĝis multe, kun abstraktaj temoj kaj la uzado aŭ reprezentado de iu speco de subjekto nune komuna. Hodiaŭ multe da skulptaĵoj estas direktigitaj al duonferma montrado en galerioj kaj muzeoj, kaj la kapablo al transporto kaj komercado de la ĉiam pli grandaj verkoj estas faktoro en sia konstruo. Malgrandaj dekoraciaj statuetoj, plejofte en ceramiko, estas tiel popularaj hodiaŭ (kvankam strange neglektite de moderna kaj nuntempa arto) kiel ili estis en la Rokoko, aŭ en Antikva Grekio kiam Tanagraj statuetoj estis grava industrio, aŭ en orientazia kaj antaŭkolumba arto. Malgrandaj skulptaĵoj por meblaro kaj aliaj objektoj iras bone reen en antikvon, kiel en la Nimrud-eburoj, Begram-eburoj kaj trovaĵoj de la tombo de Tutanĥamono.

Diorita Statuo I, Luvro de Parizo, statuoj de Gudea.

Portretskulptarto komenciĝis en Egiptujo, kie la Narmer Paletro montras reganton de la 32-a jarcento a.K., kaj Mezopotamio, kie oni havas 27 pluvivajn statuojn de Gudea, kiu regis Lagaŝ ĉ. 2144-2124 a.K. En Antikva Grekio kaj Romio la konstruo de portretstatuo en publika loko preskaŭ estis la plej alta signo de honoro, kaj la ambicio de la elito, kiu ankaŭ eble estos prezentita sur monero.[5] En aliaj kulturoj kiel ekzemple Egiptujo kaj la Proksima Oriento publikaj statuoj preskaŭ estis ekskluzive la konservaĵo de la reganto, kaj aliaj riĉaj homoj estis portretitaj nur en siaj tomboj. Regantoj estas tipe la nuraj homoj antaŭfiksite portretitaj en antaŭkolumbaj kulturoj, komenciĝante per la Olmekaj kolosaj kapoj de proksimume antaŭ 3,000 jaroj. Orientazia portretskulptarto estis totale religia, kie gvida pastraro estis festita per statuoj, aparte la fondintoj de monaĥejoj, sed ne la regantoj, aŭ prapatroj. La mediteranea tradicio reviviĝis, komence nur por tombaj kopifiguroj kaj moneroj, en la Mezepoko, sed disetendiĝis multe en la Renesanco, kiu inventis novajn formojn kiel ekzemple la persona portreta medalo.

Bestoj estas, kun la homa formo, la plej frua temo por skulptaĵo, kaj ĉiam estis popularaj, foje realismaj, sed ofte imagaj monstroj; en Ĉinio bestoj kaj monstroj estas preskaŭ la nuraj tradiciaj temoj por ŝtona skulptarto ekster tomboj kaj temploj. La regno de plantoj estas grava nur en juveloj kaj dekoraciaj reliefoj, sed tiuj formas preskaŭ la tutan grandan skulptarton de bizanca arto kaj islama arto, kaj estas gravegaj en la plej multaj eŭraziaj tradicioj, kie ĉeftemoj kiel ekzemple la palmeto kaj la vitorulo pasis orienten kaj okcidenten por pli ol du jarmiloj.

Unu formo de skulptaĵo trovita en multaj prahistoriaj kulturoj ĉirkaŭ la mondo estas speciale pligrandigitaj versioj de ordinaraj iloj, armiloj aŭ ŝipoj kreitaj en nepraktikaj altvaloraj materialoj, por iu formo de ceremonia uzo aŭ montrado aŭ kiel oferoj. Jado aŭ aliaj specoj de valorŝtonoj estis uzitaj en Ĉinio, de Olmekoj en Meksiko, kaj Malnoveŭropo, kaj en frua Mezopotamio grandaj ceramikformoj estis produktitaj en ŝtono. Bronzo estis uzita en Eŭropo kaj Ĉinio por grandaj aksoj kaj klingoj, kiel ĉe la Oxborough Longponardo.

Materialoj kaj teknikoj[redakti | redakti fonton]

Sumera vira devotulo, alabastro kun konkaj okuloj, 2750−2600 a.K.

La materialoj utiligitaj en skulptarto estas diversspecaj, ŝanĝante dum historio. La klasikaj materialoj, kun elstara fortikeco, estas metalo, aparte bronzo, ŝtono kaj ceramiko, kaj ligno, osto kaj korno malpli daŭrecaj sed pli malmultekostaj ebloj. Altvaloraj materialoj kiel ekzemple oro, arĝento, jado, kaj eburo ofte estas utiligita por malgrandaj luksaj verkoj, kaj foje en pli grandaj, kiel en oreburaj statuoj. Pli oftaj kaj malpli multekostaj materialoj estis utiligitaj por skulptarto por pli larĝa konsumo, inkluzive de durlignoj (kiel ekzemple kverko, bukso, kaj tilio; terakoto kaj alia ceramikaĵo, vakso (tre ofta materialo por modeloj por gisado, kaj ricevado de la impresoj de cilindrosigeloj kaj gravuritaj gemoj), kaj gisitaj metaloj kiel ekzemple stano kaj zinko. Sed amasego da aliaj materialoj estis utiligita kiel parto de skulptaĵoj, en etnografiaj kaj antikvaj verkoj tiel multe kiel por modernaj.

Skulptaĵoj ofte estas pentritaj, sed ofte perdas sian farbon al tempo, aŭ al restaŭristoj. Multaj malsamaj pentroteknikoj estis uzitaj en farado de skulptaĵo, inkluzive de tempero, oleo-pentrado, orumado, domofarbo, aerosolo, emajlo kaj sabloblovumado.[2][6]

Multaj skulptistoj serĉas novajn manierojn kaj materialojn por fari arton. Unu el la plej famaj skulptaĵoj de Pablo Picasso inkludis partojn de biciklo. Alexander Calder kaj aliaj modernistoj faris sensacian uzon el pentrita ŝtalo. Ekde la 1960-aj jaroj, ankaŭ akrilŝtofo kaj aliaj plastoj estis uzitaj. Andy Goldsworthy faras siajn nekutime efemerajn skulptaĵojn el preskaŭ totale naturmaterialoj en naturaj kuntekstoj. Iu skulptaĵo, kiel ekzemple glacio-skulptaĵo, sablo-skulptaĵo, kaj gaso-skulptaĵo, estas konscie mallongdaŭra. Lastatempaj skulptistoj uzis vitralon, ilojn, maŝinpartojn, hardvaron kaj konsum-pakadon por formi siajn verkojn. Skulptistoj foje uzas trovitajn objektojn, kaj la ĉinaj ŝtonoj nome gongŝi estis aprezitaj dum multaj jarcentoj.

Ŝtono[redakti | redakti fonton]

Moderna rekonstruo de la pentrita aspekto de la originalo (baze sur scienca pigmentanalizo) de marmora figuro de la Arkaika Grekio el la Templo de Afaia, ĉ. 500 a.K.

Ŝtona skulptarto estas antikva agado kie pecoj el malglata natura ŝtono estas formitaj per la kontrolita forigo de ŝtono. Pro la konstanteco de la materialo, indico povas esti trovita ke eĉ la plej fruaj socioj engaĝiĝis pri iu formo de ŝtonlaboro, kvankam ne ĉiuj areoj de la mondo havas tian abundon de bona ŝtono por ĉizado kiel Egiptujo, Grekio, Hindio kaj la plej granda parto de Eŭropo. Petroglifoj (ankaŭ nomitaj rokgravuroj) eble estas la plej frua formo: bildoj kreitaj per forigado de parto de roksurfaco kiu restas surloke, per incizado, bekumado, ĉizado, kaj deskrapado. Monumentaj skulptaĵoj kovras grandajn verkojn, kaj arkitekturajn skulptaĵojn, kiuj estas fiksitaj al konstruaĵoj. Ŝtonĉizado estas la ĉizado por artaj celoj de gemoj kiel ekzemple jado, agato, onikso, kvarco, karneolo, kaj ĝenerala esprimo por objekto farita laŭ tiu maniero. Alabastro aŭ minerala gipso-ŝtono estas mola mineralo kiu estas facile ĉizebla por pli malgrandaj verkoj kaj krome relative daŭreca. Gravuritaj gemoj estas malgrandaj ĉizitaj gemoj, inkluzive de kameoj, origine utiligitaj kiel sigelringoj.

La kopiado de origina statuaro el ŝtono, kiu estis gravega por malnovgrekaj statuoj, kiuj estas preskaŭ ĉiuj konataj el kopioj, estis tradicie realigita per "punktomaŝino", kune kun pli nurmanaj metodoj. Punktomaŝino implikis starigi kradon de kordenataj kvaranguloj sur lignoframo ĉirkaŭanta la originalon, kaj tiam je la pozicion sur la krado kaj la distancon inter krado kaj statuo de serio de individuaj punktoj, kaj tiam utiligantaj tiujn informojn por ĉizi en la blokon de kiu la kopio estas farita.[7]

Metalo[redakti | redakti fonton]

La venka atleto (ĉ. 310 a.K.), estas rara, kontraŭakva konservita bronza skulptaĵo el antikva Grekio.

Bronzo kaj rilataj el kupro alojoj estas la plej malnovaj kaj daŭre la plej popularaj metaloj por gisitaj metalskulptaĵoj; fandita bronza skulptaĵo estas ofte nomita simple "bronzaĵo". Oftaj bronzalojoj havas la nekutiman kaj dezirindan trajton disetendiĝi iomete ĵus antaŭ ol ili solidiĝas, tiel plenigante la plej bonajn detalojn de muldilo. Ilia forto kaj manko de rompiĝemo (muldebleco) estas avantaĝo kiam oni kreas agantajn figurojn, aparte kiam komparite kun diversaj tipoj de ceramiko aŭ ŝtonoj (vidu artikolon marmora skulptarto por pluraj ekzemploj). Oro estas la plej mola kaj plej multe valora de la valormetaloj, kaj gravega en juvelarto; arĝento estas sufiĉe mola por esti laborita per marteloj kaj aliaj iloj same kiel por ĉizado; martelreliefigo estas inter la teknikoj uzitaj en orarto kaj arĝentarto.

Gisado estas grupo de produktadaj procezoj laŭ kiu likva materialo (bronzo, kupro, vitro, aluminio, fero) estas (kutime) verŝita en muldilon, kiu enhavas kavaĵon de la dezirata formo, kaj tiam permesas solidiĝi. La solida gisado tiam estas elĵetita aŭ forigita por kompletigi la proceson,[8] kvankam fina stadio de "malvarma laboro" povas sekvi sur la preta gisaĵo. Gisado povas esti utiligita por formi varmajn likvajn metalojn aŭ diversajn materialojn kiuj malvarmas post miksado de komponentoj (kiel ekzemple rezinoj, betono, gipso kaj argilo). Gisado plejofte estas utiligita por farado de kompleksaj formoj kiuj estus alie malfacile aŭ multekoste fareblaj per aliaj metodoj. La plej malnova pluviva gisado estas kupra Mezopotamia rano de 3200 a.K.[9] Specifaj teknikoj estas vaksoperda gisado, engipsa gisado kaj sablogisado.

Vitro[redakti | redakti fonton]

Vitro povas esti uzata por skulptarto tra larĝa gamo de laborado kun diversaj teknikoj, kvankam ties uzado por grandaj verkoj estas lastatempa evoluo. Ĝi povas esti ĉizita, kun konsiderinda malfacileco; la romia Pokalo de Likurgo estas unika.[10] Varma gisado povas esti farita ĉerpante vitrofandaĵon en muldilojn kiuj estis kreitaj premante formojn en sablo, ĉizanta grafiton aŭ detalajn gipso-/silicoksidajn muldilojn. Forno gisanta vitron implikas hejtadon de vitro en forno ĝis ĝi estas likva kaj fluas en atendomuldilon sub ĝi en la forno. Vitro ankaŭ povas esti blovita kaj/aŭ varme skulptita per maniloj aŭ kiel solida maso aŭ kiel parto de blovita objekto.

Ceramiko[redakti | redakti fonton]

Ceramiko estas unu el la plej malnovaj materialoj por skulptarto, same kiel argilo estas la medio en kiu multaj skulptaĵoj gisitaj en metalo estas origine modeligitaj por gisado. Skulptistoj ofte konstruas malgrandajn preparlaborojn nomitajn makvetoj de efemeraj materialoj kiel ekzemple gipso, vakso, ne bruligita argilo, aŭ modlopasto.[11] Multaj kulturoj produktis ceramikon kiu kombinas funkcion kiel ujo kun skulpta formo, kaj malgrandaj statuetoj ofte estis same popularaj kiel ili estas en moderna okcidenta kulturo. Sigeloj kaj muldiloj estis uzitaj fare de la plej multaj pratempaj kulturoj, de Romio kaj Mezopotamio ĝis Ĉinio.[12]

Lignoĉizado[redakti | redakti fonton]

Lignoĉizada Bodhisatvo el la Dinastio Song 960–1279, Ŝanghaja Muzeo

Lignoĉizado estas formado de ligno per akra ilo. La formado povas esti realigata per tranĉilo en unu mano aŭ per ĉizilo en du manoj aŭ kun unu mano sur ĉizilo batata per martelo en alia mano. La rezulto estas ligna figuro aŭ statueto, aŭ skulptita ornamaĵo de ligna objekto.

La kreado de skulptaĵoj el ligno estis kaj estas disvastigita tra la tuta mondo. Sed ili pluvivas multe malpli bone ol tiuj el aliaj materialoj kiel ekzemple ŝtono kaj bronzo. Fakte ili facile kadukiĝas pro malsekeco, insekto-infestiĝo (anobioj) kaj fajro. Subĉiele la lignaj skulptaĵoj ne vivas longe en la plej multaj mondopartoj.[3] Pro tio ni havas malgrandan ideon kiel formiĝis la tradicio de totemaj palisoj. Multaj el la plej gravaj skulptaĵoj de Ĉinio kaj Japanio estas faritaj el ligno, kiel la granda plimulto de afrika skulptarto kaj tiu de Oceanio kaj aliaj regionoj. Ligno estas malpeza, kaj tiele taŭga por maskoj kaj aliaj tipoj de skulptaĵoj intence faritaj por esti portataj, kaj povas ankaŭ montri tre fajnan detalaron. Ĝi estas ankaŭ multe pli facile prilaborebla ol ŝtono.

Socia statuso de skulptistoj[redakti | redakti fonton]

Nuremberga skulptisto Adam Kraft, memportreto el la preĝejo de Sankta Laŭrenco, 1490-aj jaroj.

Tutmonde, skulptistoj kutime estis metiistoj kies laboro estis sennoma; en kelkaj tradicioj, ekzemple enĈinio, kie skulptarto ne kundividis la prestiĝon de literaturopentrarto, tio influis la statuson de skulptarto mem.[13] Eĉ en Antikva Grekio, kie skulptistoj kiel ekzemple Fidio iĝis famaj, ili ŝajne estis reteninta multe la saman socian statuson kiel aliaj metiistoj, kaj eble ne multe pli grandajn financajn kompensojn, kvankam kelkaj subskribis siajn verkojn.[14] En la mezepoko artistoj kiel ekzemple la 12-a-jarcenta Gisleberto foje subskribis sian laboron, kaj estis dezirataj de diversaj grandurboj, precipe de la Trecento pluen en Italio, kun figuroj kiel ekzemple Arnolfo di Cambio, kaj Nicola Pisano kaj lia filo Giovanni. Oraĵistoj kaj juvelistoj, traktante altvalorajn materialojn kaj ofte duobliĝante kiel bankistoj, apartenis al potencaj gildoj kaj havis konsiderindan statuson, ofte plenumante civitan oficon. Multaj skulptistoj ankaŭ praktikis en aliaj artoj; Andrea del Verrocchio ankaŭ pentris, kaj Giovanni Pisano, Mikelanĝelo, kaj Jacopo Sansovino estis ankaŭ arkitektoj. Kelkaj skulptistoj konservis grandajn atelierojn. Eĉ en la Renesanco la fizika naturo de la laboro estis perceptita de Leonardo da Vinci kaj aliaj kiel tirado malsupren de la statuso de skulptarto en la artoj, kvankam la reputacio de Mikelanĝelo eble metis tiun longe aktualan ideon kiu restos.

El la alta renesanco artistoj kiel ekzemple Mikelanĝelo, Leone Leoni kaj Giambologna povis iĝi riĉaj, kaj nobeliĝis, kaj membriĝis en la etoson de princoj, post periodo de akra disputo pri la relativa statuso de skulptarto kaj pentrarto.[15] Multe da dekoracia skulptarto sur konstruaĵoj restis komerco, sed skulptistoj produktantaj individuajn pecojn estis rekonitaj sur simila nivelo kun pentristoj. Ankaŭ de la 18-a jarcento aŭ pli frua skulptarto altiris etburĝajn studentojn, kvankam estis pli malrapide farita tio ol ĉe pentrarto. Virinaj skulptistoj prenis pli longe por ekaperi ol virinaj pentristoj, kaj estis malpli elstaraj ĝis la 20-a jarcento.

Kontraŭ-skulptartaj movadoj[redakti | redakti fonton]

Historio de skulptarto[redakti | redakti fonton]

Prahistoriaj periodoj[redakti | redakti fonton]

Antikva Proksima Oriento[redakti | redakti fonton]

Antikva Egipto[redakti | redakti fonton]

Antikva Grekio[redakti | redakti fonton]

Antikva Romio[redakti | redakti fonton]

Alta Mezepoko kaj Bizanco[redakti | redakti fonton]

Romanika skulptarto[redakti | redakti fonton]

Branĉoj[redakti | redakti fonton]

Krom al la konstruintegrita plastiko la romanika skulptado koncentriĝas al la libroornamo kaj al malgrandaj artobjektoj religiaj. Ni ne konas artistojn el tiu ĉi tempo, ĉar ili kreis serve al la disvastigo de la kristana mesaĝo kaj metis sian personecon en la ombron de siaj verkoj.

Konstruintegrita plastiko[redakti | redakti fonton]

Ĉe la konstruintegrita plastiko la proporcioj de la korpo restas sen signifo; dominas la simbola enhavo de la figuroj. La vestofaldoj estas forte troakcentitaj, pro kio oni parolas pri la romanika vestofiguro. Ĉi figurojn preskaŭ ĉiam akompanas ornamaĵoj en la formoj de plantoj...

La skulptaĵo ĉiam restas ligita al la arkitekturo, kio kaŭzas ĝian kolonforman karakteron. Krom ĉe la ornamado de kolonoj, la ŝtonskulptistoj trovas plian taskokampon ĉe la kapiteloj.

Ornamo de librokovriloj[redakti | redakti fonton]

La ornamaĵon de la librokovriloj de valoraj manuskriptoj oni ofte skulptas el eburo.

Metalmetiaĵoj[redakti | redakti fonton]

troveblas ĉe la portaloj de la grandaj katedraloj, aŭ komplete gisitajbositaj popece (Bernvarda Pordo en Hildesheim).

Ankaŭ en la skulptarto rekoneblas la blokeca formlingvo de la romanika arkitekturo.

Ekzemploj de verkoj kaj artistoj de la romanika skulptarto[redakti | redakti fonton]

Germanio[redakti | redakti fonton]
Francio[redakti | redakti fonton]

Gotika skulptarto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Gotika skulptarto.

Gotika skulptartogotika plastiko koncernas la mezepoka skulptarton, kiu ekestis en la epoko de kaj plejparte lige kun gotika arĥitekturo. Deire de la portalskulptaĵoj de la abatopreĝejo de Sankta Denizo (ekde 1137) kaj de la katedralo de Chartres en Francujo gotika skulptarto disvastiĝis en Eŭropo, antaŭ ol la renesanca stilo ĝin anstataŭis en la frua novepoko, kiu orientiĝis je la antikvo.

Renesanca skulptarto[redakti | redakti fonton]

Baroka skulptarto[redakti | redakti fonton]

Novklasikisma skulptarto[redakti | redakti fonton]

Moderna skulptarto[redakti | redakti fonton]

Azia skulptarto[redakti | redakti fonton]

Afrika skulptarto[redakti | redakti fonton]

Antaŭkolumba Ameriko[redakti | redakti fonton]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Skulptarto esta diabla tempopasigilo, celas la arton de la senintelektaj korpoj. 
— [16] Alonso Guerrero[17]

Skulptistoj[redakti | redakti fonton]

Famaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Davido de Mikelanĝelo ĉe Accademia di Belle Arti di Firenze en Florenco.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. 2,0 2,1 "Gods in Color: Painted Sculpture of Classical Antiquity" September 2007 to January 2008, The Arthur M. Sackler Museum
  3. 3,0 3,1 Vidu ekzemple Martin Robertson, A shorter history of Greek art, p. 9, Cambridge University Press, 1981, ISBN 0-521-28084-2, ISBN 978-0-521-28084-6 Google books
  4. NGA, Washington feature on exhibition.
  5. La Ptolemeoj komencis la helenisman tradicion de registajn portretojn sur moneroj, kaj la romianoj ekmontris mortintajn politikistojn en la 1-a jarcento a.K., kaj Julio Cezaro estis la unua vivanto tiele portretita; dum la Imperio portretoj de la imperia familio iĝis standardaj. Vidu Burnett, 34-35; Howgego, 63-70
  6. Artikolo de Morris Cox
  7. Cook, 147; li notas, ke la antikvgrekaj kopiistoj ŝajne uzis multajn malpli punktojn ol kelkaj postaj, kaj kopioj ofte varias konsiderinde laŭ la kompono same kiel ĉe la fina verko.
  8. Flash animation of the lost-wax casting process. Alirita 2008-11-30.
  9. Ravi, B. (2004). "Metal Casting – Overview", gazeto :  
  10. British Museum - The Lycurgus Cup
  11. V&A Museum, Sculpture techniques: modelling in clay, alirita la 31an de Aŭgusto, 2012
  12. Rawson, 140–144; Frankfort 112–113; Henig, 179–180
  13. Rawson, 134–135
  14. Burford, Alison, "Greece, ancient, §IV, 1: Monumental sculpture: Overview, 5 c)" en Oxford Art Online, alirita la 24an de Aŭgusto, 2012
  15. Olsen, 150–151; Blunt
  16. La escultura es el pasatiempo del diablo, persigue el arte de los cuerpos sin intelecto.
  17. Alonso Guerrero, Los ladrones de libros, Departamento de Publicaciones de la Excma. Diputación de Badajoz, Badajoz,1991, paĝo 138.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Boucher, Bruce, Italian Baroque Sculpture, 1998, Thames & Hudson (World of Art), ISBN 0500203075
  • Blunt Anthony, Artistic Theory in Italy, 1450–1660, 1940 (refs to 1985 edn), OUP, ISBN0198810504
  • Boardman, John eld., The Oxford History of Classical Art, 1993, OUP, ISBN 0198143869
  • Burnett, Andrew, Coins; Interpreting the Past, University of California/British Museum, 1991, ISBN 0520076281
  • Calkins, Robert G.; Monuments of Medieval Art, Dutton, 1979, ISBN 0525475613
  • Cherry, John. The Holy Thorn Reliquary, 2010, British Museum Press (British Museum objects in focus), ISBN 0-7141-2820-1
  • Cook, R.M., Greek Art, Penguin, 1986 (reprint of 1972), ISBN 0140218661
  • Dodwell, C. R., Anglo-Saxon Art, A New Perspective, 1982, Manchester UP, ISBN 0-7190-0926-X
  • Frankfort, Henri, The Art and Architecture of the Ancient Orient, Pelican History of Art, 4th ed 1970, Penguin (now Yale History of Art), ISBN 0140561072
  • Harle, J.C., The Art and Architecture of the Indian Subcontinent, 2nd edn. 1994, Yale University Press Pelican History of Art, ISBN 0300062176
  • Henderson, George. Gothic, 1967, Penguin, ISBN 0-14-020806-2
  • Henig, Martin (ed), A Handbook of Roman Art, Phaidon, 1983, ISBN 0714822140
  • Paine, Robert Treat, in: Paine, R. T. & Soper A, The Art and Architecture of Japan, 3rd ed 1981, Yale University Press Pelican History of Art, ISBN 0140561080
  • Hugh Honour kaj John Fleming, A World History of Art, 1st edn. 1982 (many later editions), Macmillan, London, page refs to 1984 Macmillan 1a eld. paperback. ISBN 0333371852
  • Howgego, Christopher, Ancient History from Coins, Routledge, 1995, ISBN 041508993X
  • Kitzinger, Ernst, Byzantine art in the making: main lines of stylistic development in Mediterranean art, 3rd–7th century, 1977, Faber & Faber, ISBN 0571111548 (US: Cambridge UP, 1977)
  • Olson, Roberta J.M., Italian Renaissance Sculpture, 1992, Thames & Hudson (World of Art), ISBN 978-0-500-20253-1
  • Rawson, Jessica (eld). The British Museum Book of Chinese Art, 2007 (2nd edn), British Museum Press, ISBN 9780714124469
  • Piotrovsky M.B. kaj Rogers, J.M. (eld), Heaven on Earth: Art from Islamic Lands, 2004, Prestel, ISBN 3791330551
  • Robinson, James, Masterpieces of Medieval Art, 2008, British Museum Press, ISBN 978-0-7141-2815-3
  • Sandars, Nancy K., Prehistoric Art in Europe, Penguin (Pelican, now Yale, History of Art), 1968
  • Scholten, Frits (2011). European sculpture and metalwork. New York: The Metropolitan Museum of Art. ISBN 9781588394415.
  • Sickman, Laurence, in: Sickman L & Soper A, "The Art and Architecture of China", Pelican History of Art, 3rd ed 1971, Penguin (now Yale History of Art), LOC 70-125675
  • Smith, W. Stevenson, kaj Simpson, William Kelly. The Art and Architecture of Ancient Egypt, 3rd edn. 1998, Yale University Press (Penguin/Yale History of Art), ISBN 0300077475
  • Snyder, James. Northern Renaissance Art, 1985, Harry N. Abrams, ISBN 0136235964
  • Strong, Donald, et al., Roman Art, 1995 (2nd edn.), Yale University Press (Penguin/Yale History of Art), ISBN 0300052936
  • Williams, Dyfri. Masterpieces of Classical Art, 2009, British Museum Press, ISBN 9780714122540

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]