Saltu al enhavo

Smeraldmentona kolibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Smeraldmentona kolibro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Trokiledoj Trochilidae
Genro: Abeillia
Bonaparte, 1850
Specio: Smeraldmentona kolibro A. abeillei
Abeillia abeillei
(Lesson & Delattre, 1839)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Smeraldmentona kolibro, Abeillia abeillei, estas kolibro de la subfamilio Trokilenoj. Ĝi estas la nura specio en la genro Abeillia, kiu troviĝas en montaraj areoj de suda Meksiko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro kaj Nikaragvo.[1][2]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Smeraldmentona kolibro estas la nura membro de la genro Abeillia. Ĝi havas du subspeciojn, nome la nomiga A. a. abeillei kaj A. a. aurea.[1]

La Smeraldmentona kolibro estas 7 ĝis 8.6 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 2.7 ĝis 3.5 g. Ambaŭ seksoj de ambaŭ subspecioj havas mallongan, rektan, obtuze nigran bekon. La plenkreska masklo de la nomiga subspecio havas metalbronzverdajn ĝis verdetbronzajn suprajn partojn. Ĝia centra paro de vostoplumoj estas bronzverdaj kaj la cetero nigra kun malforta blueta aŭ bronza brilo. Ĉiuj havas brunetgrizajn pintojn. Ĝia vizaĝo havas tre blankan makulon malantaŭ la okulo. Ĝia mentono kaj supra gorĝo estas brilmetalece smeraldverdaj kaj la malsupra gorĝo velurnigra ĝis malhela metalece bronzverda. La cetero de ĝiaj subaj partoj estas tre brunetgrizaj kun iom da metalece bronzverda brilo escepte de la ventro. La subaj vostaj kovriloj estas metalece bronzverdaj kun larĝaj brunetgrizaj randoj de la plumoj. Inoj de la nomiga subspecio similas al la masklo sed ne havas la metalecan gorĝon. Iliaj subajpartoj estas tute palgrizaj kun kelkaj metalecverdaj makuloj sur la flankoj. Subspecio A. a. aurea estas pli malgranda ol la nomiga. Kie la masklo de la nomiga subspecio estas bronzverda, ĉi tiu subspecio estas orverda.[3]

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La nomiga subspecio de Smeraldmentona kolibro troviĝas dise de Veracruz en suda Meksiko tra Gvatemalo ĝis norda Honduro. A. a. aurea troviĝas de suda Honduro ĝis norda Nikaragvo. La specio loĝas en la interno kaj randoj de humida ĉiamverda montarbaro kaj pinaro. Laŭ alteco ĝi varias inter 1 000 kaj 2 200 m.[3]

La movoj de la smeraldmentona kolibro, se ekzistas, ne estas konataj.[3]

La Smeraldmentona kolibro manĝoserĉas malalte ĉegrunde nektaron, kutime en kovro. Ĝia dieto ne estas detaligita, sed oni scias, ke ĝi inkluzivas la florojn de Rubiacoj, Verbenacoj kaj Onagracoj. Maskloj defendas areetojn da floroj. Aldone al nektaro, la specio manĝas malgrandajn insektojn, kiujn ĝi kolektas el floroj, folioj kaj arbotrunkoj dum ŝvebado.[3]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Malmulto estas konata pri la reprodukta fenologio de la Smeraldmentona kolibro. Oni raportas, ke ĝi nestas en Meksiko dum februaro kaj marto, kaj konstruas tasforman neston malalte en la arbara subvegetaĵo. Ĝia kovodaŭro kaj tempo ĝis elnestiĝo ne estas konataj.[3]

La IUCN taksis la Smeraldmentonan kolibron kiel Malplej Zorgigan, kvankam ĝia populacio ne estas konata kaj oni kredas, ke ĝi malpliiĝas.[4] Ĝi havas statuson "Specialan Protekton" en Meksiko ĉar ĝia vivejo tie estas minacata. "La ĉefaj minacoj al ĉi tiu specio estas dehakado de maturaj arbaroj, kaj vivejkonverto por agrikulturo kaj brutproduktado."[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Hummingbirds (Januaro 2022). Alirita 15a de Januaro, 2022 .
  2. HBW kaj BirdLife International (2020) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world Version 5. Disponebla ĉe: [.xls zipped 1 MB] Alirita la 27an de Majo 2021
  3. 1 2 3 4 5 6 Arizmendi, M. d. C., C. I. Rodríguez-Flores, C. A. Soberanes-González, kaj T. S. Schulenberg (2020). Emerald-chinned Hummingbird (Abeillia abeillei), version 1.0. En Birds of the World (T. S. Schulenberg, Editor). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 5an de Aŭgusto, 2022
  4. BirdLife International (2022). Abeillia abeillei”, IUCN Red List of Threatened Species 2022.
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
  • Temeles, E.J.; Linhart, Y.B.; Masonjones, M. & Masonjones, H.D. (2002): The role of flower width in hummingbird bill length-flower length relationships. Biotropica 34(1): 68–80. COI:10.1111/j.1744-7429.2002.tb00243.x PDF kompleta teksto.
  • Burns, James G; Gegear, Robert J. (2007). "The Birds, the Bees, and the Virtual Flowers: Can Pollinator Behavior Drive Ecological Speciation in Flowering Plants?" pp. 551–566, American Naturalist.
  • (1833) The Naturalist's Library: Humming Birds, Part II VII. London, UK: Henry G. Bohn.
  • Ridgely, Robert S.. (2001) The Birds of Ecuador: Field Guide II. Ithaca: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-8721-7.
  • del Hoyo, J., Collar, N.J., Christie, D.A., Elliott, A. kaj Fishpool, L.D.C. 2014. HBW kaj BirdLife International. Illustrated Checklist of the Birds of the World. Lynx Edicions BirdLife International.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]