Saltu al enhavo

Slipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Slipo en biblioteka katalogo. Tiu tipo de katalogado estis plej ofte anstataŭita pere de komputado.
Liniigita slipo.

Slipo estas laŭ PIV kartona aŭ papera folieto, de formato taŭga por esti facile klasebla, kaj servanta por ricevi skribajn notojn, kiujn oni povas aranĝi laŭ ia ordo.[1] Oni uzas slipojn por registri datenojn elprenitajn de bibliografiaj fontoj (kiel libroj, revuoj kaj ĵurnaloj) aŭ ne bibliografiaj. Tradicie la slipoj estis kartoj ĝenerale ortangulaj kaj de diversaj grandoj, sed fine de la 20-a jarcento ekuziĝis datumbazoj kaja liaj elektronikaj rimedoj por stoki la informaron. La slipojn oni uzas ĉefe cele al scienca esplorado. Ili enhavas datenojn de identigo de verkoj, konceptojn, ideojn, resumojn, sintezojn, inter aliaj. La slipojn oni stokas ĝenerale en sliparo aŭ arkivo, reala aŭ virtuala sistemo de organizado de la informaro pere de difinita klasigsistemo.

Estas diversaj tipoj de slipoj ĉu laŭ tasko ĉu laŭ temo. Inter ĉefaj tipoj menciendas hemerografia, elektronika, bibliografia, katalografia, teksta, de resumo ktp. En tre konata bibliografia slipo por difinita verko plej ofte oni enmetas aŭtoron, titolon, eldonjaron, eldonejon, eldonlokon, paĝonombron, ISBN ktp.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. PIV NPIV Alirita la 13an de Aprilo 2025

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]