Skvamoso (fungo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Skvamoso, Sarcodon squamosus, estas manĝebla fungo kiu antaŭe estis rigardata kiel subspeco de hidnoj (Sarcodon imbricatus). Kreskas ofte en grandaj sorĉistaj rondoj en la malgrasa grundo de pinaj erikejoj kaj en rokplata grundo. La ĉapelo estas 10 ĝis 15 cm larĝa, malprofunde funelforma. La koloro estas grizbruna ĝis nigra. Ĝi havas malhelajn dornojn kiuj metiĝas en samcentraj cirkloj. La odoro estas plaĉa kaj la gusto milda. Ĉiuj tipoj de hidnoj estas bonegaj indikoj pri pinarbaroj kun bonaj naturvaloroj. Ili apartenas al kreskejoj kun maljunaj arboj kie kaj la arbar- kaj la kreskaĵtipo havas longan kontinuecon kaj ili ne eltenas plenan forhakiĝon.