Smithsonian Institution

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Smithsonian Institute)
Smithsonian Institution
Smithsonian Institution
emblemo
flago
institucioneprofitcela organizaĵonegoco
Komenco 10-a de aŭgusto 1846 vd
Geografia situo 38° 53′ 35″ N, 77° 1′ 28″ U (mapo)38.893055555556-77.024444444444Koordinatoj: 38° 53′ 35″ N, 77° 1′ 28″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Poŝtkodo 20013
Smithsonian Institution (Vaŝingtono)
Smithsonian Institution (Vaŝingtono)
DEC
Smithsonian Institution
Smithsonian Institution
Map
Smithsonian Institution
Fondinto(j) James Smithson • Joel Roberts Poinsett vd
Membro de Cifereca Biblioteka Federacio • Asocio de Esploradaj Bibliotekoj • Monda Retbiblioteko • IIIF Consortium • International GLAM Labs Community • DataCite • Koalicio por Retigita Informo vd
Lingvoj

angla lingvo

Filioj Muzeo Smithsonian de Usona Arto • Nacia Muzeo de la IndianoNacia Muzeo de Afrika ArtoNacia Portreta Galerio • Hirshhorn Museum and Sculpture Garden • Smithsonian Astrophysical Observatory • Smithsonian Environmental Research Center • Muzeo Smithsonian de Dezajno Cooper HewittNacia Muzeo de Natura HistorioNacia Muzeo de Usona Historio • Smithsonian Folkways Recordings • Anacostia Community Museum • Smithsonian Center for Folklife and Cultural Heritage • Artogalerio Freer • Arthur M. Sackler Gallery • Nacia Muzeo de Afrik-Usona Historio kaj KulturoVaŝingtona BestoĝardenoNacia Aviada kaj Kosma Muzeo • Smithsonian Institution Archives • Renwick Gallery • Woodrow Wilson International Center for Scholars • National Postal Museum • Archives of American Art • Smithsonian Conservation Biology Institute • Smithsonian Marine Station at Fort Pierce • Museum Conservation Institute • Bibliotekoj kaj Arkivoj Smithsonian • Smithsonian Latino Center • Smithsonian Asian Pacific American Center • Folkways Records • Arts and Industries Building • Centro por Astrofiziko Harvard-Smithsonian • Smithsonian Scientific Diving Program • Smithsonian Tropical Research Institute • Smithsonian Institution Scholarly Press • Smithsonian Institution Press • Smithsonian-Mason School of Conservation • Smithsonian Books • Smithsonian Enterprises • Archives of American Gardens • National Museum of Asian Art • Smithsonian Gardens • Smithsonian Field Book Project vd
Posedatoj Gachalá Emerald • Bismarck Sapphire Necklace • Enid A. Haupt Garden • Nymph • Olomana • Harmony in Blue and Gold: The Little Blue Girl vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr
La "Kastelo" (1847), nome unua konstruaĵo de la institucio kaj ankoraŭ ties ĉefa sidejo.

La Smithsonian Institution, starigita en 1846 "por pliigo kaj disvastigo de sciaro," estas grupo de muzeoj kaj priserĉejoj administrataj de la usona registaro. Origine organizita kiel "United States National Museum" (Usona Nacia Muzeo), tiu nomo malvalidiĝis kiel administra ento en 1967.[1]

Kromnomata "the nation's attic" (nacia mansardo)[2] pro ties eklektika enhavo de 137 milionoj da aĵoj,[3] la institucia vaŝingtona kerno de deknaŭ muzeoj, naŭ priserĉejoj kaj bestoĝardenoj- el kiuj multe estas historiaj aŭ arkitekturaj majstroverkoj- estas la plej granda tia komplekso en la mondo. Aldonaj konstruaĵoj situas en Arizono, Marilando, Novjorkio, Virginio, Panamo kaj aliloke, kaj 168 aliaj muzeoj estas aliĝoj al Smithsonian Institute.

La 30 milionoj da ĉiujaraj vizitantoj de la Institucio[4] estas akceptataj senpage; fondusoj devenas el la propra havaĵo de la Institucio, privataj kaj entreprenaj kontribuoj, membraro, registara elteno, kaj vendado.[3]

Instituciaj publikaĵoj estas la gazetoj Smithsonian kaj Air & Space. Folkways Records estas diskeldonejo de la institucio, kiel filio de Smithsonian Folkways.

Revigliĝo de endanĝeraj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La Smithsonian Center for Folklife and Cultural Heritage (Smithsonia Centro por Folklora kaj Kultura Heredaĵoj) agadas por la kultura kaj lingva revivigliĝo de minacataj lingvoj kaj ekzamenas la gravecon konservi lingvan diversecon, kaj esploras pri la fortoj, kiuj minacas silentigi endanĝerigitajn lingvojn, kaj la klopodojn kontraŭbatali ilin[5]. Kun lingvoj malaperantaj je rapideco de unu ĉiujn 14 tagojn, ĉi tiu problmea perdado de la lingva diverseco egalas al la perdo de biologia diverseco - tamen restas plejparte neagnoskata. La iniciato de la Smithsonian Institute 'Recovering Voices' (Rekuperi Voĉojn) donas aliron al parolantoj de endanĝerigitaj lingvoj, kulturaj fakuloj, esploristoj kiel maniero trakti la preventon de tutmonda lingvoperdo, ŝlosila agado por subteni sistemojn de indiĝenaj scioj kaj kulturaj identecoj en komunumoj tra la mondo[6].

institucioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Smithsonian History > National Museum of American History. Smithsonian Institution. Alirita 21a de Junio 2013.
  2. Michael Kernan, "A Real 'Nation's Attic'", Smithsonian, Novembro 1997, [1] Arkivigite je 2009-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
  3. 3,0 3,1 About the Smithsonian.
  4. Vidu la retejon de la Smithsonian Institution (kun statistikoj), ĉe http://newsdesk.si.edu/about/stats
  5. (en) Vital Voices: Endangered Languages in a Changing World, Smithsonian Associates, la 10-an de decembro 2019.
  6. (en) Recovering Voices: Documenting & Sustaining Endangered Languages & Knowledge[rompita ligilo], poskastoj, Smithsonian, National Museum of Natural History

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Nina Burleigh, Stranger and the Statesman: James Smithson, John Quincy Adams, and the Making of America's Greatest Museum, The Smithsonian, HarperCollins, September 2003, hardcover, 288 pages, ISBN 0-06-000241-7
  • Heather Ewing (2007). The Lost World of James Smithson: Science, Revolution, and the Birth of the Smithsonian. Bloomsbury. ISBN 978-0-7475-7653-2.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Nacia Portreta Galerio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]