Slovaka lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Slovaka lingvo
Slovenčina
Parolata en Slovakio
Denaskaj parolantoj 6 milionoj
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropaj lingvoj
Slavaj lingvoj
Okcidentslavaj lingvoj
Slovaka lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Slovakio, Vojvodino
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 sk
  ISO 639-2
    Bibliografia slo
    Terminologia slk
  SIL SLO (Pri Slovaka lingvo en SIL angle)
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

La slovaka lingvo estas unu el okcidentslavaj lingvoj, kiu plej similas al la ĉeĥa lingvo. Ĝi estas la nacia lingvo de Slovakio.

Nombro de parolantoj[redakti | redakti fonton]

Slovake oni parolas en Slovakio (ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj) kaj krome en tiuj ĉi landoj (menciitaj estas nombroj de Slovakoj en eksterladno laŭ (slovakaj landaj komunumoj kaj ambasadejoj)/oficialaj nombroj por jaro 2000/2001):

  • en Usono (1 200 000/821 325)
  • en Ĉeĥio (350 000/183 749)
  • en Hungario (110 000/17 693*) – * sed kapablecon paroli mencias 68 852 da personoj
  • en Kanado (100 000/50 860)
  • en Serbio (60 000/59 021) – ĉefe en Vojvodino
  • en Pollando (47 000/2 000*) – * Ĉefa cenza komisio akceptis malkonsenton de Slovaka Komunumo kontraŭ tiu ĉi nombro
  • en Rumanio (18 000/17 199)
  • en Ukrainio (17 000/6 397) – ĉefe Karpata Rutenio
  • en Aŭstrio (10 234/10 234)
  • en Kroatio (5 000/4 712)

kaj en aliaj landoj. Verŝajna nombro de Slovakoj en eksterlando en jaro 2001 estis 2 016 000.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke jam en 9a kaj 10a jarcentoj ekzistis tri dialektoj: okcidentslovaka, mezslovaka kaj orientslovaka. Ek de 10-a jarcento oni uzis slovakan lingvon nur en limigita dimensio, en 13-a jarcento fariĝis oficiala lingvo la latina. Ek de 15-a jarcento oni uzadis en skriba formo la ĉeĥan lingvon, kiun enpenetris slovakismoj. Iom post iom ekestis tiel nomata kultura slovaka lingvo, kiu disvolviĝis en du formoj: kiel kultura okcidentslovakia kaj kultura mezslovakia dialektoj. Kultura okcidenslovakia dialekto fariĝis grava etapo en transiro de la ĉeĥa al la unua literatura slovaka lingvo, kiun leĝigis Anton Bernolák. Kultura mezslovakia dialekto fariĝis bazo por literatura lingvo, kiun leĝigis Ľudovít Štúr. En la jaro 1851 ekestis interkonsento inter ambaŭ grupoj – Bernolak-anoj kaj ŝturanoj kaj oni akceptis unuecan literaturan lingvon, kies bazo fariĝis mezslovakia dialekto. Estis akceptita gramatiko, korektita de Hattala. Per eldono de Mallonga gramatiko de slovaka lingvo (1852), estis donita fundamento de novepoka literatura lingvo.

Fonetiko[redakti | redakti fonton]

Slovaka lingvo havas vokalojn : u, o, a, e, i, y, ä (prononcata kiel e), kiuj ekzistas ankaŭ en longprononca formo : ú, ó, á, é, í ; ĝi havas diftongojn : ia, ie, iu, uo (= ô). Konsonantoj en slovaka lingvo estas: p, t, k, b, d, g, ť, ď, c, č, dz, dž, f, v, s, z, š, ž, ch, h, m, n, ň, l, ľ, ĺ, r, ŕ, j. En slovaka lingvo oni signas ĉiun sonanton per unu litero kaj male. Escepton formas konsonantoj ch, dz, dž. Malan escepton fomas i – y. Per la literoj i – y oni signas la saman sonanton. En la prononco ne estas inter ili diferenco. En fremdaj vortoj oni uzas ankaŭ pluajn literojn : q, w, x.

Proksimuma prononcado de la slovaklingvaj literoj:
skribitan prononcu kiel
č ĉ
ň nj
š ŝ
ť tj
ž ĵ
ä e
ch ĥ
ô ŭo
ď dj
y i
ľ lj
ĝ

Kvankam la slovaka lingvo longtempe disvolviĝis en aliaj kondiĉoj ol la ĉeĥa, ambaŭ restis tre similaj. Slovaklingve parolas en Slovakio preskaŭ 90 % el la popolo. Multaj Slovakoj vivas en Ĉeĥio, Usono, Hungario, Pollando, Kanado, Rumanio, eksaj Sovetunio kaj Jugoslavio kaj en aliaj landoj.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Deklinacio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Deklinacio en la slovaka lingvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Slovake.eu – senpaga multlingva paĝaro por konatiĝo kun kaj lernado de la slovaka lingvo, kreita de E@I esperante