Smiltynė

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Smiltyne)
la pramo, kiu transportas homojn kaj varojn inter Klaipėda kaj Smiltynė

Smiltynė (germane ĝis 1923 Sandkrug) estas fiŝista kaj feria urbeto ĉe la norda pinto de la Kurona Duoninsulo en Litovio, apartenanta al la urba komunumo Klaipėda kaj al la Distrikto Klaipėda. Pli nordas sur la duoninsulo nur Kopgalis (germane ĝis 1923 Süderspitze), plia kaj pli eta teritorio de la urbo Klaipėda, kie troviĝas la Nacia Mara Muzeo.

La tuta teritorio de Smiltynė apartenas al la Nacia Parko Kurona Duoninsulo, kaj estas ligita al la "kontinenta" parto de Litovio per du pramoj, el kiuj unu nur transportas piedirantojn kaj biciklantojn, kaj nur la dua ankaŭ aŭtojn. La teritorio konsistas el sabla plaĝo kaj grandaj dunoj en la okcidento kaj pinaj arbaroj en la oriento.

Sude limas la urba komunumo Neringa, kaj plej proksimas ties urbeto Juodkrantė.