Slepp nynorsken til!

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Slepp nynorsken til! (esperante: Donu ŝancon al la novnorvega lingvo!) estis publika subtenadkampanjo iniciatita fare de la societo Noregs Mållag en 2005. Ĝia tasko estas stimuli kaj akceli la uzon de la lingvo Nynorsk laŭ la ideoj de Ivar Aasen, por pligrandigo de memstara norvega lingvoidenteco.

Kaŭzo antaŭa estis estinta direktivo de la redakciestraroj de la du plej grandaj ĵurnaloj en Norvegio, nome Dagbladet kaj Verdens Gang, donita al la ĵurnalistoj. Tie oni fakte malpermesis al ili skribi artikolojn en la novnorvega lingvo.

En la 22-a de oktobro la menciita agado finiĝis per la transdono de la de 36.017 personoj subskribita apelacio. Ĝi okazis solene sur la scenejo de la teatro Det Norske Teatret en Oslo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]