Slovakia Esperanta Federacio
Etoso
Slovakia Esperanta Federacio | |
---|---|
Slovenská esperantská federácia | |
Lando | Slovakio |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | majo 1997 |
Fondiĝloko | Pribylina, Slovakio |
Interretejo | skef |
Slovakia Esperanta Federacio (mallongigo SKEF, oficiale SKEF - Slovenská esperantská federácia) estas Esperanta civitana unuiĝo en Slovakio, kiu estas agnoskita kiel landa asocio de Universala Esperanto-Asocio por Slovakio. Organo de SKEF estas la gazeto Esperantisto Slovaka.
Agadoj
[redakti | redakti fonton]SKEF havas Esperantan arkivon en vilaĝo Plevník-Drienové. En ĝi troviĝas postlasaĵo post slovakaj esperantistoj Arnošt Váňa, Milan Zvara, Vladimír Němec, Eduard Vladimír Tvarožek, Martin Benka kaj aliaj. En la arkivo estas pli ol 2 000 libroj kaj esperantaĵoj. Pri arkivo zorgas Ľubomír Fajth.
Funkciuloj
[redakti | redakti fonton]Estraro[1]:
- Prezidanto: Peter Baláž
- Kasisto: Zuzana Pichnarčíková
- Stanislav Košecký
- Pavol Petrík
Revizia komisiono[1]:
- Reviziisto: Magdaléna Feifičová
Historio
[redakti | redakti fonton]La fonda kongreso de SKEF okazis en Majo de 1997 en la urbo Pribylina, Slovakio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 SKEF: Funkciuloj Arkivigite je 2017-04-09 per la retarkivo Wayback Machine slovake
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|