Sleepy John Estes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sleepy John Estes
Persona informo
Naskonomo John Adam Estes
Aliaj nomoj Sleepy John Estes
Naskiĝo 25-an de januaro 1899 (1899-01-25)
en Ripley
Morto 5-an de junio 1977 (1977-06-05) (78-jaraĝa)
en Brownsville
Mortokialo apopleksio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Memorigilo Sleepy John Estes
Okupo
Okupo kantaŭtoro • blues musician • gitaristo • diskografa artisto
vdr

John Adams Estes[1] (25a de Januaro, 1899[2] aŭ 1900[3] – 5a de Junio, 1977),[4] konata kiel Sleepy John Estes, estis usona gitaristo, kantoverkisto kaj kantisto de bluso.

Kiam li estis 19jara, li eklaboris ludante profesie, ĉefe ĉe festoj, kun la akompano de Hammie Nixon, harmonikisto, kaj James "Yank" Rachell, gitaristo kaj mandolinisto. Estes plue laboris kun ambaŭ muzikistoj dum pli ol kvindek jaroj.[5] Li ludis ankaŭ en kuracilvendaj spektakloj kun Willie Newbern.[6]

Sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Sleepy John Estes, 1929–1940 (RBF Records)
  • Complete Recorded Works 1929–1941, vol. 1 kaj 2 (Document)
  • I Ain't Gonna Be Worried No More 1929–1941 (Yazoo)
  • The Legend of Sleepy John Estes (Delmark)
  • Broke and Hungry (Ragged and Dirty, Too) (Delmark)
  • Electric Sleep (Delmark)
  • Brownsville Blues (Delmark)
  • Down South Blues (Delamark)
  • Sleepy John Estes in Europe (Delmark)

Kantoj[redakti | redakti fonton]

  • "Leaving Trunk"
  • "Diving Duck Blues" estis registrita de Taj Mahal kaj de Johnny Winter.
  • "Special Agent" estis inkludita en The Country Blues kaj estis poste registrita de Martin Simpson.
  • "Someday Baby Blues" estis reverkita de Muddy Waters kiel "Trouble No More" kaj poste ampleksigita al "Someday Baby" de Bob Dylan.
  • "Drop Down Mama" estis registrita de Tom Rush, Big Joe Williams, kaj de North Mississippi Allstars. Led Zeppelin prunteprenis partojn por sia kanto "Custard Pie", el la albumo de 1975 nome Physical Graffiti.
  • "Floating Bridge" estis inkludita en la kompila albumo The Blues kaj en la albumo de Eric Clapton de 1981 nome Another Ticket.
  • "Little Laura" estis registrita de Hill Country Revue.
  • "Milk Cow Blues" estas eble rilata al la kanto samtitola de Kokomo Arnold, uzita (inter aliaj) de Elvis Presley, the Kinks, Mungo Jerry, kaj Aerosmith.
  • "The Girl I Love She Got Long Black Wavy Hair" estis reuzita de Led Zeppelin en ĝia koncerta albumo BBC Sessions.
  • "President Kennedy" estis registrita de Estes por la albumo de Ry Cooder de 1972 nome Boomer's Story.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Alirita la 29an de Junio 2018.
  2. Surskribo sur la tomboŝtono de John Adam Estes (Sleepy John Estes), en Elam Baptismpreĝeja Tombejo, ĉe Durhamville Road en Durhamville, Kantono Lauderdale, Tenesio.
  3. Eagle, Bob; LeBlanc, Eric S. (2013). Blues: A Regional Experience. Santa Barbara, California: Praeger. pp. 239–240. ISBN 978-0313344237.
  4. All About Jazz Arkivita la 18an de Januaro, 2009, ĉe Wayback Machine.
  5. [2] Alirita la 29an de Junio 2018.
  6. Eagle, Bob; LeBlanc, Eric S. (2013).