Skvaro de Nemcov (Tjumeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Skvaro Nemcov (Tjumeno))
Skvaro de Nemcov
ruse Сквер Немцова
Skvaro de Nemcov
Skvaro
Lando: Rusio
Regiono: Tjumena provinco
Urbo: Tjumeno
Distrikto: la Centra administra distrikto
Geografia situo 57° 8′ 58″ N, 65° 54′ 49″ O (mapo)57.14944444444465.913702777778Koordinatoj: 57° 8′ 58″ N, 65° 54′ 49″ O (mapo)
Skvaro de Nemcov (Tjumena provinco)
Skvaro de Nemcov (Tjumena provinco)
DEC
Skvaro de Nemcov
Skvaro de Nemcov
Finpunktoj strato Respubliko (norde), Giprotjumenneftegaz (oriente), strato Lenin (sude), la preĝejo de Simeono (okcidente)
Antaŭaj nomoj: la Skvaro de Metalistoj (ruse Сад металлистов), Ĝardeno de Ŝvernik (ruse Сад Шверника), Sporta skvaro (ruse Спортсквер)
Longeco: 134 m
Larĝeco: 82 m
Commons: Nemtsov park
vdr

La skvaro de Nemcov (ruse сквер Немцова estas en Tjumeno kaj estis nomita tiel honore al la loka bolŝevisto Nikolaj Nemcov (ruse Николай Михайлович Немцов), same kiel strato Nemcov, kiu iam kruciĝis tiuloke kun strato Respubliko. Ĝi situas inter stratoj strato Respubliko kaj strato Lenin, limigita de la preĝejo de Simeono (okcidente) kaj sidejo de Giprotjumenneftegaz (oriente).

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 20-a jarcento tio estis malplenejo, kie oni ofte entombigis mortintajn orfojn el la apuda orfejo (nun — la preĝejo de Simeono, speciale bebojn, kies mortofteco superis 90%. Tiutempe ĉi-loke estiĝis ĝardeno kaj promenejo por la orfoj[1]. En la 1930-aj jaroj ĝi estis nomita la Skvaro de Metalistoj (ĉar ĝin aŭspiciis la proksime situanta fabriko "Meĥanik"), poste la Ĝardeno de Ŝvernik (omaĝe al bolŝevisto Nikolaj Ŝvernik), en la 1970-aj jaroj ĝi iĝis la Sporta skvaro, plej ofte nomita mallonge Sportskver (Sportskvaro), kie interalie haveblis ludejoj por gorodki. En 1985 la skvaro estis alinomita omaĝe al Nikolaj Nemcov dum la skvaro apud stadiono "Strojmaŝ" sur strato Maksim Gorkij iĝis la Sporta skvaro. En 2002–2003 la skvaro estis grave rekonstruita, en 2004 aperis fontano[2].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Nun tio estas verda tereno kun arboj, floroj kaj eta fontano. En la parto proksima al strato Respubliko videblas busto de Boris Ŝĉerbina, la partiestro de Tjumena provinco en 19611973, kiu grave kontribuis al ĝia evoluigo kaj starigo de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso. En 1986 li gvidis la registaran komision pri likvidado de sekvoj de la Nuklea akcidento de Ĉernobilo. Li multe laboris surloke, persone vizitadis la plej danĝerajn lokojn kaj ricevis altan dozon de joniga radiado. En 1988 li gvidis la similan komisionon post la tertremo, detruinta du urbojn en Armena SSR. La 26-an de novembro 2004 estis starigita la menciita busto fare de la tjumena skulptisto Nikolaj Raspopov, kiu persone konis lin[3].

Kadre de la urbotago en julio 2010 oni starigis tie kaĝon kun du sciuroj-teleutinoj (Sciurus vulgaris exalbidus), donacitaj de la urbano Fjodor Ustjugov[4]. Unue ili spertis plurajn problemojn, kelkfoje nekonatoj malfermis la kaĝon kaj sciuroj eskapis, eble pereis[5], sed en 2011 oni enloĝigis du pliajn[6]. En 2014 oni enloĝigis tie altajajn sciurojn (Sciurus vulgaris altaicus) el Sankt-Peterburgo kaj ili eĉ naskis idojn[7]. La kaĝo havis interne grimpilojn kaj pendoŝtuparojn, dometojn por sciuroj. Oni ĉiutage purigis la kaĝon kaj nutris la bestojn[8]. Vintrumis la sciuroj en varma ejo[9]. Tamen la urbanoj ofte plendis pri malkomforta vivo de la bestoj kaj la 25-an de junio 2019 ili estis translokitaj al zoo ekster la urbo. La kaĝo estis forigita[10].

Publika transporto[redakti | redakti fonton]

La plej proksimaj haltejoj estas Skver Nemcova (Skvaro de Nemcov) en strato Respubliko, Centralnij Rinok (Centra Merkato) en strato Lenin kaj Oblastnaja Biblioteka (Provinca Biblioteko) en strato Orĝonikidze. Tra ĉiuj haltejoj sekvas pluraj busaj kaj busetaj itineroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stanislavo Belov (2018-04-01) Tjumenaj bonfarantoj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-04-15. Alirita 2019-04-15.
  2. Иваненко А. С. Новые прогулки по Тюмени. Тюмень, 2008. С. 198–199.
  3. В Тюмени открылся памятник Борису Щербине (ruse). Regnum (2004-11-26). Alirita 2019-04-24.
  4. В Тюмени поселились белки-телеутки (ruse). Живой мир Красноярска и Сибири (2010). Arkivita el la originalo je 2019-05-04. Alirita 2019-05-04.
  5. Клетку с белками в сквере Немцова разорили вандалы (ruse). NashGorod (2010-10-12). Arkivita el la originalo je 2019-05-04. Alirita 2019-05-04.
  6. В сквере Немцова вновь живут белки (ruse). NashGorod (2011-06-08). Arkivita el la originalo je 2019-05-04. Alirita 2019-05-04.
  7. В сквере Немцова опять появились белки (ruse). NashGorod (2014-07-15). Arkivita el la originalo je 2019-05-04. Alirita 2019-05-04.
  8. Тюменцы беспокоятся за белок в сквере Немцова: они даже повесили объявление на клетку со зверьками (ruse). NG72.ru (2016-09-25). Arkivita el la originalo je 2019-05-04. Alirita 2019-05-04.
  9. Анастасия Жердина (2017-06-15) Белка из сквера Немцова ждет малышей (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2019-05-04. Alirita 2019-05-04.
  10. К тюменцам прислушались: белок из сквера Немцова переселили в зоопарк (ruse). Park72.ru (2019-06-26). Arkivita el la originalo je 2019-06-28. Alirita 2019-07-29.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.