Smíchov
| Smíchov | |
| germane Smichow | |
| urba parto | |
Urbodomo de Smíchov
| |
| Oficiala nomo: Smíchov | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Urba parto | Prago 5 |
| Administrado | Prago 5 |
| Urba distrikto | Prago 5 |
| Administra municipo | Prago |
| Historia regiono | Bohemio |
| Domoj | 2 909 (2024) |
| Rivero | Vultavo |
| Situo | Smíchov |
| - koordinatoj | 50° 04′ 31″ N 14° 24′ 20″ O / 50.07528 °N, 14.40556 °O (mapo) |
| Loĝantaro | 34 987 (2021) |
| Plataĵo | Praga plataĵo |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Bazaj setlejunuoj | 25 |
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
|
Situo enkadre de Prago
| |
Smíchov (germane Smichow) estas urba kvartalo kaj katastra teritorio en la sudorienta rando de Prago sur la maldektra bordo de rivero Vultavo, apartenanta al la urba parto Prago 5. Norde ĝi najbaras kun Malgranda Kvartalo, sude kun Hlubočepy, sudokcidente kun Radlice. La katastro de Smíchov elkuras okcidenten norde laŭlonge laŭ strato Plzeňská ulice ĝis limo kun Motol. Strato Plzeňská ulice en sia supra parto escepte de mallongaj sektoroj kreas limon inter Smíchov kaj Košíře. Sur la kontraŭa dekstra bordo de la rivero troviĝas de nordo Nova Urbo, Vyšehrad kaj Podolí. Al Smíchov apartenas ankaŭ granda vultava insulo Císařská louka (kontraŭ Vyšehrad kaj Podolí) kaj Dětský ostrov. En la jaroj 1903–1921 Smíchov estis urbo, ekde la jaro 1838 ĝi havis statuson de antaŭurbo. En duono de la 19-a jarcento konsisto de Smíchov estis ankaŭ Košíře, kiu memstariĝis pli poste. Vivas ĉi tie 34 987 loĝantoj (2021).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 15 382 |
| 1880 | 24 984 |
| 1890 | 32 646 |
| 1900 | 47 135 |
| 1910 | 51 791 |
| 1921 | 56 249 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 60 195 |
| 1950 | 61 854 |
| 1961 | 63 330 |
| 1970 | 55 623 |
| 1980 | 49 309 |
| 1991 | 39 179 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 33 624 |
| 2011 | 33 460 |
| 2021 | 34 987 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Foirodomo Smíchov
- Ursa fontano
- Portheimka
- Bertramka
- Stacidomo Smíchov
- Parko Sacré Coeur de iama monaĥejo
Aliaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Vilao en strato Nad Výšinkou
-
Strato Plzeňská ulice direkte de la centro sur nivelo de Bertramka
-
Parko Klamovka
-
Loĝdomoj en strato Nad Palatou
-
Centra foirodomo, sidejo de filio de Urba biblioteko
-
Nacia domo en Smíchov
-
Moderna kancelaria konstruaĵo
-
Konstruaĵo de Regiona oficejo de Mezbohemia regiono



