Smolnij katedralo
Smolnij katedralo | ||||
---|---|---|---|---|
Смольный собор | ||||
Fasado
| ||||
protektita monumento • muzeo • kristana preĝejo | ||||
Loko | ||||
Ŝtato | Rusio | |||
Municipo | Sankt-Peterburgo | |||
Geografia situo | 59° 56′ 56″ N, 30° 23′ 44″ O (mapo)59.9488730.39558Koordinatoj: 59° 56′ 56″ N, 30° 23′ 44″ O (mapo) | |||
Bazaj informoj | ||||
Religio | Ortodoksa | |||
Rito | Rusa Ortodoksa Eklezio | |||
Dato de konsekro | 1835 | |||
Arkitektura priskribo | ||||
Arkitektoj | Bartolomeo Francesco Rastrelli | |||
Konstrustilo | Baroko | |||
Konstruado | 1748-1835 | |||
Mapo | ||||
| ||||
Ligiloj | ||||
Adreso | Placo Rastrelli, 1 | |||
Oficiala paĝaro | hejmpaĝo | |||
Smolnij katedralo estas katedralo en Rusio, parto de la komplekso de la antaŭa Monaĥejo Smolnij.
Diversaj agentejoj kaj fakultatoj de Sankt-Peterburga Universitato troviĝas en la ejo de la antaŭa monaĥejo. La komplekso de la antaŭa monaĥejo staras sur la maldekstra bordo de rivero Neva. Monaĥejo estis konstruita inter 1744 kaj 1764. La tuta komplekso estas ekzemplo de majstra sintezo de tradicia rusa arkitekturo kaj baroko.
Historio
[redakti | redakti fonton]La katedralo komencis esti konstruita en 1751 laŭ la dezajnoj de la itala arĥitekto Rastrelli, kiu dezajnis multajn konstruaĵojn en Sankt-Peterburgo. Konstruado estis ĉesigita pro manko de financo, ĉar Rusio estis en milito kun Prusio tiutempe. Ĝi estis kompletigita kaj konsekrita en 1835. La ĉefturo de la templo atingas altecon de 93,7 m. La preĝejo povas gastigi preskaŭ 6000 homojn. Post kiam la komunistoj ekregis, la monaĥejo kaj la preĝejo de la ortodoksa eklezio estis konfiskitaj.
Nuntempo
[redakti | redakti fonton]Male al aliaj ortodoksaj preĝejoj, Smolnij ne estis redonita al Ortodoksismo kaj daŭre estas utiligita kiel muzeo kaj koncertejo.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Anĝeloj
-
Enireja pordo (detalo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|