Skvambrusta perdriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skvambrusta perdriko
Skvambrusta perdriko
Skvambrusta perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Arborophila
Specio: A. chloropus
Arborophila chloropus
(Blyth, 1859)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Skvambrusta perdriko (Arborophila chloropus) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj. Ĝi estis foje lokigita en genron Tropicoperdix. Probable formas superspecion kun A. merlini kaj A. charltonii, sed la taksonomio de tiuj tri formoj estas malbone konata kaj postulas revizion; nuna specio estis konsiderata raso de A. charltonii.

Ĝi troviĝas en Kamboĝo, Ĉinio, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio.

Temas pri 30 35 cm longa perdriko. Ĝi estas tre strieca kaj kamufla birdo, kun malhelbrunaj krono, nuko, brusto, dorso, flugiloj kaj mallonga vosto. La brusto montras fajnan striecon kiu similas skvamecon, kio nomigas la specion. Ankaŭ suba brusto, dorso, flugiloj kaj vosto estas striecaj. La kolo estas flaveca kun tre fajna nigra punkteco. Estas iom da ruĝeca brido kaj en vizaĝo videblas tre markataj blankaj superokula strio kaj vangomakulo tre nigrapunktaj. La kruroj estas flavaj.

Ĝi manĝas ĉefe semojn kaj insektojn.

De tiu orientalisa specio kutime oni agnoskas kvin subspeciojn kiuj estus la jenaj:

  • nomiga chloropus (Blyth, 1859) - sudcentra Ĉinio (suda Junano) suden al Birmo (suda al norda Tenaserimo) kaj okcidenta Tajlando.
  • peninsularis Meyer de Schauensee, 1941 - sudokcidenta Tajlando.
  • tonkinensis (Delacour, 1927) - norda Vjetnamio. Ŝajne intermeza, kaj povus fakte aparteni al Kaŝtanbrusta perdriko, A. charltonii.
  • olivacea (Delacour & Jabouille, 1928) - Laoso kaj Kamboĝo.
  • cognacqi (Delacour & Jabouille, 1924) - suda Vjetnamio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]