Smotriĉ
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Smotriĉ (ukraine Смотрич) estas rivero en ĥmelnicka provinco en Ukrainio, maldekstra alfluanto de Dnestro (akvokolekta areo de Nigra Maro). La rivero trafluas la urbon Kamjanec-Podilskij.
Smotriĉ estas longa je 169 kilometroj, ĝia fluejo averaĝe larĝas je 10-15 metroj, en la plej larĝa loko havas 40 metrojn.
10 kilometrojn antaŭ Kamjanec-Podilskij komenciĝas smotriĉa kanjono. Ĝiaj kalkŝtonaj krutaĵoj estas altaj je 50 metroj. Sur la krutaĵoj troviĝas konstantaj kaj sezonaj akvofaloj.