Slango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Slango estas aro da vortoj kaj parolmanieroj, apartenantaj al profesia nocio aŭ alimedia ĵargono (ekz. prunteprenitaj el aliaj lingvoj), kiuj uzate ekster sia medio, akiras specialan stilan efekton, ofte apartigan. Ĉefe, slango signifas la lingvuzon de friponoj, ŝtelistoj ktp., por ke ili ne estu komprenataj de aliaj personoj, ĉefe polico kaj eblaj viktimoj. Rapide, slango popularigas inter populaĉo, de ĝi iras al homoj kiuj loĝas en malriĉaj partoj de la urboj, kaj fine al tuta socio. Tiel, multaj vortoj de slango estas sankciataj de la populara uzado kaj, post iom da tempo, eniras en la ĝeneralan, eĉ literaturan lingvouzon. Ofte ekestas slango en certaj sociaj grupoj, kiuj uzas slangaĵojn por distingi sin disde la cetera socio, eĉ se ili ne estas krimuloj. Tipaj kreantoj de slango estas junuloj, kiuj uzas lingvon kiel manieron oponi kontraŭ la pliaĝa generacio, kaj anoj de "alternativaj" urbaj societoj ktp.

Okazas tiel riĉigo kaj renoviĝo de la vortprovizo, danke al la procedo de vort-formado, fare de la populara uzado. La slango estas universala fenomeno kaj, ĝenerale, la procedoj aplikataj estas similaj en la diversaj landoj. Okazas ekzemple forigo de silaboj, kiam oni diras: Zamĉjo anstataŭ Zamenhof, Espo anstataŭ Esperanto. Estas komuna ankaŭ la uzo de metaforoj, kiuj rapide iĝas malklaraj: krokodilo (ne-lerta esperantisto, iu kiu uzas nacian lingvon en Esperanta medio, ne-esperantisto), bakfiŝo tro juna knabino, ktp.

Ĉar Esperanto estas parolata nur en etaj komunumoj, nia lingvo enhavas malmulte da slango kompare kun aliaj lingvoj. Tamen certaj slangaĵoj evoluis en junularaj renkontiĝoj, kiel 'stas por estas, malino por viro, vosto por peniso, malmanĝi por feki, kaj mojosa por la angla cool ktp.

Speciala slango (Gavaro) estis kreita de Manuel Halvelik.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]