Skvamokolombo
Aspekto
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Columbina squammata (Lesson, 1831) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Skvamokolombo (Columbina squammata) estas neotropisa specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiuj inkludas kolombojn kaj turtojn. Ĝi estas eta kolombo de la genro Columbina kiu vivas en Ameriko.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Franca Gujano, Paragvajo, Trinidado kaj Tobago kaj Venezuelo. Tiu teritorio estas pli suda ol tiu de ĝia samgenra specio, la Inkaa kolombo, spite ties nomo. Ties natura medio estas subtropika aŭ tropika seka arbustejo, subtropika aŭ tropika humida arbustejo, subtropika aŭ tropika laŭsezone humida aŭ inondebla malalta herbejo kaj tre degradita eksarbaro.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Temas pri grizbruna specio kovrita de plumoj kiuj aspektas skvamecaj (kaj de tie devenas la specinomo). La vosto estas longa.
Referenco
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Columbina squammata[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24a de Julio 2007.
|