Smegmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Smegmo (greke σμηγμα[1] smēgma[2]) estas kombinaĵo de delasitaj haŭtaj ĉeloj, haŭtaj oleoj kaj likvoj. Ĝi okazas al eksteraj seksorganoj de viraj kaj inaj mamuloj. Ĉe inoj, ĝi kolektiĝas ĉirkaŭ la klitoro kaj en la faldoj de la internaj vulvaj lipoj; ĉe virseksuloj, smegmo kolektiĝas sub la prepucio.

Inoj[redakti | redakti fonton]

Homa vulvo kun iom da bone videbla smegmo inter la vulvaj lipoj.

La akumulo de sebumo kombinita kun mortintaj haŭtaj ĉeloj povas formi smegmon. Klitora smegmo estas difinita kiel la sekreciaĵo de la apokrinaj glandoj de la klitoro, kombine kun delasitaj epiteliaj ĉeloj.[3] Glandoj ĉirkaŭ la klitoro kaj la eksteraj vulvaj lipoj sekrecias sebumon.

Virseksuloj[redakti | redakti fonton]

Homa peniso kun iom da videbla smegmo.

Smegmo helpas lasi la glanon malseka kaj faciligas seksumadon agente kiel lubrikaĵo.[4][5][6] Smegmo estas "tute benigna".[7]

Oni origine pensis, ke smegmon faras la sebumaj glandoj apud la frenulo, la tiel nomataj glandoj de Tyson; tamen postaj studoj malsukcesis trovi tiujn glandojn.[8] Wright asertas, ke smegmo estas farata de mikroskopaj prutrudoj de la mukoza surfaco de la prepucio, kaj ke vivantaj ĉeloj daŭre constantly kreskas al la surfaco, spertas steatozon, defalas, kaj formas smegmon.[4] Parkash et al. eltrovis, ke smegmo enhavas 26,6 % de grasoj kaj 13,3 % de proteinoj, kiujn ili juĝis konsekvenca kun nekrotika epitelia rubo.[8] Nove farita smegmo havas glatan kaj malsekan teksturon. Oni pensas, ke ĝi riĉas je skvaleno[9] kaj enhavas prostatajn kaj spermajn sekreciaĵojn, defalitajn haŭtaj ĉeloj, kaj la mukinan enhavon de la uretraj glandoj de Littré.[6] Smegmo enhavas katepsinon B, lisozimojn,[10] ĥimotripsinon, neŭtrofilan elastason kaj citokinojn, kio helpas la imunsistemon.[11]

Laŭ Wright, oni faras malmulte da smegmo dum infaneco, kvankam la prepucio povas enhavi sebumajn glandojn. Ŝi ankaŭ diras, ke la produktado de smegmo plialtiĝas de adoleskeco ĝis seksmatureco kiam la funkcio de smegmo por lubrikado plene funkcias, kaj de meza aĝo la produktado komencas malaltiĝi kaj je maljuna aĝo oni apenaŭ faras smegmon.[4] Øster raportis, ke la frekvenco de smegmo plialtiĝas inter 6- ĝis 7-jaraĝuloj kaj 8- ĝis 9-jaraĝuloj al 8 % inter 14- ĝis 15-jaraĝuloj kaj 16- ĝis 17-jaraĝuloj (totala frekvenco de 5 %).[12]

Ne estas pruvo, ke smegmo kaŭzas penisan kanceron,[5] sed ĝia ĉeesto dum longa tempoperiodo povas iriti kaj inflamigi la penison,[4] kaj tio povas pliigi la rikson je kancero. Ĝi ankaŭ povas plimalfaciligi vidi tre fruajn kancerojn.[13]

Bestoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe sanaj bestoj, smegmo povas helpi purigi kaj lubriki la seksorganojn. En bestkuraca medicino, analizo de tiu smegmo estas kelkfoje uzata por detekti patogenojn de la seksaj kaj urinaj organoj, kiel ekzemple Tritrichomonas foetus.[14] Akumulo de smegmo en la ĉevalaj prepuciaj faldoj kaj apud la uretra truo povas formi grandajn "fazeolformajn objektojn" kaj povas plialtigi la ŝancon je la bakterio Taylorella equigenitalis, la kaŭzanto de kontaĝa ĉevala uterito.[15] Kelkaj ĉevalaj bestkuracistoj rekomendas periodan purigadon de virseksaj seksorganoj por plibonigi la sanon de la besto.[16]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. CHERPILLOD, André. Konciza Etimologia Vortaro, p. 427. ISBN 978-92907082-2.
  2. Websters dictionary definition for smegma. Merriam-Webster. Alirita 2017-03-02.
  3. Medical Dictionary. Medilexicon.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Wright J. (September 1970). “How smegma serves the penis: Nature's assurance that the uncircumcised glans penis will function smoothly is provided by smegma.”, Sexology (New York) 37 (2), p. 50–53. 
  5. 5,0 5,1 Van Howe RS, Hodges FM (October 2006). “The carcinogenicity of smegma: debunking a myth”, J Eur Acad Dermatol Venereol 20 (9), p. 1046–1054. doi:10.1111/j.1468-3083.2006.01653.x. 
  6. 6,0 6,1 Fleiss PM, Hodges FM, Van Howe RS (October 1998). “Immunological functions of the human prepuce”, Sexually transmitted infections 74 (5), p. 364–367. doi:10.1136/sti.74.5.364. 
  7. (2007) “Pathologic and physiologic phimosis: Approach to the phimotic foreskin”, Canadian Family Physician 53 (3), p. 445–8. 
  8. 8,0 8,1 Parkash S, Jeyakumar (August 1973). “Human subpreputial collection: its nature and formation”, J Urol 110 (2), p. 211–212. 
  9. O'Neill HJ, Gershbein LL (1976). “Lipids of human and equine smegma”, Oncology 33 (4), p. 161–166. doi:10.1159/000225134. 
  10. Immunelectron microscopic localization of cathepsin B in human exocrine glands.”, J Cutan Pathol 1993;, p. 20: 54–60.. 
  11. Chukwuemeka A, Lofty J, Kashibu (2012). “Microbiology of smegma in boys in Kano, Nigeria”, J Surg Research 173 (1), p. 21–25. doi:10.1016/j.jss.2011.04.057. 
  12. Øster J (April 1968). “Further fate of the foreskin. Incidence of preputial adhesions, phimosis, and smegma among Danish schoolboys”, Arch. Dis. Child. 43 (228), p. 200–3. doi:10.1136/adc.43.228.200. 
  13. What are the risk factors for penile cancer?. American Cancer Society. Alirita 14 February 2014.
  14. (2001) “Increasing the sensitivity of PCR detection in bovine preputial smegma spiked with Tritrichomonas foetus by the addition of agar and resin”, Parasitol Res 87 (7), p. 556–558. doi:10.1007/s004360100401. 
  15. Primary Industries Ministerial Council of Australia and New Zealand (2002). Disease strategy: Contagious equine metritis (Version 1.0). In: Australian Veterinary Emergency Plan (AUSVETPLAN), Edition 3, PIMCANZ, Canberra, ACT.
  16. Michael Lowder (September 1, 2001). "A Clean Sheath Is A Healthy Sheath Arĥivo 2005-09-14 ĉe Wayback Machine". Horse City. Alirita la 4-an de septembro 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]