Slovaka Esperanto-Klubo (Uherské Hradiště)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Slovaka Esperanto-Klubo (mallonge SEK, ĉeĥe Slovenský esperantský klub) estas esperanto-klubo kiu ekzistis inter septembro 1933 kaj la 10-a de decembro 1940 kaj denove post la dua mondmilito ekde 1946 ĝis 1948 en la urbo Uherské Hradiště en Ĉeĥoslovakio (hodiaŭa Ĉeĥio). La adjektivo "slovaka" en ĝia nomo aludas ne al Slovakio, sed al la etnografia regiono Slovácko ĉirkaŭ Uherské Hradiště, kies nomo estas esperantigata kiel Moravia Slovakio.

Esperanto-pioniroj[redakti | redakti fonton]

Eble la unua parolanto de Esperanto en Uherské Hradiště estis Otto Simon, profesoro de matematiko kaj fiziko, kiu esperantistiĝis en 1902, sed pri ties agado malmulto estas konata.

La 9-an de novembro 1932 gvidis en Uherské Hradiště unuan kurson de esperanto Dolfa Bartošík, faka instruisto kaj ĉeĥa grafikisto devenanta el la proksima vilaĝo Boršice u Buchlovic. La kurson frekventis 30 kursanoj kaj post ĝia finiĝo estis en hotelo Grand organizita ĉeĥa-esperanta vesperfesto, kiun partoprenis 70 homoj, inter kiuj estis ankaŭ gasto niĝeria negro Kola Ajayi, kiu en esperanto prelegis pri la temo "Afriko, mia suna patrujo". La prelegon akompanis projekciado de lumbildoj kaj interpretado en la ĉeĥan lingvon.

Fondiĝo de la klubo[redakti | redakti fonton]

Surbaze de statuo prezentita je la 29-a de junio 1933 al la Landa oficejo en Brno fare de la preparkomitatanoj Heřma Kořínková kaj Ruda Kubíček estis en septembro 1933 en Uherské Hradiště fondita esperanto-klubo kun nomo SEK (Slovaka Esperanto-Klubo; "Slovenský esperantský klub") kaj ties prezidanto elektita akademia pentristo Ruda Kubíček, kiu esperanton lernis ĝuste en kurso de Dolfa Bartošík.

Agado antaŭ la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Ekspozicio de Moravia Slovakio '37 dum kiu en 1937 okazis en Uherské Hradiště Esperanto-Tago.

La klubo havis ĉirkaŭ kvardek membrojn kaj sian agadon komencis tuj oktobre de 1933, kiam en halo de la urbodomo oni instalis ekspozicion pri esperanto, kiun malfermis mem la urbestro. Sekve al la ekspozicio komenciĝis en la urbo 3 kursoj de esperanto, kiujn ĉeestadis sume 130 kursanoj. Okazadis plu ankaŭ esperanto-vesperfestoj (en decembro 1933 okaze de la 74-a naskiĝdatreveno de L. L. Zamenhof kun partopreno de 70 homoj; plia en januaro 1934 kun partopreno de 90 homoj kaj prezento de esperantlingvaj unuaktaĵoj kaj kantado de ĉeĥaj naciaj kantoj en esperanto).

En feburaro de 1934 vizitis en Uherské Hradiště plia ekzotika gasto, ĵurnalisto Hagi Mustafa Raden el la insulo Javo, kiu prelegis kaj projekciis en esperanto kun ĉeĥa interpretado pri la temo "Javo kaj la paradiza insulo Bali" antaŭtagmeze por pli ol 500 studentoj kaj vespere por 400 interesiĝantoj el la publiko. Dum la venontaj jaroj vizitis en Uherské Hradiště multaj aliaj esperantistoj el eksterlando, kiuj tie prelegis kaj gvidis rektmetodajn kursojn de esperanto. Inter ili estis ekz. lektoro de la talina universitato, ĉina misiistousona ĵurnalisto, gastoj el Svedio, Finnlando, Nederlando kaj multaj aliaj.

En junio de 1934 organizis la esperantistoj el Uherské Hradiště ekskurson en la Filip-valon (apud la slovakia limo proksime de vilaĝo Javorník). En septembro de 1934 foriras fondinto de la klubo, Dolfa Bartošík, laŭ invito de jugoslavia esperanto-klubo en Novi Sad en Jugoslavion por gvidi tie kursojn de esperanto kaj prelegi en esperanto pri Ĉeĥoslovakio.

Ankaŭ post la foriro de sia fondinto SEK plu efektivigis agadon. Okazis ekz. ekspozicio kaj kursoj de esperanto en la apuda vilaĝo Kunovice, kie prelegis fakinstruisto František Omelka el Staré Město kiu inter la esperantistoj famiĝis kiel verkisto ĉefe pro sia traduka kaj originala verkista agado. Simile oni prezentis esperanton ankaŭ ĉe la Ekspozicio de Morava Slovakio '37 (Výstava Slovácka '37), dum kiu okazis en Uherské Hradiště je la 3-a kaj 4-a de julio 1937 ankaŭ aranĝo nomata "Esperanto-Tago", kadre de kiu okazis en la Popola domo interkona vespero kaj eldoniĝis surgluaĵoj kaj insignoj kies aŭtoro estis Dolfa Bartošík. Oni eldonis ankaŭ poŝtkartojn pri la urbo kaj flugfolian gvidlibreton pri la urbo kun titolo "Vizitu Uh. Hradiště".

Esperantistoj de la regiono helpis dum popularigado de esperanto ankaŭ sur la tutlanda nivelo. Unu el tiaj estis la verkisto František Kožík, kiu estas tutlande konata ĉeĥlingva verkisto kaj verkis ankaŭ kelkajn verkojn esperante. Inter la jaroj 1933 kaj 1940 li funkciis kiel radia reĝisoro de la programo "Verda stacio" elsendata de la Ĉeĥa radio en Brno. Temis pri regulaj radioelsendoj en esperanto, kursoj de la lingvo, prelegoj kaj artaj dramprogramoj, en kiuj krom Kožík rolis ankaŭ lia edzino Zdenka Švabíková kaj aliaj konataj ĉeĥaj aktoroj.

Nuligo fare de la nazioj[redakti | redakti fonton]

La ekfloranta agado de la esperantistoj en Uherské Hradiště, same kiel en aliaj okoj de Ĉeĥoslovakio kaj eksterlando estis subite interrompita komence de la dua mondmilito fare de la nazioj. Adolf Hitler rifuzadis kaj malpermesadis esperanton kiel "ilon de la judoj", ĉar ĝia iniciatinto L. L. Zamenhof estis de pola-juda deveno.

La klubo en Uherské Hradiště estis je la 10-a de decembro 1940 devigita likvidi, post kiam ĝi jam ekde 1938 ne plu povis efektivigadi agadon kaj la kluba ŝranko en hotelo Grand estis trovita "perforte malfermita, la libroj sur la tero disĵetitaj, la bilda materialo grandparte fare de nekonata kulpulo forprenita".

Agado post la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Tuj post la finiĝo de la mondmilito en 1945 okazis streboj al renovigo de la esperanto-klubo en Uherské Hradiště. Laŭ opinio de la ŝtataj institucioj la klubo antaŭe disiĝis per propra decido kaj tial ne eblas al ĝi apliki la Beneš-dekreton numero 81 pri reestablo de kluboj perforte likviditaj fare de nazioj. Tial je la 20-a de februaro 1946 la klubo denove formale fondiĝis, kiam ĝia membraro nombris 18 membrojn kaj prezidanto denove fariĝis Ruda Kubíček.

La politikaj ŝanĝoj en Ĉeĥoslovakio komencitaj per la venko de la komunistoj en la elektoj de 1946 kaj la komunisma puĉo en 1948 tamen signifis baldaŭan denovan interrompon de esperanto-agado en la lando. La klubo unue transformiĝis je la 1-a de oktobro 1948 en "lokan grupon en Uherské Hradiště" de la Ĉeĥoslovaka Esperanto-Asocio, sed tiu tamen kiel tuto devis ĉesi aktivi en 1952, kiam okazis difinita nuligo de la esperanto-agado en Ĉeĥoslovakio. Dum la revigliĝo de la agado kaj fondiĝo de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio en 1969 la esperanto-klubo en Uherské Hradiště jam ne refondiĝis plu.