Slalomo (kajakado-kanuado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Slalomo (kajakado-kanuado)
sporta fako
kanuado kaj kajakadoolimpika sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Kajakisto sur la Aŭgsburga glaciokanalo dum mondopokala konkurso en 2002

Slalomo estas fako de kajakado-kanuado. Celo estas kiel eble plej rapide trapasi difinitan distancon da sovaĝa akvo kaj trafi ĉiun pasejon. Respondeca por la regularo estas la Internacia Federacio de Kanuado (ICF).

Historio[redakti | redakti fonton]

Trejnado en kanuo sur plejparte natura rivero super kiu pendas la pasejoj.

Grandskala produktado de malmunteblaj kajakoj ebligis la disvastiĝon de la sporto sur la rapide fluantaj akvejoj en Sudgermanujo, Aŭstrujo kaj Svislando. Fine de la 1920-aj, komence de la 1930-aj jaroj tiu disvastiĝo pintis. En tiu tempo slalomo naskiĝis.

La unua evento, kiu similas al slalomo okazis 1932 sur la Lago de Hallwil en Svislando. La kurejo estis markita per buoj, kiuj formis neregulan stelon. La 8-an de oktobro 1933[1] sur la rivero Aro okazis la unua slalomo sur fluanta akvo. Sendepende de la svisaj pioniroj la aŭstro Willi Rabe havis la saman ideon. Li aranĝis kune kun siaj amikoj la 29-an de aprilo 1934 sur la rivero Traisen ĉe Traismauer slalomon por malmunteblaj boatoj kaj kajakoj. En 1936 la antaŭiranto de la ICF agnoskis slalomon kiel memstara fako. Pro la dua mondomilito nur en 1949 la unua mondoĉampionumo okazis en Ĝenevo. Ĝis 1999 ĝi okazis ĉiun neparan jaron. Ekde 2002 la mondoĉampionumoj okazas ĉiun neolimpian jaron. En 1972 kaj ekde 1992 slalomo estas en la olimpia programo. Ekde la Olimpiaj ludoj de 2020 la virina solopa kanuado (WC1) anstataŭas la viran duopan kanuadon (MC2).

Krom malmunteblaj kajakoj, lignaj kanuoj estis uzitaj en la fruaj konkursoj. Ekde 1955 unue kanuoj kaj poste kajakoj estis produktitaj el plasto. En 1963 okazis la lasta konkurso de malmunteblaj kajakoj, kiu poste estis tute anstataŭigitaj per plastaj boatoj.

Konkursejoj[redakti | redakti fonton]

La artefarita kurejo de la Olimpiaj ludoj 2008
Artefarita kurejo sen akvo

Kurejo longas inter 150 metroj kaj 400 metroj. Super la kurejo pendas 18 ĝis 25 pasejoj, kiujn oni devas trapagaji laŭ iliaj numeroj. La plej multaj estas verde markitaj pasejoj. Ili estas trapasendaj kunflue. Ses aŭ ok pasejojn oni devas trapagaji kontraŭflue. Ili estas ruĝe markitaj. La du stangoj de pasejo devas pendi ĉirkaŭ 20 centimetroj super la akvosupraĵo. La distanco inter la stangoj rajtas esti inter 1,2 metroj kaj 4 metroj. Slalomo origine okazis sur naturaj akvejoj, sed nuntempe oni tendencas al artefaritaj kurejoj. La unua artefarita sovaĝakva kurejo estas la Augsburger Eiskanal (esperante: Aŭgsburga glaciokanalo), konstruita por la Olimpiaj ludoj de 1972.

Konkurs-sistemo[redakti | redakti fonton]

Krom la unuboataj konkursoj ankaŭ ekzistas teamaj konkursoj. Teamo konsistas el tri boatoj de la sama kategorio, kiuj samtempe pagajas sur la kurejo. La temporezulto estas mezurita de la komenco de la unua boato ĝis la celatingo de la lasta boato. Puntempoj de ĉiu unuopa boato estas aldonitaj al la temporezulto.

Kompleta tempo de kurumo kalkuliĝas el la tempo por trapasi la kurejon kaj eventualaj punotempoj. Ĝis 2008 por rezulto la kompleta tempo de ambaŭ kurumoj estis sumigitaj. Ekde 2009 nur la pli bona kurumo estas konsiderita kiel rezulto de sportisto. Duonfinalo kaj finalo konsistas el po unu kurumo por sportisto.

Puntempo por tuŝi stangon estas 2 sekundoj. Preterlasi pasejon aldonas 50 sekundojn. Trapagaji pasejon misdirekte aŭ kilo-supre ankaŭ aldoniĝas 50 sekundojn da puntempo, se sportisto sekve ne ĝuste trapasas ĝin. Se sportisto devas forlasi la boaton la kurumo ne estas valida.

Por pliigi la allogecon ĉe grandaj eventoj, unue okazas dukuruma kvalifikado. Ĝin sekvis duonfinalo, kiu konsistas el nur unu kurumo. Partoprenantonombro varias depende de la boatokategorio. La 10 plej rapidaj boatoj de la duonfinalo atingas la finalon. Ĝi ankaŭ konsista el unu kurumo.

Uzaĵo[redakti | redakti fonton]

Boatoj[redakti | redakti fonton]

En slalomo ekzistas tri boatokategorioj.

Nomo Mallongigo Minimuma longo Minimuma larĝo Minimuma pezo
Solopa kajako K1 3,50 m 60 cm 9 kg
Solopa kanuo C1 3,50 m 60 cm 9 kg
Duopa kanuo C2 4,10 m 75 cm 15 kg

Kajakon oni pagajas sidante kun dupadela pagajo. Ĝi ne havas rudron. Kanuon oni pagajas genuante kun unupadela pagajo. En ĉi tiu fako ankaŭ la kanuoj havas ferman korpon. La malfermaĵo de la boatoj estas fermita per ŝpruc-ŝirmilo, kio malebligas eniĝon de akvo. Ili estas produktita el karbofirbra plasto kaj kevlaro.

Nuntempe kaj viroj kaj virinoj konkursas en ĉiu boatokategorio. Krome ekzistas kategorio por miksita duopa kanuado (XC2). Ekde 2017 ĝi ree estas en la programo de la monda ĉampionumo, post kiam ĝi estis forigita post 1981.

Persono[redakti | redakti fonton]

Dum konkurso sportisto devas porti aprobitajn savoveŝton kaj kaskon.

Kategorioj[redakti | redakti fonton]

Dum mondaj ĉampionumoj la sportistoj partoprenas en la jenaj kategorioj. La kategorioj de la Olimpiaj ludoj havas flavan fonon.

Unuopa boato Teamo
Vira solopa kajakado MK1 Vira teama kajakado MK1x3
Virina solopa kajakado WK1 Virina teama kajakado WK1x3
Vira solopa kanuado MC1 Vira teama kanuado MC1x3
Virina solopa kanuado WC1 Virina teama kanuado WC1x3
Miksita duopa kanuado XC2 Miksita teama kanuado XC2x3
Vira ekstrema kanuado MCSLX
Virina ekstrema kanuado WCSLX

Referencoj[redakti | redakti fonton]

La unua versio de ĉi tiu artikolo estas traduko de la artikolo Kanuslalom (Versio de la 30-a de junio 2019) el la germana Vikipedio. La aŭtoroj estas videbla en la historio de la originala artikolo.

  1. Die Geschichte des Kanuslalom 1933 bis 2005 (germane). Alirita 3-a de januaro 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]