Slovaka agrikultura universitato en Nitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Slovaka agrikultura universitato en Nitro
publika universitato • eldonejo de malfermita aliro • entrepreno
moto Mia verda universitato
Informoj
fondodato 1952
Situo
Geografia situo 48° 18′ 53″ N, 18° 5′ 15″ O (mapo)48.3147222218.0875Koordinatoj: 48° 18′ 53″ N, 18° 5′ 15″ O (mapo)
lando Slovakio
urbo Nitro
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd
filioj
• Animal Production Research Centre vd
Slovaka agrikultura universitato en Nitro (Regiono Nitra)
Slovaka agrikultura universitato en Nitro (Regiono Nitra)
DEC
Slovaka agrikultura universitato en Nitro
Slovaka agrikultura universitato en Nitro
Slovaka agrikultura universitato en Nitro (Slovakio)
Slovaka agrikultura universitato en Nitro (Slovakio)
DEC
Slovaka agrikultura universitato en Nitro
Slovaka agrikultura universitato en Nitro
Map
Slovaka agrikultura universitato en Nitro
vdr

Slovaka agrikultura universitato en Nitro estas publika altlernejo de universitata tipo, kiu sian aktualan nomon portas ekde 1996.

El la historio de la universitato[redakti | redakti fonton]

En 1946 Slovaka Nacia Konsilio establis el la fako de forstista kaj agrikulturista inĝerierado de Slovaka teknologia universitato en Bratislava memstaran lernejon – Altlernejon de agrikulturista kaj forstista inĝenierado en Košice, kiu en 1952 per registara decido enkadre de reorganizado de altlernejoj trairis radikalan ŝanĝon – el du fakultatoj estiĝis du memstaraj altlernejoj – Agrikultura altlernejo en Nitra kaj Altlernejo forstista kaj lignista en Zvolen. Agrikultura altlernejo en Nitra komencis sian agadon per du fakoj – fitoteknika kaj zooteknika. En la organiza strukturo ĝi konsistis el "Agronomia kaj Zooteknika" fakultatoj. Iom poste la du fakultatoj kuniĝis en Agronomian fakultaton kaj samtempe estis establita nova Funkcia-ekonomia fakultato, kiu ekde 1997 agas sub la nomo Fakultato de ekonomiko kaj manaĝerado de Slovaka agrikultura universitato en Nitra. Kun disvolviĝo de agrikulturista tekniko kaj ĝia apliko en la praktiko aperis enkadre de "Funkcia-ekonomia fakultato" kondiĉoj por nova studobjekto Mekanizado de agrikulturo (1962). Sekve, en 1969, estiĝis Mekanizada fakultato, kiu ekde 2009 aktivas sub titolo Teknika fakultato.

En 1995 estiĝis Fakultato de ĝardenistiko kaj de pejzaĝa inĝenierado, en 2003 per disiĝo de la Agronomia fakultato estiĝis du memstaraj fakultatoj, nome Fakultato de agrobiologio kaj de nutraĵ-fontoj" kaj Fakultato de bioteknologio kaj nutraĵa industrio.

La plej juna fakultato estas Fakultato de eŭropaj studoj kaj de regiona disvolvo – ĝi aktivas ekde 2004. La fakultato estiĝis per forrompiĝo de katedroj el Fakultato de ekonomiko kaj manaĝerado (Katedro de juro, Katedro de regiona disvolvo, Katedro de naturprotektisma manaĝerado kun sidejo en distancigita laborejo en Košice) kaj katedroj el Fakultato de ĝardenistiko kaj de pejzaĝa inĝenierado (Katedro de ekologio kaj Katedro de daŭre tenebla disvolvo) kaj estis establita Katedro de eŭropaj studoj kiel nova katedro.

Per decido de minstro pri instruado de Slovaka Respubliko la 10-an de decembro 2009 ĝi estis envicigita en la sistemon de slovakaj altlernejoj kiel universitata altlernejo. Kiel sola slovaka universitato ĝi estis premiita per signo de kvalito ECTS Label

Rektoroj[redakti | redakti fonton]

  • Ján Martin NOVACKÝ (1946-1948, VŠLPI)
  • Gregor CHOMKOVIČ (1948-1949, 1956-1958)
  • Róbert BINDER (1949-1950)
  • František PAPÁNEK (1950-1952)
  • Bohumil DUŠEK (1952-1956)
  • Emil ŠPALDON (1958-1966)
  • Ján TOMOVČÍK (1966-1970)
  • Jozef KLIMENT (1970-1980)
  • Michal KOVÁČ (1980-1990)
  • Ladislav KABÁT (1990-1996)
  • Miroslav ZIMA (1996-1999)
  • Imrich OKENKA (1999-2006)
  • Mikuláš LÁTEČKA (2006-2010)
  • Peter BIELIK (2010- )

Elektitaj instruistoj[redakti | redakti fonton]

Profilo de la universitato[redakti | redakti fonton]

Slovaka agrikultura universitato en Nitra estas kulmina kleriga kaj scienca institucio, kies ĉefa tasko estas liverado de universitata edukado en ĉiuj ŝtupoj kaj formoj. La pedagogia procedo estas konstruata surbaze de sciencaj konoj prioritate en la sfero de agrikulturo kaj de parencaj sferoj de esplorado, sed ankaŭ en vastaj temataj kuntekstoj de societaj sciencoj. En la agado partoprenas ankaŭ formado kaj konstruado de krea scienca esplorado. Elirante el tiuj taskoj havas Slovaka agrikultura universitato en Nitra enkadre de slovakaj universitatoj sian unikan pozicion kaj tutnacian aplikon. Ĝia misio de sekurado de klerigado, esplorado kaj konsilado tiel, ke ĝi kreu kaj transportu konojn bezonajn por disvolvo de agrikulturo, nutraĵa industrio kaj de parencaj branĉoj, disvolvo de kamparo kaj de regiona disvolvo en Slovakio kun ligiteco al internacia societo.

Ebloj de studado[redakti | redakti fonton]

La universitato kaj ĝiaj fakultatoj liveras altlernejan klerigadon en akredititaj studobjektoj kaj studprogramoj realigataj en tri ŝtupoj de studado: bakalaŭra, inĝeniera kaj doktora.

La klerigado ampleksas ankaŭ tutvivan kleriĝadon enkadre de Universitato de tria aĝo – ĝi estas alirebla propono de klerigaj programoj.

Fakultatoj[redakti | redakti fonton]

  • Fakultato de agrobiologio kaj nutraĵ-fontoj
  • Fakultato de bioteknologio kaj nutraĵa industrio
  • Fakultato de ekonomiko kaj manaĝerado
  • Teknika fakultato
  • Fakultato de ĝardenistiko kaj de pejzaĝa inĝenierado
  • Fakultato de eŭropaj studoj kaj de regiona disvolvo

Eldona agado[redakti | redakti fonton]

Slovaka agrikultura universitato en Nitra eldonas serion de propraj sciencaj gazetoj, kie ĝi povas prezenti rezultojn de scienca kaj esplora agado de specialistoj de la universitato, kaj same de aŭtoroj eksterlandaj. Tri titoloj el kvin estas rete alireblaj en plena teksto.

Sciencaj gazetoj Acta:

  • Acta fytotechnica et zootechnica (gazeto por fitotekniko kaj zootekniko), E-ISSN 1336-9245, P-ISSN 1335-258X
  • Acta horticulturae et regiotecturae (gazeto por ĝardenistiko, pejzaĝa inĝenierado, arkitekturo kaj ekologio), ISSN 1335-2563
  • Acta oeconomica et informatica (gazeto por ekonomiko kaj informadiko en agrikulturo), E-ISSN 1336-9261, P-ISSN 1335-2571
  • Acta technologica agriculturae (gazeto por mekanizado de agrikulturo), ISSN 1335-2555
  • Acta regionalia et environmentalica (gazeto kaj regionaj kaj naturprotektaj sciencoj), E-ISSN 1336-9253, P-ISSN 1336-5452

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Slovenská poľnohospodárska univerzita v Nitre en la slovaka Vikipedio.