Skvameca grundokukolo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Neomorphus squamiger (Todd, 1925) | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
|
Neomorphus geoffroyi squamiger[1] | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Skvameca grundokukolo aŭ pli simple skvamkukolo (Neomorphus squamiger) estas specio de kukolo en la tribo Neomorphini de subfamilio Krotofagenoj. Ĝi estas endemia de Amazona pluvarbaro ĉe la rivero Tapajozo en Brazilo.[2][1]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La taksonomia statuso de la skvamkukolo ankoraŭ ne estas definitiva. La Sudamerika Klasifika Komitato (SACC) de la Usona Ornitologia Societo, la Internacia Ornitologia Komitato, kaj la taksonomio de Clements traktas ĝin kiel specion. Tamen, la Handbook of the Birds of the World (Manlibro de la Birdoj de la Mondo, HBW) de BirdLife International traktas ĝin kiel subspecion de la Ruĝpuga grundokukolo (N. geoffroyi), kaj la SACC serĉas proponon por eble retaksi ilian traktadon.[3][2][4][1]
Ĉi tiu artikolo sekvas la plimultan traktadon kiel specio. Ĝi estas monotipa.[2]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La skvama grundokukolo estas ĉirkaŭ 43 cm longa, el kiu ĉirkaŭ duono estas ĝia vosto, kaj pezas ĉirkaŭ 340 g. Plenkreskuloj havas pezan kurban bekon, kiu estas verdeta kun blueta malhela bazo kaj flaveca pinto. Ambaŭ seksoj havas similan plumaron. Plenkreskuloj havas brunecajn frunton kaj kronon kaj vilan, brilan, blunigran, erekteblan kreston. Plejparto de la vizaĝo estas cinamo-flavbruna, sed kun brile kobaltblua nuda haŭto malantaŭ la okulo. Ilia malantaŭa kolo kaj supra dorso estas bronzec-olivaj brunaj, la malsupra dorso bronzec-bruna ĝis viola, kaj la pugo kaj supravostaj kovriloj estas tre violecbrunaj kun bronza brilo. Ilia vosto estas nigra kun viola kaj verda brilo sur la supra flanko. Iliaj flugiloj estas olivecverdaj kun viol-brilaj bluecaj unuarangaj flugilplumoj. Ilia gorĝo estas malhele blanka ĝis palflava. Ilia brusto estas flavecbruna aŭ grizeca kun tre nigraj duoncirkloj, kiuj donas al ĝi skvamecan aspekton, kaj havas malklaran nigran bendon sube. La ceteraj malsupraj partoj estas blankecaj aŭ sablokoloraj kun kaŝtankoloraj flankoj, malsupra ventro kaj subvostaj kovriloj. La brustoj kaj flankoj de junuloj estas malhelbrunaj kaj la ventro malhelbruna kun pli pala centro.[5]
Kelkaj aŭtoroj asertas, ke la skvama grundokukolo facile distingiĝas de la ruĝpuga grundkukolo pro la manko de malhela brustobendo kaj kelkaj aliaj karakterizaĵoj. Aliaj asertas, ke la vario en ĉi tiuj trajtoj en la amazonia subspecio de ruĝpugaj grundokukoloj (N. g. amazonicus) igas la distingon pridubinda, kondukante al la manko de interkonsento pri ĝia statuso.[5][6][7]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La skvamokukolo estas ĝenerale konsiderata limigita al la pli malalta drenado de la Rivero Tapajozo, suda alfluanto de la Rivero Amazono, proksimume inter Parintins okcidente kaj la Rivero Ŝinguo oriente. Ekzistas ankaŭ kelkaj registroj en la supraj partoj de la drenado de la Tapajozo. Ĝi loĝas en maturaj neĝenataj ĉiamverdaj arbaroj.[5]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Movoj
[redakti | redakti fonton]La skvama grundokukolo estas preskaŭ ekskluzive surterema, kvankam ĝi flugas al malaltaj ripozejoj por ripozi aŭ plumordigi sin. Ĝi plejparte marŝas aŭ kuras sur la arbara grundo.[5]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]La dieto de la skvamokukolo ne estas konata, sed oni supozas, ke ĝi konsistas plejparte el insektoj kiel tiu de aliaj Neomorphus-kukoloj. Ilia dieto ankaŭ inkluzivas signifajn kvantojn da aliaj artropodoj; malgrandaj vertebruloj kiel lacertoj, amfibioj kaj malgrandaj birdoj; kaj foje falintaj fruktoj. La skvamokukolo ofte sekvas armeoformikajn svarmojn kaj estis observita sekvante pekariojn, supozeble por kapti predon fuĝantan de ili.[5]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Preskaŭ nenio estas konata pri la reprodukta fenologio de la skvamokukolo kaj ĝia nesto ne estas priskribita. Ambaŭ supozeble similas al tiuj de aliaj Neomorphus-kukoloj.[5]
Statuso
[redakti | redakti fonton]La IUCN ĝis 2011 taksis la Skvamokukolon kiel Preskaŭ Minacata. Tamen, IUCN sekvas la taksonomion de HBW kaj de tiam ne taksis la Skvamokukolon aparte de la Ruĝpuga. Tiu specio kiel tuto estas taksita kiel Vundebla pro arbarfragmentiĝo kaj detruo ĉar ĝi postulas grandan neĝenatan arbaron.[8] Ĉar tiom da detaloj pri la vivhistorio de la specio estas nekonataj, ĝia preciza statuso estas necerta, sed kun sia tre malgranda arealo kaj limigitaj vivejaj bezonoj ĝi estas "tre sentema al homa ĝenado."[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 3 HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World kaj BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
- 1 2 3 Turacos, bustards, cuckoos, mesites, sandgrouse (Aŭgusto 2022). Alirita 8a de Aŭgusto, 2022 .
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. Alirita la 24an de Julio, 2022
- ↑ Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, S. M. Billerman, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2021. The eBird/Clements checklist of Birds of the World: v2021. Elŝutita el Alirita la 25an de Aŭgusto, 2021
- 1 2 3 4 5 6 7 Hughes, J. M. (2020). Scaled Ground-Cuckoo (Neomorphus squamiger), versio 1.0. En Birds of the World (T. S. Schulenberg, Editor). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 25an de Septembro, 2022
- ↑ Erritzøe, Mann, Brammer kaj Fuller (2012). Cuckoos of the World. (ISBN 978-0713660340)
- ↑ Payne kaj Klitz (2005). The Cuckoos. (ISBN 978-0198502135)
- ↑ BirdLife International (2021). “Rufous-vented Ground-cuckoo Neomorphus geoffroyi”, IUCN Red List of Threatened Species 2021. doi:10.2305/IUCN.UK.2021-3.RLTS.T62144610A197316167.en. Alirita 23a de Septembro 2022..
- The Illustrated Encyclopedia of BIRDS eldonita de Dr. Christopher M. Perrins ISBN 0-13-083635-4
- Grzimek's Animal Life Encyclopedia eldonita de Michael Hutchins ISBN 0-7876-5785-9
- Handbook of Birds of the World eldonita de Josep del Hoyo et al. ISBN 84-87334-22-9
- Smithsonian: Birds of North America de Fred J. Alsop III ISBN 0-7894-8001-8
- Firme, Pinto de Assis, Graves kaj Raposo (2014). Taxonomic status of Scaled Ground Cuckoo Neomorphus squamiger Todd, 1925. Bulletin of the British Ornithologists' Club 134(3): 224–231.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



