Skvama frankolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skvama frankolino
Skvama frankolino
Skvama frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. squamatus
Francolinus squamatus
(Cassin, 1857)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Skvama frankolino (Francolinus squamatus) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. La tipa specimeno estis priskribita el Kabo Lopez, Gabono. Ĝi formas superspecion kun F. ahantensis kaj F. griseostriatus; tiuj tri specioj estis separataj en la genro Squamatocolinus. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiuj specioj de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj. Tiu ĉi specio montras multe internan variadon kaj klinaj diferencoj foje indikas subspecifan statuson, kun ĝis 7 diferencaj rasoj proponitaj, sed ne agnoskitaj kiel subspecioj. Ĝi estas monotipa.

Ĝi troviĝas en Angolo, Burundio, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Ekvatora Gvineo, Etiopio, Gabono, Kenjo, Malavio, Niĝerio, Ruando, Santomeo kaj Princo, Sudano, Tanzanio kaj Ugando. Resume en Ekvadora Afriko inter 10o N kaj 10o S: tio estas el sudcentra Niĝerio sudorienten al okcidenta Kongo kaj orienten al Ugando, suda Sudano kaj suodkcidenta Etiopio, suden al orienta Kongo, nordorienta Tanzanio kaj plej norda Malavio; konstatita ankaŭ en centra kaj suda Kongo kaj centrokcidenta Sudano.

Tiu frankolino estas pli malhelgriza kaj senmarka ĉefe en kapo ol la frankolinoj de la grupoj Francolinus, Peliperdix, Dendroperdix kaj Scleroptila. Ĝi havas ruĝajn bekobazon kaj nudan haŭtaĵon traokule. Ankaŭ la kruroj estas ruĝaj. En kolo, brusto kaj supra dorso super la malhelgriza fono la helgrizaj bordoplumoj havigas aspekton de skvamoj, kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]