Slaviĉa tunelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Slaviĉa tunelo
ĉeĥe: Slavíčský tunel
tunelo
Tunelo en trafiko
Oficiala nomo: Slavíčský tunel
Kromnomo: Ferdinandův tunel
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Přerov
Municipo Slavíč
Historia regiono Moravio
Parto de Hranice
Montaro Moravia pordego
Situo Slaviĉa tunelo
 - koordinatoj 49° 32′ 38″ N 17° 39′ 11″ O / 49.54389 °N, 17.65306 °O / 49.54389; 17.65306 (mapo)
Longo 258,9 m
Alteco m
Konstruado 1845
 - trafiko 1847
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Slavíčský tunel
Portalo pri Ĉeĥio

Slaviĉa tunelo (ĉeĥe Slavíčský tunel) aŭ ankaŭ Ferdinandův tunel (Tunelo de Ferdinando) estas teknika memorindaĵo, kiu troviĝas en municipo Slavíč. Temas pri forlasita fervoja tunelo, kiu estas 258,9 metroj longa kaj 6 metroj alta.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fervojlinio devis esti devene kondukita en tranĉo profunda 12 m, pro la nestabileco de geologia subaĵo proponis inĝeniero Karel Hummel, por ke estu konstruita malfermita tunelo en longeco 258,9 m. La tunelo estis ektrafikigita en la jaro 1847 kiel konsisto de sektoro Lipník nad Bečvou - Bohumín en Norda fervojo de imperiestro Ferdinando (nun konsisto de fervojlinio Přerov - Bohumín). La tunelo funkciis ambaŭdirekte ĝis la jaro 1873. Estis konstruita la dua relo sude de la municipo, sur tiu ĉi relo oni veturis ĝis Bohumín. Ĝis Aŭstrio oni veturis senĉese tra la tunelo. La tunelo estis detruiĝanta kaj la kompanio ne volis tro elspezi monon en la tunelon, ĝi konstruis la duan relon al la relo el la jaro 1873. Tio okazis en la jaro 1895. La tunelo apartensi al fervojo ĝis la jaro 1925, kiam ĝi estis transdonita sub administrado de municipo Slavíč. En la sekvantaj cent jaroj la tunelo estis eluzata krom alia kiel deponejo de terpomoj kaj en la 1960-aj jaroj oni eĉ pripensis pri ties retrafikigo per konstruado de tria relo sur la ĉefa fervojlinio.

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

Slaviĉa tunelo, okcidenta portalo

Regas legendo, ke la tunelo estis konstruita pro ordono de imperiestro Ferdinando la Bonkora, kiu onidire diris, ke fervojo sen tunelo ne estas fervojo. Sed tiu ĉi informo ne baziĝas sur la vero. Similan mensogon ripetis aŭtoroj de tutŝtata filma semajnprezentado en la jaro 1963 en rubriko Nia fejetono, kie la tunelo propagandisme servis al nerekta batado de laŭtempaj problemoj per sia fina frazo: "La manon sur la koron, karaj amikoj - ĉu ne konstruas ankoraŭ vi hodiaŭ ie similajn tunelojn?"